Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

272 156 artikoloj en Esperanto
330 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la semajno Enkonduko

La baziliko de Sankta Petro (en latina Basilica Sancti Petri; en itala Basilica Papale di San Pietro in Vaticano) kaj oficiale Papa baziliko de Sankta Petro, estas katolika baziliko en Vatikano. Ĝi estas en la ĉefpozicio de la tiea Placo de Sankta Petro (itale: Piazza San Pietro) kaj ties kupolo hegemonias la horizonton de Romo. Same ĝi estas konsiderata unu el plej gravaj (aŭ rekte la plej grava) el la sanktaj lokoj de katolikismo.

La konstruaĵo estas unu el la plej gravaj sanktejoj de kristanismo kaj ofte estas nomata "la plej granda kirko". Fakte la katolika estraro en la historio klopodis certigi, ke neniu konstruu pli grandan kirkon; ekzemple ĝi sukcese postulis malgrandigon de la ĉefkirko de Bolonjo. Sed de 1989 ekzistas pli granda katolika preĝejo pri kiu estas polemiko: nome en Jamusukro en Ebur-Bordo oni konstruis kaj konsekris la bazilikon "Nia Sinjorino de la Paco", kiu laŭ ties propra informo estas pli alta, larĝa kaj longa ol "Sankta Petro", sed tiuj mezuroj inkludas apudajn konstruaĵojn kaj la kupolalto krucon.

La konstruadon de la baziliko de Sankta Petro komencis la papo Julio la 2-a en 1506; ĝin finis la papo Paŭlo la 5-a en 1612 aŭ la 18-a de novembro de 1626. Ĉar jam en la 4-a jarcento la imperiestro Konstantino la 1-a konstruigis tiuloke kirkon, temas vere pri rekonstruado. Laŭ legendo temas pri la loko, kie la apostolo de Jesuo Kristo nome Sankta Petro, nome unua episkopo de Antioĥio kaj de Romo, nome konsiderata unua papo, estis krucumita kaj entombigita. Ĉiuokaze poste oni tie entombigis plurajn papojn jam ekde la ekfunkciado de kristanismo.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Diplomatio - Jorge Luis Borges - Johannes Brahms

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
Kultivita varietato de Osteospermo el familio Asteracoj.
Kultivita varietato de Osteospermo el familio Asteracoj.

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Oktoberfest-beer-mugs.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
Loko de la murdo de Pavel Ŝaramet
21-a de decembro 2019
14-a de decembro 2019
  • Ukrainio En Kievo estis arestita la tria el kvin ukrainaj naciistoj, akuzataj pri murdo de la opozicia rusia ĵurnalisto Pavel Ŝaramet en 2016. Antaŭe ukrainaj aŭtoritatoj akuzis pri tio rusiajn sekurecservojn.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
12-a de decembro 2019
  • Unuiĝinta Reĝlando La brita Konservisma Partio gajnis grandegan venkon en la ĝenerala balotado, vastiginte sian deputitaron de 298 al 364 deputitoj el 650 sidlokoj.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
11-a de decembro 2019
  • La nombro da ĵurnalistoj tutmonde malliberigitaj restas proksimume tiom granda kiom iam ajn en la pasinteco, laŭ ĉiujara enketo eldonita de la Komitato pri la protektado de ĵurnalistoj (Committee to Protect Journalists — CPJ), kiu nomis Ĉinion, Turkion, Saudan Arabion kaj Egiption la plej oftaj malliberigintoj de ĵurnalistoj en la tuta mondo.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.




Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo