Vikipedio:Resumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Se vi redaktas artikolon aŭ alian paĝon en Vikipedio, sub la ĉefa redakta fenestro estas malgranda fenestreto kun nomo "Resumo".

Bildo montranta alikolore la resumokadron (Resumo:...)

Ĉiam plenigu la resumon (escepte de okazoj, kiam ĝi estas plenigita aŭtomate kaj al tiel ĉi generita teksto estas bezone nenion aldoni; eĉ tro mallonga aŭ malmulte trafa resumo estas pli bona ol nenia). En la menuero Preferoj, kaj ene de ĝi en Redaktado, oni povas marki la kadron averti min kiam mi konservas malplenan redaktoresumon. Kiam vi forgesos skribi resumon, Vikipedio atentigos vin per la jena teksto: Vi ne provizis redaktan resumon. Se vi alklakos denove la konservan butonon, via redaktaĵo estos konservita sen resumo. Resumo povas havi ĝis 255 skribsignojn.