Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

257 309 artikoloj en Esperanto
388 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la semajno Enkonduko
Երեւան.JPG

Erevano (en la armena Երևան) estas la ĉefurbo de Armenio, kaj la plej granda urbo de la lando. Ĝia areo estas 227 km². Erevano havas specialan administran statuson, spite al la marzoj (մարզէր) en kiuj dividiĝas la lando. Ĝi estis fondata en la jaro 782 a.K. okcidente de tio kio hodiaŭ estas Armenio, ĉe la orienta ekstremo de la monto Ararato kaj ĉe la bordo de la rivero Hrazdan. Post bataloj, disraboj, incendioj kaj tertremoj, Erevano fariĝis ĉefurbo de la Armena Demokratia Respubliko post la Unua mondmilito kaj ĝia loĝantaro pliiĝis per la alveno de pluraj centoj de postvivantoj de la armena genocido fare de la turka registaro, kaj ĝi plu etendiĝis dum la 20-a jarcento kiam konvertiĝis en unu el la 15 ĉefurboj de Sovetio. Tiamaniere, la malgranda urbo transformiĝis en unu el la plej gravaj de la regiono, sidejo de la plej gravaj kulturaj, artaj, edukaj kaj industriaj asocioj, krom la politika centro kaj bazo de ampleksa fervoja reto kaj komerca centro. Erevano estas la malplej loĝata el la tri landaj ĉefurboj de Kaŭkazio.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: delfenoj - birdoj - spektoradego

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Oktoberfest-beer-mugs.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
15-a de aprilo
13-a de aprilo
11-a de aprilo
10-a de aprilo



Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo