Inflacio
Inflacio estas ĝenerala kaj daŭra pliigo de la preznivelo. Tiu ekonomika malekvilibro povas havi multajn kaŭzojn, kaj pro tio oni difinas ĝin per tiu komuna simptomo. Ekzistas pluraj inflaciaj situacioj:
- mona inflacio, kiun kaŭzas troa plimultiĝo de la kvanto da mono cirkulanta ene de la ekonomio, kutime pro troa kreado de mono fare de centra banko por financi la sxtaton aux stimuli la ekonomion. Historia ekzmeplo estas la altigxo en la prezoj pro alveno de arĝento el Ameriko al Hispanio dum la 16-a jarcento. La troa presado de papermono post la Unua mondmilito estas alia ekzemplo.
- inflacio per kostoj, kaŭzita de plialtiĝo de la kostoj (salajroj, maŝinoj, krudmaterialoj). Eŭropo suferis tia inflacio post la 1973-a plialtiĝo de petrolprezo.
- la nunaj ekonomikistoj ofte pensas, ke inflacio devenas strukturajn kaŭzojn, kiuj malpermesas elekton de ekvilibranta prezo (ne sufiĉe fleksebla labormerkato)
Konsekvencoj de Inflacio[redakti | redakti fonton]
Inflacio estas grava elemento en la ekonomio. Kutime ĝi estas rigradata kiel malutila fenomeno, tamen kun kelkaj pozitivaj aspektoj se ĝi moderas (ĝis 3% aŭ 4 %[1]). Bremsi inflacion havas ekonomian kaj socian koston, kiel supozas la kurbo de Phillips.
- Stimulado de aĉetado kaj malinstigo al ŝparado pro malaltiĝo de la reala interezo.
- Ŝanĝoj en relativaj prezoj de la varoj kaj servoj. Miskalkulado de prezoj kaj profitoj.
- Ŝanĝiĝoj en la valoroj de financaj aktivoj kaj pasivoj. Ekzemple, alta inflacio povas favori ŝuldanton ĉar ties pag-devo malgrandiĝas.
- Malfacileco plani entreprenan aktivadon.
- Transdono de ekonomiaj rimedoj de unuopuloj al la ŝtato. (Kiam la centra banko kreas monon por financi la ŝtaton)
- Altiĝo de impostoj, en progresivaj sistemoj.
- Eblo de negativa reala interezo, kio povas utili por vigligi la ekonomion.
- Ŝanĝoj en la valoro de la propra valuto: devaluto aŭ deprecado (malplivalorigo/iĝo) kaze ke la nacia valuto suferas pli altan inflacion ol la aliaj, kaj inverse.
- Kostoj pro ŝanĝoj en katalogoj, menuoj, etikedoj, aŭtomatoj, ktp.
Inflaciego[redakti | redakti fonton]
En ekstremaj kazoj, aperas inflaciego: Prezoj kreskas tage, salajroj ne kapablas sekvi ilin, la tuta ekonomio frakasiĝas.
Inflacia spiralo[redakti | redakti fonton]
Inflacia spiralo estas plialtiĝemo de la prezoj, kiu estas parto de la rezulto kaj parte la kaŭzo de plialtiĝoj de la salajroj kaj aliaj enspezoj, kiel profitoj, dividendoj kaj rento.[2]
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
- La germana Reichsmark dum Vajmara Respubliko amase kreis markojn Tiu estis unu el kaŭzoj de naziismo. Federacia Respubliko Germanio decidis kontraŭbatali inflacion per decidoj de Bundesbank.
- La hungara pengő post Dua mondmilito.
- Serbobosnia dinaro dum Bosnia milito.
- Argentina peso dum la 1980-aj jaroj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Ekonomia kresko
- John Maynard Keynes
- Malinflacio
- Stagflacio (stagnado+inflacio)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Efikoj de Inflacio" (angle) http://beginnersinvest.about.com/od/inflationrate/a/What-Are-The-Effects-Of-Inflation.htm
- ↑ Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 184, numero 1318, kapvorto inflation spiral
Literaturo[redakti | redakti fonton]
Olivier blanchard. Macroeconomics ISBN: 9780130133069
Juan R. Cuadrado Roura (direkttisto). Política Económica ISBN 84-481-4647-6
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.abelard.org/inflation.htm
- http://www.bls.gov
- http://www.mises.org/books/capitalism.pdf
- http://mises.org/money.asp
- http://fr.wikipedia.org/wiki/Inflation
- http://apertium.saluton.dk//common/browser.php?mark=&dir=fr-eo&inurl=http://fr.wikipedia.org/wiki/Inflation
- http://apertium.saluton.dk//common/browser.php?mark=&dir=en-eo&inurl=http://en.wikipedia.org/wiki/Inflation
- http://epo.wikitrans.net/Inflacio?eng=Inflation