Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

274 560 artikoloj en Esperanto
338 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la semajno Enkonduko
Premiitoj en jaro 2018

La Goja-premioj, en la hispana lingvo Premios Goya, estas la precipaj premioj pri kino en Hispanio.

Ilin atribuas la Akademio de Artoj kaj Sciencoj Kinaj de Hispanio (Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España) kaj estis unuafoje organizitaj en la jaro 1987 en la teatrejo Lope de Vega en Madrido, kaj de tiam sinsekve aljuĝitaj ĉiujare en la unuaj monatoj de la jaro. Ekzistas nun 28 kategorioj, plus unu honora premio al homo pro ties tuta kariero.

La nomo devenas de la pentristo Francisco de Goya, kaj la premio estas bronza statuo kun la formo de ties kapo.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Simone de Beauvoir - Baziliko Sankta Petro - Diplomatio

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
Tero vidita de Apollo 17, 7-a de decembro 1972
Tero vidita de Apollo 17, 7-a de decembro 1972

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Jordan by Lipofsky 16577.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas National Basketball Association. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Oktobrofesto, Somera Olimpiko 2016, Nitra, ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
Kuracisto en Uhano
2-a de februaro 2020
  • Ĉina Popola Respubliko La registaro de Ĉinio eldonis ordonon, laŭ kiu ĉiu suspektita havi koronoviruson aŭ proksime kontakti infektitojn devas esti metita en kvaranteno sendepende de lia deziro. Nombro de konfirmitaj infektiĝoj atingis 17 388 kaj 362 homoj mortis.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
1-a de februaro 2020
31-a de januaro 2020
  • Rusio En Rusio estis konfirmitaj du unuaj kazoj de infektiĝo de la ĉina koronaria viruso.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
30-a de januaro 2020
  • La Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la koronaria viruso, klarigante ke ĝi povas disvastiĝi al landoj, ne preparitaj al lukto kontraŭ ĝi.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.




Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo