La decembra Ondo: Ampleksa, bunta, kulture kaj movade riĉa

decembraAntaŭ unu semajno je la jarŝanĝo aperis la decembra (vintra laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto (2023, №318). Ĝi estas preskaŭ rekorde ampleksa – 144-paĝa. Entute, dum 2023 aperis kvar Ondoj kun sume 572 paĝoj (139 + 148 + 141 + 144 paĝoj), je 48 paĝoj pli multe ol en la “rekorde dika” jarkolekto por 2022 (524 paĝoj). Kvankam la redakcio ĉiujare promesas 100-120 paĝojn ĉiusezone, do 400-480 paĝojn jare, sed ĉiam aperas multe pli. Sur la decembraj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol sepdek tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.

Kiel kutime ĉe la jarŝanĝo, en La Ondo de Esperanto informoj pri la Esperantisto de la Jaro. Ĉi tiun honoran titolon en 2023 ricevis Sun Mingxiao, konata en Esperantujo kiel Semio. En la sekcio “Temo” oni povas konatiĝi kun la detaloj de ĉi-jara elekto kaj legi la intervjuon kun Semio, kiun aranĝis Paweł Fischer-Kotowski.

Rekorde ampleksa estas la primovada sekcio “Eventoj”. Sur ĝiaj 48 paĝoj estas publikigitaj 39 artikol(et)oj pri esperantista aktivado en la mondo. Nature, en la decembra eldono plej multas artikoloj pri Zamenhof-festaj kunvenoj kaj renkontiĝoj, entute 11 tekstoj, interalie el Berlino, Budapeŝto, Kaŭno, Londono, Montrealo, Taiyuan, Tjumeno kaj el aliaj urboj. Abundas ankaŭ raportoj pri aliaj kongresoj, rekontiĝoj kaj aliaj kunvenoj, inkluzive de la plej ampleksa evento de la jaro, organizita de esperantistoj, kaj temas ne pri UK aŭ IJK, sed pri la 17a Moskva Lingva Festivalo kun ĉirkaŭ 1700 registritaj vizitintoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sukcesa seminario en Aruŝo

Aruŝo

31 geesperantistaj aktivuloj de Tanzanio, Burundo, Kenjo, DR Kongo kaj Germanio lertiĝis, sub respektivaj gvidoj de, interalie, Francesco Maurelli, Jérémie Sabiyumva, Maria Rosaria Spano kaj Costantine S. Mashauri pri kongres-organizado, informado, interpretado, turisma gvidado, teama laboro, merkatiko, krom per prelegoj kaj aktivaĵoj celante prepariĝi por la 109a UK, en seminario ĉe la Aruŝa Internacia Konferenca Centro (AICC) de la 5a ĝis la 7a de januaro 2024.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova poŝtmarko pri Esperanto en Pollando

poŝtmarkoLa Pollanda Poŝto emisiis novan poŝtmarkon kun valoro de 3,90 zlotoj (PLN). Ĝi estas la unua Pollanda poŝtmarko rilata al la lingvo Esperanto, aperinta post 1987. La poŝtmarko estis eldonita okaze de la datrevena renkontiĝo de Esperantistoj GRUPE 2023, okazinta en Gliwice.

Ĉi tiu unika poŝtmarko estas akirebla sur koverto per abono de la dumonata revuo “Pola Esperantisto”, eldonata de Pola Esperanto-Asocio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Senpage elŝuteblas la januara numero de la revuo Esperanto

revuoLibere elŝuteblas la n-ro 1/2024 de la revuo Esperanto: uea.org/revuoj/esperanto. Krom tio, ankaŭ eblas libere elŝuti ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de pli ol antaŭ unu jaro per la sama ligilo. Jam disponeblas diversaj jarkolektoj, el kiuj la plej malnova estas tiu de 1922. Por elŝuti la liberajn numerojn oni devas musklaki la butonon “Elŝutu la numeron”: ne necesas ensaluti, sed tuj post la musklako la retejo povas postuli kontrolkodon.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Gajan Kristnaskon

Kristnasko

Al ĉiuj konstantaj kaj hazardaj legantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj hodiaŭ festas la Naskiĝon de Kristo, ni deziras gajan Kristnaskon kaj serenan jaron 2024!
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Reveno al Esperantujo: kubanino en Tjumeno

Tjumeno

Antaŭ nelonge mi rimarkis, ke mi jam havas 18 jarojn en la mondo de Esperanto, kaj tio ankaŭ signifas, ke jam mi proksimiĝas al miaj 40 jaroj. Amuze, mi foje forgesas pri mia aĝo, por mi, mi ĉiam havas 25 jarojn. Antaŭ du jaroj kaj duono mi foriris de Kubo por loĝi en Ruslando kun mia rusa edzo kaj nia filo. Ekde tiam mia Esperanto-vivo grave reduktiĝis, ĉar mi povas paroli Esperante nur kun mia edzo kaj kun geaŭskultantoj de Radio Havano Kubo en la ĉiusemajna programo, kie mi rakontas pri interesaj, allogaj kaj belaj lokoj de Kubo. Danke al tio mi lernas ĉiutage, sed…

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jonny M – Petolas: Nova albumo de Jonny M

petolasHodiaŭ, la 5an de januaro 2024 ĉe Vinilkosmo aperis nova albumo de Jonny M. Ĝia titolo estas Jonny M – Petolas. Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero, sed ĉi-foje aldoniĝas sudamerikaj sonoj.
Krom multaj tekstoj pri variaj temoj, personaj malfacilaĵoj kaj multege da ironio, en ĉi tiu albumo troviĝas kunlaboro kun Tim Gallego. La tria oficiala albumo de Jonny M estas mikso de konata kaj nova stilo kaj certe necesaĵo por veraj ŝatantoj de Jonny M!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tritaga kurso por junaj aktivuloj en Pekino

pekino

La 22an de decembro 2023 inaŭguriĝis en Pekino la 1-a Kurso por Kulturi Junajn Aktivulojn, organizita de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). La trejnado al 35 junaj kaj mezaĝaj esperantistoj el 19 provincoj kaj urboj tra la lando daŭris tri tagojn. La trejnado estis farita de sume dek du invititoj, inkluzive de Liu Dawei, vicprezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj prezidanto de ĈEL, Tan Xiuzhu, eksprezidanto de ĈEL, Zhang Hua, direktoro de la Internacia Junulara Interŝanĝ-centro.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Premio omaĝe al Grégoire Maertens

januaroHonore al la eksa prezidanto de UEA Grégoire Maertens, kiu iĝis 100-jara la 1an de januaro 2024 kaj kiu rolis kiel prezidanto dum la jaroj 1980-1986, estas starigita la premio Grégoire Maertens, aljuĝota ĉiujare al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj. La ĵurio de la premio konsistas el la eksaj prezidantoj de UEA, kiuj pretas servi por tio. Jam konsentis partopreni ĉiuj vivantaj eksprezidantoj: Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Mark Fettes, Humphrey Tonkin kaj John Wells. La ĵurio aperigos gvidliniojn pri la proceduro por prezenti proponojn kaj pri la maniero anonci la gajninton ĉiujare.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Feliĉan 2024, la jaro de la 1a UK en Afriko: bondezira mesaĝo de UEA

uea“UEA estas nia, UEA estas ni”. Tiel diras la kanto de Joel Muhire pri Universala Esperanto-Asocio (UEA), speciale kreita por la fermo de la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj spektebla de ĉiuj ekde la 1a de januaro 2024 en UEAviva: https://youtu.be/B5TB6P_ka5M.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2024

januaro1. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Grégoire Maertens (1924-1940- ), belga financoficisto kaj esperantisto; komitatano (1960-2004), estrarano (1977-92) kaj prezidanto (1980-86) de UEA, direktoro de Institucio Hodler’68 (1972-2013), aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto, honora membro de UEA (1993), honora prezidanto de Institucio Hodler’68 (2013). Sub lia prezidanteco okazis plivastigo de la domo de la CO de UEA en Roterdamo, daŭra membrokreskado (je pli ol ses mil personoj dum ses jaroj), financa stabiligo de la asocio kaj funkciigo de UEA-oficejoj en Novjorko (rilatoj kun UN), Budapeŝto (scienco, terminologio) kaj Antverpeno (kompostado kaj presado).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 186-187).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-festo kaj ne nur en la Esperanto-urbo Herzberg

Herzberg

Ĉirkaŭ la jaro 1970 la Esperanto-pioniro Joachim Gießner komencis organizi Zamenhof- kaj Kristnaskofeston por la tiutempe nova Esperanto-klubo en Herzberg. Dum la unuaj jardekoj ni festis tion en la proksima kvarstela hotelo “Englischer Hof” (Angla Korto). Ankaŭ aperis esperantistoj el aliaj lokoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO serĉas faciligantojn por seminario en Italio pri multkultureco kaj migrado

migrado

Ĉu vi interesiĝas pri junulara edukado kaj homaj rajtoj? Jen via ŝanco trejni dum internacia seminario organizata de TEJO, kunlabore kun la Junulara Departementejo de Konsilio de Eŭropo (KdE). La temo de la seminario estas “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”.

La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de multkultureco kaj migrado inter junuloj. Per la seminario, la trejnotoj havos la eblon:

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

El Popola Ĉinio serĉas esperantistan redaktoron

La Esperanta retejo El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/http://esperanto.china.org.cn/) dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio per Esperanto kaj ankaŭ tiujn pri Esperanto-movado.

El Popola Ĉinio nun serĉas esperantistan redaktoron, kiu respondecas pri verkado, lingvopolurado de artikoloj en Esperanto, muntado de filmetoj. La kandidato nepre devas:

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Internacia literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2024”

GorovĤristo Gorov (Ĥrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas omaĝe al li Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povas partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.

La konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2024” estas por rakontoj kaj eseoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton