Membrostatistiko de UEA

ueaLaŭ la statistiko publikigita en la aprila numero de la revuo Esperanto, UEA dum la lasta jarkvino havas sufiĉe stabilan membronombron, sume ĉirkaŭ 13 mil individuaj (IM) kaj aligitaj (AM, membroj de la landaj asocioj, aliĝintaj al UEA sen konsidero de IMoj). Ĉi tiu stabileco estas atingita, interalie, pro la ŝanĝo de la kotizsistemo, danke al kiu aperis malmultekosta (precipe por neriĉaj landoj) kategorio “Membro Baza”.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Milita risko de Belfasto al Kievo

UK-106Norda Irlando kaj specife Belfasto refalas en la riskon de civila milito. La ĵusaj gravaj perturboj en la nordirlanda ĉefurbo (interalie sidejo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto) originas el problemoj lige kun la brita secesio el Eŭropa Unio, sed la konflikto inter la partioj havas antikvan, profundan radikon.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konkurso: Esperanto en Hanojo kaj Mi

Hanojo

Okaze de la fondiĝ-datreveno, Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA) organizas konkurson kun la temo “Esperanto en Hanojo kaj Mi”. Ni deziras ricevi subtenon, kuraĝigon de tutmonda esperantistaro por la Movado per via aktiva, entuziasma partopreno kaj diskonigo de nia konkurso al viaj amikoj, konatoj, membroj, ktp.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Junulara konkurso “La dudekaj jaroj, alia mondo?”

konkurso

La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo “La dudekaj jaroj, alia mondo?”. Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1a de januaro 2021. Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nova studgrupo pri interlingvistiko startos en septembro

UAMLa Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Věra Barandovská-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István Ertl, Ida Stria, Michael Farris, Sabine Fiedler, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov kaj Humphrey Tonkin.
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2021

La Ondo10. Antaŭ 60 jaroj mortis Louis Bastien (1869-1902-1961), franca armeano, generalo kaj esperantisto; vicprezidanto de la franca landa asocio SFPE (1928-44), prezidanto de UEA (1934-36), post la skismo en 1936 prezidanto de Internacia Esperanto-Ligo (1936-47), ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro de Naŭlingva etimologia leksikono de la lingvo Esperanto (1907), Vocabulaire de poche français-Esperanto (1932) kaj Militista vortareto (1955). Membro de Lingva Komitato (1909-48) kaj Akademio de Esperanto (1934-57), honora prezidanto de UEA (1947-61).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 28-29.
Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10a EKOSOK-Junulara Forumo

ECOSOKUEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas “Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj” kaj okazos rete la 6an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Eblas aplaŭdi dumane

Johansson, Sten. Sesdek ok: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2020. – 185 p.
Johansson, Sten. Ne eblas aplaŭdi unumane: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2019. – 161 p.

Jam tro longe mi ne tro atentis la literaturon en Esperanto. Iel mi havis nek tempon nek pacon por sidi kviete “en angulo kun libro” kiel iam Thomas à Kempis. Nun tamen iu pandemio kaj aliaj cirkonstancoj donis al mi pli ol sufiĉe da tempo por denove ekĝui nian beletron, ja du romanoj de Sten Johansson aperis en mia poŝtkesto, unu historia kaj unu samtempa. Do bela okazo por gustumi la literaturon en Esperanto.

Sten Johansson, ricevinto de Premio Grabowski, apenaŭ bezonas apartan laŭdon. Certe ĉiu parolanto de Esperanto, kiu kapablas legi, iam dum sia lingva kariero plezure legis almenaŭ fragmentojn de liaj verkoj, ĉu facillingvaj, ĉu normallingvaj.
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO lanĉas datuman partnerecon kun Google

Google

Hodiaŭ la estraro de TEJO fieras anonci novan iniciaton por fortigi la asocion kaj starigi novan reciproke avantaĝan kunlaboron kun la usona firmao Google. Kadre de la kunlaboro la datumtrakta firmao kolektos, stokos, administros kaj havigos ĉiujn datumojn de TEJO, ĝiaj sekcioj kaj membroj, kaj povos liveri pli taŭgajn personigitajn ofertojn al ili. Google ankaŭ iĝos ĉefsponsoro de la tuj okazonta renkontiĝo Retoso.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

IRIS, Scienca Agado kaj Faka Forumo (4 kaj 11 aprilo)

UEAKadre de la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) organizata de TEJO inter la 2a ĝis la 5a de aprilo 2021 okazas pluraj podiaj diskutoj pri scienca kaj faka agado, kiel anoncite en la marta numero de la revuo Esperanto. Podia diskuto pri Scienca Agado okazos laŭ inicato de UEA dimanĉon, la 4an de aprilo, inter 14:00-15:30 UTC. La Zoom-adreso estas huji.zoom.us/j/7508982919. La panelanoj estos Amri Wandel, estrarano de UEA pri Faka kaj Scienca agado kaj prezidanto de Akademia Internacia de la Sciencoj (AIS), Orlando Raola, estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj, Wendel Pontes, prezidanto de ISAE, Francesco Maurelli, aktivulo de ISAE.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Post multaj jaroj…

Živanović, Stevan. La sonorilo de Bled: Originale verkita romano. – Ljubljana: Slovenia Esperanto-Ligo, 2020. – 174 p.

ŽivanovićStevan Živanović (1900-1938) dum sia mallonga vivo multon faris por Esperanto: li gvidis kursojn, redaktis revuojn kaj vortaron, verkis lirikajn poemojn. Lia romano La sonorilo de Bled, originale verkita en Esperanto ĉirkaŭ la jaro 1925, estis eldonita nur en 1959; en 2017 aperis slovena traduko, nun la teksto estas libere publikigita en interreto.
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2020, №39 (Oktobro)

Beletra almanakoEn sia prezento de la oktobra BA Anina Stecay rezonas, ĉu sekvado al sukcesaj verkaj strukturoj, uzado de reguloj lernitaj en fakaj kursoj ebligas krei novajn kaj interesajn verkojn. Originala prozo venas de Anina Stecay, Francisco Javier Moleón kaj Trevor Steele. El la romano Sesdek ok de Sten Johansson estas publikigita komenca ĉapitro. Osmo Buller per beletraj tombovizitoj rakontas pri kelkaj finnlandaj Esperanto-verkistoj kaj lian rakonton sekvas represo de du prozaĵoj de Martti Putaala. Poezion kontribuas Jorge Camacho kaj Jesper Lykke Jacobsen.
Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Renato Corsetti: La movado elvenos el ĉi tiu periodo pli rezistokapabla ol antaŭe

Corsetti

La 29an de marto 1941 naskiĝis Renato Corsetti, eble la plej aktiva esperantisto en la du lastaj jardekoj. Okaze de ĉi tiu datreveno Paweł Fischer-Kotowski, vicredaktoro de La Ondo de Esperanto, intervjuis la jubileanton.

Vi aktivas por la Esperanto-movado jam pli ol duonjarcenton. Kiam vi eklernis la lingvon, la mondo estis tute alia: la unua homo sendita en la kosmon, flugo al la luno, seksa revolucio kaj amasaj protestoj kontraŭ la usona-vjetnama milito. Ankaŭ en Esperantujo: UEA kun pli ol 30 mil membroj (el kiuj pli ol sep mil individuaj membroj) estis gvidata de Ivo Lapenna, al la unua azia UK (50a UK, Tokio, 1965) aliĝis pli ol 1700 personoj. Jen mondo de espero, kie ĉio eblas, ankaŭ la fina venko.
Vi pravas. Esperanto ne vivas en vakuo, sed ĝi estas firme ligita kun la ĉirkaŭa socio. Ĉu ĝi ne naskiĝis pro la pogromoj en la Ruslanda imperio? Ĉu ĝi ne disvast­iĝis en la kadro de la esperoj pri pli bona mondo de duono de la tiama socio, dum la alia duono pluportis la naciismon de tiu jarcento al la kulmino de la Unua Mondmilito? Ĉu ĝi ne organiziĝis samtempe kun la pac-movado kaj prosperis sur la ondoj de fido al la scienco, kiu savos la mondon?
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Nova libro de Valentin Melnikov

MelnikovLa Moskva eldonejo Impeto antaŭ nelonge aperigis la libron Ni vivas malgraŭ ĉio de nia kunlaboranto Valentin Melnikov. Ĝi enhavas la rubrikojn “Liriko intima”; “Obsedoj fridaj de l’ racio…”; “Tra la verda mondo”; “Pluke-traduke”; “Ankaŭ proze” kaj “Resume”. La enhavo de la libropartoj klaras el la subtitoloj; ekzemple, “Tra la verda mondo” enhavas la ciklon de la versportretoj-enigmoj, aperintaj en La Ondo de Esperanto dum 2016-17. Inter la tradukoj elstaras la fama poemo Se de Kipling. Pluraj verkoj estis siatempe premiitaj en konkursoj Muzo, Liro, EKRA kaj aliaj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Jaro de Dante: Esperanto-kunlaboro kun la “Casa di Dante” en Florenco

DanteElstaran laboron lige kun la Muzeo “Casa di Dante” en Florenco jam de pluraj jaroj faras membro de la Internacia Patrona Komitato de UEA, Giuliano Turone. Post donaco de lia Danteska Biblioteko al la muzeo, oni nun studas teknikan retan ligon ene de la muzeo inter la enhavoj de la biblioteko kaj la priskriboj, komentoj kaj ilustraĵoj en la retejo “Dante Poliglotta”. La retejon eblas viziti per Esperanto aldone al la itala kaj la angla. Tiu iniciato celas profitigi la muzeajn vizitantojn (nuntempe tre malmultajn pro la pandemio), kiuj, vidante la ekspozicion de la bibliotekaj volumoj vitrine, scivolas pri ĝiaj enhavoj.
Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en video de TEJO kontraŭ rasismo

rasismo
Ni parolu pri rasismo. Lastatempe oni multe atentis la ŝokajn revelaciojn de rasisma konduto en la monarkia familio de Britio. Tamen, tio estas nur la pinto de glacimonto de diskriminacio kiun milionoj kaj milionoj da homoj suferas ĉiutage.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Junulara konkurso Grabowski

GrabowskiLa juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo “La dudekaj jaroj, alia mondo?”. Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1a de januaro 2021. Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k. a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo. La komisiono povas aljuĝi unuan premion de 250 eŭroj, duan premion de 150 eŭroj kaj ĝis tri honorajn menciojn.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Nova bitlibro okaze de la 100a datreveno de la naskiĝo de Antonio Marco

MarcoLa 23an de marto 2021 oni kunmemoras la centan datrevenon de la naskiĝo de la hispana esperantisto Antonio Marco Botella (1921-2020), forpasinta antaŭ kvar monatoj en la 99-jara aĝo (Vidu: https://sezonoj.ru/2020/11/nekrologo-53). Li estis unu el la plej aktivaj esperantistoj en Hispanio dum pli ol okdek jaroj da esperantisteco, kiel organizanto, kursgvidanto, historiisto, gazetredaktisto, verkisto aŭ tradukisto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

106a UK: favorpreze aliĝu ĝis la 31a de marto

UK-106La 106a Universala Kongreso de Esperanto (UK) laŭplane devos okazi de la 17a ĝis la 24a de julio 2021 en Belfasto, Nord-Irlando, sub la temo “Paco kaj Konfido: universalaj valoroj” (uea.org/gk/920). Ni kuraĝigas interesatojn aliĝi per nia reta aliĝilo: uea.org/kongresoj/alighilo – la dua favorpreza aliĝperiodo finiĝas la 31an de marto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton