Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en decembro 2023

decembro

1. Antaŭ 115 jaroj mortis Marie Léonce Vallienne (1854-1902-1908), franca kuracisto, poeto kaj esperantisto, en Esperanto ofte misnomata Henri Vallienne; aŭtoro de la pioniraj Esperanto-romanoj Kastelo de Prelongo (1907) kaj Ĉu li? (1908), tradukinto de Eneido kaj de aliaj verkoj, kunfondinto (kun Ch. Verax) de Internacia Revuo Medicina (1906), kunfondinto kaj la unua vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (1908).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 290-291).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

VK-4: La Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA respondis

virtuala kongresoLa 25an de novembro la Estraro de UEA kaj la Ĝenerala Direktoro havis la ĝojon virtuale renkontiĝi kun partoprenantoj de la VK, prezenti sin, mallonge rakontis pri siaj taskoj kaj zorgoj. Kaj certe, respondi la demandojn.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-festa konferenco de la Akademio de Esperanto

akademioLa trian jaron sinsekve la Akademio de Esperanto organizos konferencon okaze de la Zamenhof-festo. Ĝi okazos la 14-15an de decembro 2023. Dum la virtuala konferenco (per Zoom) estos prezentitaj naŭ 20-minutaj prelegoj de akademianoj pri la agado de la Akademio de Esperanto kaj la agado de akademianoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Printempu anticipe en MES!

MES

Espéranto-Provence organizas la Mediteranean Esperanto-Semajnon (MES), unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo. Printempu anticipe kun bongusta manĝaĵo, trinivelaj kursoj, komforta staĝejo, agrabla vetero, alloga regiono, elstaraj instruistoj, interesaj ekskursoj kaj varma Esperanto-etoso.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago 2023!

Por festi kune la Zamenhofan Tagon – naskiĝtagon de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof – TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni! La temo ĉi-jare estas “Kio estas lingva identeco por vi?”

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Premio Grabowski 2023 aljuĝita dum la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto

ueaLa Premio Grabowski estis iniciatita en 1982 pere de estigo de Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG). Tio okazis danke al kontrakto de UEA kun la mecenato Adam Goralski (1912–2005), kiu dumvive helpis la administradon de FAG. La unua premiado okazis en 1984. La premio kaj la fondaĵo, portantaj la nomon de “la patro de la Esperanta poezio”, Antoni Grabowski, celas subteni la Esperantan kulturon. La regularo por disdono de la premioj kaj subvencioj pere de FAG estis novformulita en 2017. La ĵurio de FAG, kiu aljuĝas premiojn averaĝe ĉiun duan aŭ trian jaron, nuntempe konsistas el Jesper Lykke Jacobsen, István Ertl kaj Mariana Evlogieva.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

AŬTUNAS: la Esperanto-ferioj

aŭtunas

La 12a komuna feriado AŬTUNAS por infanoj, familioj, geavoj; kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj okazis de la 23a de oktobro ĝis la 2a de novembro en Greziljono. 11 el la 37 partoprenintoj skribis kelkvortan raporton. Legu ilin ĉi-sube:

“Mirinde aŭtunis. Almenaŭ mi sentis min kiel ĉina Esperanto-parolanto. Speciale mi lernis multe per la legado kaj diskutado ĉe Renée kaj spertis amikecan kaj harmonian etoson”. (Peng el Ĉinujo)

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Interkultura Novelo-Konkurso (INK): La 4a konkurso kun nova temo

ink

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) alvenas kun nova temo: “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens”. La kvara eldono de la konkurso estis lanĉita dum la oktobra Retoso kaj estas rezulto de daŭra kunlaboro kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), Bobelarto kaj aldone aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj per la eblo konkursi en ses diversaj lingvoj: krom Esperanto, eblas konkursi en la itala, la kataluna, la persa, la rusa kaj la ukraina. Tradukaĵoj el aliaj lingvoj daŭre bonvenas.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Katalunio: KEJ aliĝis al la Nacia Junulara Konsilio

kej
La 12an de novembro la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (CNJC) aprobis la peton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) aliĝi al CNJC kiel plenrajta membro. Per tiu ĉi aliĝo KEJ integriĝas en la plej grava junulara organizaĵo en Katalunio. Tio permesos al la Esperantista junularo de Katalunio esti en rilato kaj havi sinergiojn kun aliaj asocioj de la teritorio, kaj samtempe atingi unu el siaj fundamentaj celoj per la disvastigo de la internacia lingvo kaj esperantismo inter la landa junularo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero: “Kafejoj: Miksaĵoj de kulturoj”

unesko-kuriero«Post la malkovro de ĝiaj stimulaj ecoj en Abisenio (nun Etiopio), kafo fariĝis universala trinkaĵo, kaj ĝia preparado estis la temo de du enskribiĝoj en la Listo de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de UNESKO. “Kafdomoj” plimultiĝis unue en la Proksima Oriento, poste en la Otomana Imperio, antaŭ atingo de Eŭropo, Ameriko kaj nun Azio, formante kulturon kaj vivmanieron. Ekzistas certa nedifinebla plezuro, kiu venas kun la etoso de la loko, la libereco de momento for de ĉiutagaj devoj, kaj la renkontoj kiuj okazas tie. Fenestroj al la mondo, kafejoj estas invito al vojaĝo», – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, en la ĉefartikolo de la dua ĉi-jara kajero (aprilo-junio 2023).

“Kafejoj: Miksaĵoj de kulturoj” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono. Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

KER: Voĉdonu pri la ekzamenperiodoj de 2024

KEREn 2023 en la KER-ekzamenoj de UEA sukcesis 104 ekzameniĝintoj el 31 landoj, inklude Aŭstralion kaj Afrikon. La ekzamenoj okazis parte ĉeeste, parte rete, en ĉiuj niveloj de nia KER-sistemo de B1 ĝis C2. Fine de la jaro ni povas fieri pri 2754 KER-atestiloj en 82 landoj.

La KER-Ekzamena Centro de UEA tre baldaŭ devas decidi pri la ekzamena agendo por la jaro 2024. Ni diskonigis enketilon por ekscii la preferojn de la kandidatoj pri la ekzamendatoj kaj manieroj. Analizante la spertojn de la jaro 2023 ni decidis ne organizi tutmondajn ĉeestajn ekzamenojn, sed por 2024 koncentriĝi je organizado nur de retaj testadoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La 24aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

bjalistokaj

En la 24aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 14a ĝis la 17a de decembro 2023, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.
Akceptejo – la 15an de decembro ekde 17.00 kaj la 16an de decembro ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Alparolo de UEA dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko en novembro 2023

uneskoĈiun duan jaron, Unesko kunvokas dusemajnan Ĝeneralan Konferencon en novembro (ĉi-jare: la 7-22an de novembro), kaj dum la unua semajno dudeko da horoj estas dediĉitaj al la “debato pri ĝenerala politiko”: antaŭ la pleno rajtas paroli po ses minutojn ĉiuj membroŝtatoj kaj po tri minutojn la NeRegistaraj Organizoj, kiuj petas tion kaj estas akceptitaj. Praktike 84% el la ŝtatoj alparolis, kaj ĉirkaŭ 8% el la organizoj, sed UEA ĉiam profitas la okazon. Nur lastminute ni estas avertitaj pri la limdato por proponi tekston kaj la dato de la alparolo, ĉar la decidoj okazas dum la Ĝenerala Konferenco mem, sed tiuj ĉi datoj estas antaŭvideblaj. Ĉi-jare, la alparolo okazis sabaton la 11an de novembro matene kaj la franclingvan tekston legis François Lo Jacomo, ĉefreprezentanto ĉe Unesko kaj estrarano de UEA. Kiel ĉiuj aliaj alparoloj, ĝi estas spektebla per la retejo de Unesko: unesco.org/fr/general-conference/42/speeches?hub=79837 kaj pli precize https://www.youtube.com/watch?v=7Xm3OIcK7C0&t=5287s.

Jen la teksto tradukita al Esperanto:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2023, №46

beletra almanakoSe vi ne partoprenis en la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden, kaj ne aŭdis kiel Eduard Werner prezentis Esperanto-fonajn rakontojn La ralofalo (en 2019) kaj Drako en Esperantujo (en 2022), legu la tekstojn en ĉi tiu BA, prefere voĉe kaj eĉ antaŭ viaj samklubanoj por rekrei la etoson.

Kiaj povas esti dezirindaĵoj ĉe diversaj homoj vi ekscios el la rakonto Dezirindaĵoj de Yin Jiaxin. En Artpeco… de Debra Hamel ni vizitu bildgalerion.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Speciala oferto: duoble aliĝu al UEA pere de la 4a Virtuala Kongreso

virtuala kongresoEsperantistoj, kiuj ankoraŭ ne estas individuaj membroj de UEA en 2023, povas nun duoble aliĝi al UEA por 2024+2023 kaj aldone al la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), pagante nur la membro-kotizon de 2024. Tiun specialan oferton eblas ĝui per la aliĝilo “UEA+VK”, alirebla per la jena adreso: https://vk.esperanto.net/2023/uea-vk.

La interesatoj povas elekti inter la membro-kategorioj MA, MB, DMA kaj DMB por la jaro 2024 – pagante nur pro ili – kaj ricevos aldonan senpagan bazan membrecon en UEA ankaŭ por 2023 kaj tujan senpagan aliĝon al la 4a VK, kiu okazos de la 23a ĝis la 26a de novembro 2023.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton