Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
269 827 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
Jorge Luis Borges (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1899 en Bonaero, mortis la 14-an de junio 1986 en Ĝenevo) estis argentina verkisto, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj personoj de la literaturmedio de la 20-a jarcento. Li fariĝis vaste konata ĉefe pro siaj etaj rakontaĵoj kaj fikciaj eseoj, sed li ankaŭ estis poeto, tradukisto kaj literaturkritikisto. Lin influis la verkoj de, inter aliaj, Edgar Allan Poe, Dante Alighieri, Miguel de Cervantes, Franz Kafka, H. G. Wells kaj G. K. Chesterton. Lia verkaro estis fundamenta por la tutmondaj literaturo kaj pensaro, kaj krome estas celo de detalaj analizoj kaj multaj kaj diversaj interpretoj. Liaj plej bone konataj libroj, Ficciones (Fikcioj) kaj El Aleph (La alefo), publikigitaj en la 1940-aj jaroj, estas kompilaĵoj de mallongaj rakontoj interkonektitaj de oftaj temoj, kiel revoj, sonĝoj, labirintoj, filozofio, bibliotekoj, speguloj, fikciaj verkistoj kaj mitologio.La verkaro de Borges kontribuis al plibonigo de filozofia literaturo kaj de la ĝenro de fantazio, kaj estis konsiderata de kelkaj kritikistoj kiel markilo de la komenco de la movado magia realismo de la 20a jarcento en la Latinamerika literaturo. Liaj lastaj poemoj temas pri parolado kun kulturaj figuroj kiel Spinoza, Camões, kaj Virgilio. Fantaziaj ontologioj, inventitaj genealogioj, utopiaj gramatikoj, fikciaj geografioj, multaj tutmondaj historioj, logikaj bestaroj, rakontaj etikoj, imagaj matematikoj, teologiaj konfliktoj, geometriaj inventoj, nerealaj roluloj, prezentitaj kiel realaj, kaj inventitaj memoroj estas parto de la enorma panorama mondo kiun en siaj verkoj Borges proponas kaj al la fakuloj kaj al la meza leganto. Sed super ĉio tio, jen filozofio, rigardita kiel perplekseco; la pensaro kiel konjekto, kaj poezio, nome la suprema formo de la racio. Kvankam li estis pura literaturisto, li estas favorata de semiotikistoj, matematikistoj, filologoj kaj filozofoj kaj mitologoj, ĉar Borges havigas — pere de la perfekto de sia lingvaĵo, de sia sciaro, de la universalismo de siaj ideoj, de la originaleco de siaj fikcioj kaj de la belo de sia poezio — verkaron kiu honorigas la hispanan lingvon kaj la tutmondan pensaron. Lastaj artikoloj de la semajno: Johannes Brahms - James Cook - Goo |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |