La demonstra versio de la junia Ondo (2022, №2)

ondoLa 1an de septembro en la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj aperis la demonstra pdf-versio (demoversio) de la somera (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis antaŭ du monatoj. La 45-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la 125-paĝa 312a numero de La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis antaŭ du monatoj.

Ĉi tiu demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-312demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio

smetanina

La Estraro de UEA decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en la 74aj Belartaj Konkursoj de UEA en 2023

belartaj

“Geamikoj, rilate al la kvanto da konkursaĵoj ricevitaj pro la 73a okazigo de la Belartaj Konkursoj (BK) en 2022, ilia nombro plenigas nin de ĝojo”, diras Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. “Temas ja pri la dua plej alta (173 verkoj) en la historio de BK ekde la jaro 1972, kiam tia donitaĵo komencis registriĝi. Se konsideri, ke pasintjare, kiam tiu nombro absolute rekordis (186 verkoj), la limdato por sendo de konkursaĵoj ricevis unumonatan prokraston (kutime oni akceptas ilin ĝis la 31a de marto), nia grado de kontenteco eĉ plialtiĝis”.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Novaj Erasmus+ projektoj: TEJO serĉas partnerojn

tejo

Nuntempe la estraro de TEJO pretigas proponojn por projektoj de la fonduso al Erasmus+. Ili estas plurcelaj: ni volas faciligi la renkontiĝadon, provizi interesajn trejnadojn por ni, junaj Esperantistoj, kaj ankaŭ ke tia lernado utilas por kaj nia movado kaj la vivresumoj de la partoprenantoj. Por ĉi venontaj limdatoj ni pripensis 3 malgrandajn temojn pri:

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Trinku ni po glaso!

belov

Alkoholo ne helpas trovi respondon, sed ĝi helpas forgesi la demandon.

En alkoholvendejo:
– Ĉu vi povus doni al mi botelon da vodko kredite?
– Nu, via vizaĝo montras bonan kreditan historion…

Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Ewa Grochowska: La vojaĝoj de Telma

grochowskaLa vojaĝon al Argentino Georgo preparis dum kelkaj monatoj. Tri noktojn antaŭ la foriro, ekscitita, trafita de raisefieber li ne plu dormis. Lastmomente, li jen elmetis, jen denove enmetis en la grandan valizon diversajn vestaĵojn, pripensante la klimatan diferencon inter Bonaero kaj Patagonio. Dikaj, lanaj puloveroj miksiĝis kun T-ĉemizetoj kaj ŝortoj. Pro la manko de spaco, la botoj batalis kontraŭ la sportŝuoj kaj malebligis fermi la valizon. Evidentiĝis, ke li devas elekti. Iom kolera, li elĵetis la botojn.

Telma imagis Georgon, kiu neniam kapablis pretigi sian valizon kaj ekridis. Tamen la momentan amuzon anstataŭis granda malgajeco. Ŝi nevole suspiris, verŝis kelkajn larmojn. La pasintan jaron, ili revis kune pri tiu vojaĝo. Georgo konigis al Telma la daton de sia foriro, do ŝi sekvis ĉiutage lian itineron. Kiam ŝi sciis, ke li atingis El Calafate, subita, nerezistebla impulso puŝis ŝin troviĝi tie, kie estas la amata viro.

Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Edukado.net en Montrealo

edukado

Edukado.net aktive kontribuis al la programoj de la Montreala UK. Katalin kaj Sylvain jam antaŭ la kongreso okazigis dutagan intensan preparkurson (AVEK), kiun partoprenis ok personoj, kun la celo ekzerci sin en la parolado, prepari sin al la ekzamenoj kaj lerni orientiĝi pri la kongreso kaj ties programoj. Ni kun ĝojo rimarkis, ke poste, dum la kongreso, du el la kursanoj plentempe volontulis kiel teknikaj helpantoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Daniel Stein: Historio pri identeco kaj (mal)kompreno

SteinUlickaja, Ludmila. Daniel Stein, interpretanto: [Romano] / Tradukis el la rusa Tomasz Chmielik. — Lublin: Ars Libri, 2021. — 601 p.

“Donu al mi apogpunkton, kaj mi renversos la mondon”, – diris Arĥimedo. Plejparto de la homoj havas malpli ambiciajn aspirojn, klopodante almenaŭ resti sur siaj piedoj, kaj tiucele ili serĉas apogon en si mem aŭ en la rondo de similuloj. Ĝuste tion faras la herooj de la romano de Ludmila Ulickaja. Ĉu ili sukcesas?

Baroj lingvaj kaj ne nur

La verko estas granda (576 paĝoj + komentoj) kaj certe ne apartenas al facilaj legaĵoj. La formo mem estas sufiĉe malfacila – temas pri aro de leteroj, noticoj, depeŝoj, gazetaj artikoloj ordigitaj kronologie, sed ne laŭteme. Ekde unuaj paĝoj leganto plonĝas je tiu labirinto de vivhistorioj, nur paŝon post paŝo malkovrante ligojn inter ili, rekonstruante biografiojn de la herooj kaj iliajn vidpunktojn.

Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉiuj numeroj de Kontakto en UEA.org: aliru kaj subtenu

kontaktoPost la disponigo de diversaj ciferecigitaj historiaj numeroj de la revuo Esperanto en UEA.org, ĉiuj historiaj numeroj de Kontakto, do ekde la jaro 1963, kaj aldone de TEJO Tutmonde (1983-2010) estas nun senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA.

Ĉi tiu donaco al la Esperanta komunumo ŝuldiĝas al la kunlaboro por ciferecigo de la historiaj numeroj fare de TEJO-volontuloj en la Centra Oficejo kaj de la laborgrupo, kiu nuntempe dediĉas sin al verkado de libro pri la historio de la esperantista junulara movado. Pri tiu projekto oni povos legi en Kontakto mem, aŭ spekti videon pri ĝi en la jutubkanalo de TEJO.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La lingvo por sukceso: Instruado de Esperanto en someraj infanaj tendaroj

infanoj

Miaj infantendaroj… Mi jam rakontis pri du someraj tendaroj de la klerigejo ĤimBio, kiuj pasas en naturrezervejo de Tverja regiono (Vd. https://sezonoj.ru/2020/08/masi-33 kaj https://sezonoj.ru/2022/08/ruslando-33), kaj pri unu vintra proksime de la Ĉuvaŝia ĉefurbo Ĉeboksaro (Vd. https://sezonoj.ru/2022/01/ruslando-30). Tiun organizis la fama esperantisto-aktivulo Aleksandr Blinov kadre de la Ĉeboksara porinfana lernejo “La lingvo por sukceso”. Similspecaj infanaj tendaroj pasas ankaŭ somere, kaj ĉi-julie dum 12 tagoj mi la duan fojon laboris tie kiel unu el la infanorganizantoj kaj kiel instruisto de Esperanto. Tio estas interesega kaj tre agrabla sperto.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La sesa tradukkonkurso “Lucija Borčić”

BorčićHonore al Lucija Borčić (26.07.1921–14.11.2015) Kroata Esperantista Unuiĝo organizas literaturan tradukkonkurson, ĉe kiu oni rajtas prezenti la tradukojn de iu ajn nacia lingvo al Esperanto.

La konkursaj branĉoj estas jenaj:

  • poezio
  • prozo – rakonto aŭ novelo: maksimuma longo 30.000 tajperoj (kun spacoj)

Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Nova Estraro de UEA: Estraraj fakoj dividitaj

ueaLa nova mandato de la Estraro de UEA (2022-2025) komenciĝis la 13an de aŭgusto 2022 kaj daŭros ĝis venonta elekto, antaŭvidata por la Universala Kongreso de Esperanto en 2025. Okaze de sia unua reta estrarkunsido, la 20an de aŭgusto 2022, la Estraro dividis inter si la taskojn de la diversaj estraraj fakoj:

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Foto-konkurso: Kroatio de via okulo 3

kroatio
Ĉu vi vizitis Kroation?
Ĉu vi havas interesa(j)n foto(j)n?
Ĉu vi ŝatas kundividi ĝin (Ilin) kaj eble eĉ gajni premion?
Se la respondoj estas jes,
nepre partoprenu la konkurson de Kroata Esperantista Unuiĝo!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

ARKONES revenas

ArkonesARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo. Post tri-jara paŭzo Arkones revenas. Ĝi okazos la 23-25an de septembro 2022.

ARKONES-36 bonvenigas viajn kontribuojn kaj ideojn. En la reta aliĝilo bonvolu sciigi, se vi volas kontribui al la programo. Vi ankaŭ indiku, ke vi aliĝas kun rabato por kontribuantoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Premio Deguĉi 2022 al Osioka Taeko

Osioka TaekoUEA starigis la Premion Onisaburo Deguĉi en la Jubilea Jaro 1987. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de religia gvidanto de Japanio, Onisaburo Deguchi (Deguĉi). Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi, la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝis nun 28 individuoj kaj 7 grupoj estas premiitaj, kaj nun estas anoncata la 29a persono. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 1000 eŭroj kaj estiĝis de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA. Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2022 estas aljuĝita al: Osioka Taeko.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton