Home > Tevékenységek > Ekagu

Ĉu vi volas fari ion por aŭ per Esperanto, en aŭ ekster TEJO? Ĉi tie estas aktuala listo de grupoj, kiuj povas uzi vian helpon kaj bonvenigas vin. Ĉu vi ne certas, kie via kontribuo estus bezonata aŭ kiu rolo estas ĝusta por vi? Ĉu vi konas promesplenan homon, kiu estus taŭga aktivulo por TEJO Skribu al talento@tejo.org kaj ni persone helpos vin!

Laborgrupoj

Daŭripoveca teamo

Komisionoj de TEJO

TEJO havas multajn komisionojn pri diversaj temoj, do preskaŭ certe vi trovos ion, kio interesas vin. La jenaj komisionoj nun plej bezonas helpon:

Ni serĉas novan komisiiton por Aktivula Trejnado! La nuna respondeculo Michael Boris Mandirola trejnos la novan kandidaton por la posteno. Se vi pretas helpi, kandidatiĝu!

Krome la komisiono pri Informado serĉas komisiiton kaj komisionanojn por nova laborgrupo pri nova TEJO-retpaĝo. Ĉu vi volas decidi pri la enhavo, strukturo kaj aspekto de nia nova retpaĝo? Ĉu vi volas krei la digitalan vizaĝon de nia monda asocio? Tiam aliĝu nun! Neniu teĥnika scio necesas.

Landa kaj Faka Agado

Tiu ĉi komisiono estas rekta kontakto kun membro-asocioj de TEJO en multaj landoj. Momente mankas komisiitoj por Eŭropo, Azio/Oceanio kaj Fakaj Sekcioj, kaj ĝenerala komisiito. Ĉu vi interesiĝas? Skribu al landa.agado@tejo.org.

Talento kaj Egaleco

Post kelkjara paŭzo, la komisiono pri Talento reekas sian laboron kun entuziasmaj aktivuloj! Ni serĉas komisiitojn por la kontinentoj Mezameriko, Azio, Oceanio kaj Eŭropo, por Genra Egaleco, kaj ankaŭ komisionanojn/helpantojn. Via helpo estas bonvenega, skribu al talento@tejo.org!


Ni serĉas novan komisiiton por la Egaleco. La nuna respondeculo Euleax de Lima Pereira trejnos la kandidaton por pli rapida lernado kaj pli bona adaptiĝo. Se vi interesiĝas, ne hezitu kandidatiĝi!

Ni ankaŭ serĉas komisiiton por Tutmonda Egaleco!

Ni bezonas kunlaboron de novaj homoj. Se vi emas ekagi, vi povas ankaŭ helpi nin pri unu el la jenaj taskoj:

– Helpado pri la projekto Tandemo, kiu parigos po du partoprenantojn el diversaj mondpartoj por interŝanĝi, uzi Esperanton, kaj kune fari sugestitajn aktivaĵojn kaj partopreni retajn eventojn. Alskribu talento@tejo.org
– Tutmonda Egaleco: Okazigo de interkulturaj retaj kunvenetoj, skribi artikolon pri via kulturo/ĉiutaga vivo, traduki Vikipedio-artikolojn pri egaleco.
– Helpado pri la starigo de Mentora Programo por komisiitoj, novaj landaj sekcioj, kaj dormantaj landaj sekcioj de TEJO. – Alireblo: Kontribui al parolata Vikipedio! Temas pri voĉlegado de gravaj vikipediaj artikoloj por surduloj. Alskribu alireblo@tejo.org

Eksteraj Rilatoj

La fama Komisiono pri Eksteraj Rilatoj serĉas ankoraŭ komisiiton por prizorgi kontakton kun diversaj internaciaj organizoj: Unuiĝintaj Nacioj, IKRJO, UNOY, kaj la Konsilio de Eŭropo. Legu pli pri ili en la komisiona retpaĝo, kaj skribu al ker@tejo.org kun viaj demandoj aŭ por proponi vin.

Ni nun serĉas novan komisiiton por UN kaj Unesko. La aktuala respondeculo Rakoen Maertens trejnos la kandidaton por ke estu glata transiro kaj bona adaptiĝo. Se vi pretas helpi, ne hezitu kandidatiĝi.

Projektoj

Ĉi tie ni listigos projektojn ekster TEJO, kiuj bonvenigas vian helpon. Se vi volas aperi en tiu ĉi listo, legu ĉi tie kiel.

Longdaŭra volontulado

Ekzistas diversaj eblecoj fari volontuladon de kelkaj monatoj ĝis unu jaro en Esperanto-organizo. Legu ĉion pri la eblecoj en tiu ĉi paĝo.