Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

301 436 artikoloj en Esperanto
365 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la monato Enkonduko
Palaco de la Normandoj, sidejo de la regiona sicilia asembleo.

Sicilio (itale Sicilia, Sicìlia sicililingve, Səcəlia gaŭl-itale, Siçillja en arbereŝa dialekto, Σικελία en la greka lingvo), estas la plej granda insulo de la mediteranea maro. La Sicilia Regiono havas specialan aŭtonoman statuson kaj ĝia ĉefurbo estas Palermo. Ĝi apartenas al Italio kaj troviĝas en ties plej suda parto. Sicilio situas en la centra Mediteraneo kaj etendiĝas ekde la pinto de la Apenina duoninsulo, de kiu ĝi estas apartigita nur per la mallarĝa Mesina Markolo, direkte al la nordafrika marbordo. Ĝia plej konata elstaraĵo estas Etna, kiu, je 3 350 metroj estas la plej alta aktiva vulkano en Eŭropo kaj unu el la plej aktivaj en la mondo. La insulo havas tipan mediteranean klimaton.

La plej frua arkeologia pruvo pri homa ekloĝado en la insulo originas el la frua 12 000-a jaro a.K. Je proksimume 750 a.K., Sicilio estis la loko por kelkaj fenicaj kaj grekaj kolonioj, kaj dum la sekvaj 600 jaroj, ĝi estis la batalkampo de la grek-punikaj kaj romi-punikaj militoj, kiuj finiĝis per la romia detruo de Kartago. Post la falo de la Romia Imperio en la 5-a jarcento, Sicilio ofte havis malsamdevenajn regantojn, kaj dum la frua Mezepoko, ĝi estis regata laŭ victurno, de la vandaloj, ostrogotoj, bizancanoj, araboj kaj normandoj. Poste ĝi estis regata de la dinastio Anĵuo, de la kronlandoj Aragonio, Hispanio, kaj la Sankta Romia Imperio, kaj tiam finfine unuigita sub la Burbonoj kun Napolo, kiel la Reĝlando de la Du Sicilioj. Sekvante la Ekspedicion de la ruĝĉemizuloj, Giuseppe Garibaldi gvidanto de ribelo dum la Itala Unuiĝo ĝi iĝis parto de Italio en 1860. Post la naskiĝo de la Itala Respubliko en 1946, Sicilio ricevis apartan statuson kiel aŭtonoma regiono.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Majaoj, James Joyce, Kamelo

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
Panoramo el 120 (!) bildoj. Dento de Vaulion, Kantono Vaŭdo, Svisio. Bildo el la serio Wee planets de Alexandre Duret-Lutz.
Panoramo el 120 (!) bildoj. Dento de Vaulion, Kantono Vaŭdo, Svisio.

Bildo el la serio Wee planets de Alexandre Duret-Lutz.


Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
2020 Summer Olympics text logo.svg

La nuna kunlaboraĵo estas Somera Olimpiko 2020. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Bahamoj, Ever Given (kontenerŝipo), Listo de originalaj romanoj en Esperanto...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
Ashraf Ghani December 2014.jpg
Prezidanto de Afganio fuĝis eksterlanden, dum Talibanoj praktike ekregis la landon kaj eniris en Kabulon.
15-a de aŭgusto 2021
14-a de aŭgusto 2021
12-a de aŭgusto 2021
  • Alĝerio Okazis tajdo de incendioj en norda Alĝerio, kiu kaŭzis ĝis nun 69 mortojn.
  • Unuiĝinta Reĝlando Okazis pafado en la urbo Plymouth (Devon, Anglio), pro kiu pereis 6 homoj, inkluzive la pafiston.
9-a de aŭgusto 2021
8-a de aŭgusto 2021
28-a de julio 2021




Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo