Michael York
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Michael York | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Michael York en 2008
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1942 (78-jara) en Fulmer, Buckinghamshire, Britio | ||||
Lingvoj | angla lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Alma mater | Universitata Kolegio • Hurstpierpoint College [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • voĉaktoro • audio book narrator • filmaktoro • teatra aktoro • produktoro • televida aktoro [#] | ||||
Laborkampo | kameraado [#] | ||||
Aktivaj jaroj | 1965– [#] | ||||
| |||||
Oficiala retejo | http://www.michaelyork.net/ [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael YORK, naskiĝinta la 27-an de marto 1942 en Fulmer, Buckinghamshire, Britio, estas brita aktoro.
Lia patro estis komercisto ĉe firmao Marks & Spencer. Michael pasigis siajn lernejajn jarojn en Hurtspierpoint College en Sussex kaj en Bromley Grammar School en Kent. En adoleska aĝo li estis membro de la brita Nacia Junula Teatro en Londono, kaj li rolis en scenejoj en londona West End, en Nederlando, Francio kaj Italio. Studante anglan literaturon en la Universitato de Oksfordo, li estis membro de tiea teatra rondeto kaj fininte ĝin en 1964 li komencis profesian aktoran vojon en la skota Dundee Repertory Theatre.