Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
297 445 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la monato | Enkonduko |
James Augustine Aloysius JOYCE, plej konata kiel James JOYCE [ĝejmz ĝojs] (irlande Séamus Seoighe, naskiĝis la 2-an de februaro 1882 en Dublino, mortis la 13-an de januaro 1941 en Zuriko) estis irlanda verkisto (romanisto kaj poeto), filozofo, lingvisto, erudito, plej fama eksperimentanto en literaturo (en la avangardo de Modernismo en la komenco de la jarcento) kaj unu el la plej influaj aŭtoroj de la 20-a jarcento. Joyce estas plej konata por Uliso (1922), grava laboro en kiu la epizodoj de la Odiseado de Homero estas similigitaj en aro de kontrastado de literaturaj stiloj, eble plej elstaraj inter tiuj la konsciflua tekniko, kiun li perfektigis. Aliaj gravaj verkoj estas la novelkolekto Dubliners (1914), kaj la romanoj A Portrait of the Artist as a Young Man (1916) kaj Finnegans Wake (1939). Lia kompleta verko inkludas ankaŭ tri librojn de poezio, teatraĵoj, porokazan ĵurnalismon, kaj liajn publikigitajn leterojn. Joyce estis naskita en mezklasa familio en Dublino, kie li elstaris kiel studento je la jezuitlernejoj Clongowes kaj Belvedere, poste je la University College Dublin. En la komenco de siaj dudekaj jaroj li elmigris permanente al kontinenta Eŭropo, kaj loĝis en Triesto, Parizo kaj Zuriko. Kvankam la plej granda parto de lia plenkreskula vivo estis foruzita eksterlande, la fikcia universo de Joyce ne etendas longen preter Dublino, kaj estas loĝata plejparte fare de roluloj kiuj proksime similas familianojn, malamikojn kaj amikojn de lia tempo tie; Uliso aparte estas metita kun precizeco sur la stratojn kaj aleojn de la grandurbo. Baldaŭ post la publikigo de Uliso li pliklarigis tiun okupitecon dirante, "Por mi, mi ĉiam skribas koncerne Dublinon, ĉar se mi povas veni al la koro de Dublino mi povas veni al la koro de ĉiuj mondurboj. En tio partikulara estas enhavita la universalaĵo." Lastaj artikoloj de la monato: Kamelo, Olivier Messiaen, Charles Dickens |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La nuna kunlaboraĵo estas La Bahamoj. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Ever Given (kontenerŝipo), Listo de originalaj romanoj en Esperanto, Amazona arbaro... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |