Timo solidari

MoerbeekMultaj bonvoluloj apogas iu(j)n nehavanto(j)n per monsubteno eble vivsava. Leviĝas tamen duboj, kiam iu malkovras ke nia adoptito havas 14 vicpatrinojn: tiel okazis al mia edzino Nora. Mi konsolis ŝin, ke per ŝia “granda” (t. e. relative granda) monhelpo la orfo ne povus aliĝi al kongreso. Sed indignis – vere ĝismorte – apudaŭrbano eksciante ke lia favorato post plurmilaj bankĝiroj forkabeis. Kompreneble, oni daŭrigu siajn fidindajn kontaktojn: longa sperto validu!
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Vorto pri Samarkando 2020

Samarkando

La Internaciaj Letertagoj “Vorto pri Samarkando 2020”, dediĉitaj al la Tago de la Urbo, bonorde sukcesis. Alvenis multaj gratulleteroj kaj aliaj materialoj el diversaj anguloj de la terglobo. La projekton tradicie partoprenis ankaŭ multaj diverslandaj ekstermovadanoj.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Ekkonu la novan estraron de TEJO

Estraro de TEJO

En la unua epizodo de la novaĵserio de TEJO Enmovade, ni prezentas al vi la Estraron de TEJO 2020-2021 kaj ni rakontas pri la unua estrara kunsido de la mandato okazinta en Roterdamo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Oskaro – ne plu tiom blanka?

OskaroEn 2020 la usona filmakademio kuraĝe decidis, ke ricevinto de Oskaro por la plej bona filmo de la jaro estu la korea filmo Parazito (legu pli en La Ondo, 2020, №303). La usona prezidento ne estis kontenta pri ĉi tiu decido kaj demandis antaŭ sia kriĉanta kaj samkompetenta anaro “Kio, diable, okazis?” kaj aldonis, ke io kiel Forigita de la vento (Gone with the Wind) estus inda kandidato en ĉi tiu kategorio.
Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Reta Edukado Nun

ErasmusLa projekto “Reta Edukado Nun” estas aprobita por financado per la agentejo Erasmus+.
La kщronvirusa pandemio signife ŝanĝis nian vivon kaj postulis plenan reelpensadon de nia ĉiutaga agado. Ankaŭ nia esperantista agado estis signife trafita. Tamen ĉiu defio povas reprezenti elanon al novigo, al enkonduko de pli taŭgaj praktikoj. Foje defioj estas la necesa puŝo al plibonigo. En marto kaj aprilo — la plej teruraj monatoj en Eŭropo pro la pandemio – grupo de laboremaj Esperanto-organizaĵoj pripensis ĝuste pri la defioj kaj eblecoj de la nova tutmonda situacio, kaj pretigis projektproponon por studi kiel plej taŭge la diversaj agadoj en la Esperanto-movado povas aktualiĝi kaj adaptiĝi al la nova “normalo”.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

300 tagoj da konstanta informado

300La informo pri la prokrasto de la konkurso “Poezio el ĉiuj ĉieloj” aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto hodiaŭ, la 26an de oktobro 2020. La 26a de oktobro estas la 300a tago de la nuna superjaro, kaj tio signifas, ke ekde la 1a de januaro en nia novaĵretejo dum tricent tagoj aperas almenaŭ unu nova teksto.

la jubilea nombro estas bona preteksto por garantii pluvivadon de la ĉiutaga Esperanta novaĵretejo, danke al kiu oni povas esti bone informata pri ĉefaj Esperanto-novaĵoj sen ĉiutage traserĉi plurajn retejojn kaj sociajn retojn.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

“Poezio el ĉiuj ĉieloj” prokrastita

konkurso

La limdato de la sesa konkurso pri poemoj en Esperanto kaj la itala lingvo “Poezio el ĉiuj ĉieloj” (https://www.iconcorsidisamideano.it/poezio-el-ciuj-cieloj-sesa/) estas prokrastita (pro la koronviruso) ĝis la 30a de novembro 2020.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Rufa: Novelo de Laure Patas d’Illiers

Laure Patas d’IlliersPrae.

Suno lumigas per vertikalaj radioj longan verdan valon, kuŝantan inter du klifoj je malhela ruĝo.

Subite, en la norda ekstremaĵo de la valo, bastonoj brue frapadas bastonojn kaj hurloj eĥas. La bruo alarmas la gregon en la valo. Ili nazbruas, skuas la orelojn, flaras la sudan venton. Ĉiu ekmoviĝas, malrapide, hazarde. La bruoj pli kaj pli fortiĝas. La bestoj sin proksimigas, sin turnas dorse al la bruo, mallevas la kapojn, kaŝas siajn orelojn. La granda stalono stride henas kaj ekgalopas suden, tuj sekvata de ĉiuj aliaj ĉevaloj. Hufoj obtuze martelas la teron. La ĉevalinoj puŝas siajn idojn per la muzelo. La ĉevalaro atingas la finon de la valo. Abrupte, la movanta fluo disiĝas en du partoj, ĉar profunda kavo ekmalfermiĝas en la grundo. Du ĉevaloj falas enen, kun bruego de frakasitaj branĉoj kaj akutaj blekoj. Ne haltante, la aliaj skuas la kapojn, ruladas la okulojn, blovas per la nazegoj. Ili denove kuniĝas en homogena grego, plirapidigas la galopon kaj malaperas el la valo.

Kvar siluetoj aperas sur la norda kresto. La grupo malsupreniras kaj paŝas laŭlonge de la valo. Du knaboj kaj du knabinoj, plimalpli dekkvin jaraĝaj. Iliaj nudaj piedoj senbrue surpaŝas la herbojn de la valo. Iliaj nigraj okuloj senĉese kontrolas la ĉirkaŭaĵojn. Ĉiu tenas, preta por ĵeti, lignan stangon kun ŝtona pinto.
Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj

unLa 24a de oktobro, la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, markas la daton en 1945 kiam la Ĉarto de UN ekvalidis kaj UN formale ekestis. Sepdek kvin jarojn poste, ni retrorigardas al tiu tago kiel al unu el la plej grandaj atingoj de la homaro. Per la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, kaj kun la kunlaboro de ĝiaj Membraj Ŝtatoj, la mondo faris gigantajn paŝojn al starigo de monda ordo, respekto al homaj rajtoj, konservado de paco kaj antaŭenigo de daŭripova evoluigo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Sukcesa 3a interlingvistika seminario en Lombardio

iicLa 17an de oktobro Itala Interlingvistika Centro (IIC) celebris la Internacian Semajnon de la Esperanto-Biblioteko per sukcesa seminario en la urbo Salò, kiun interalie partoprenis la skabeno pri kulturo, d-ino Annarosa Bianchini. Al tre interesata publiko prelegis Alessio Giordano (pri kio estas interlingvistiko), Carlo Minnaja (pri la historio de esperanto en Italio) kaj Giorgio Silfer (pri lingva inventado kaj kinematografio). La ĉefa organizanto estis Lorena Bellotti, vicprezidanto de IIC.
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova estraro en Hispanio

HEFLa 18an de oktobro 2020 Hispana Esperanto-Federacio okazigis Eksterordinaran Ĝeneralan Kunvenon, kies ĉefa tagordero estis la renovigo de la estraro, pro la fino de la deĵorperiodo de la antaŭa. La nova estraro estis elektita unuanime, kaj konsistas el jenaj homoj:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La Zamenhofa ekspozicio plu migras tra Litovio

ekspozicio Ekde aŭgusto 2017 ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof, preparita de Pola insituto en Vilno kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA) okaze de la centa mortodato de Zamenhof, jam sukcesis esti ekspoziciita en 22 lokoj de Litovio. Ĝi konsistas el 22 grandformataj standoj kaj detale prezentas la vivon kaj agadon de Zamenhof kaj Esperanton. Kvar standoj estas dediĉitaj al Esperanto en Litovio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UEA invitas prelegi en Belfasto

UK-106Kadre de la 106a UK en Belfasto okazos la 74a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). La rektoro estos prof. Michele Gazzola kaj helpos al li prof. Reinhold Medina. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il). La proponoj alvenu plej laste la 15an de januaro 2021. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Belfastan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj en Belfasto estu kaj ĉeestaj kaj virtualaj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Literatura konkurso “Hristo Gorov – Hrima”

GorovEn 2020 Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) la sepan fojon organizis la tradician internacian Esperantan literaturan konkurson “Hristo Gorov – Hrima”. La konkurso estas tradicia kaj en ĝi partoprenas Esperantaj aŭtoroj el diversaj landoj. Ĉi-jare en la konkurso partoprenis Esperantaj verkistoj el Brazilo, Francio, Irano, Kongo, Rusio, Litovio, Ĉeĥio, Turkio, Germanio, Rumanio, Italio, Britio, Tanzanio, Tajvano, Armenio, Pollando, Slovakio, Ukrainio, Nov Zelando, Bulgario. Ili sendis 17 rakontojn kaj 8 eseojn.
Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Albumo profesie registrita, iom retrostila, tamen tro monotona

TIM. Vaganto: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2020.
VagantoTIM, kies vera nomo estas Thimoty Gallego Pineda, estas la debuta artisto de la muzikeldonejo Vinilkosmo, kaj mi feliĉas pro ĉi tiu fakto, ĉar oni bezonas pli da Esperanto-muziko. La nomo de la albumo, kiun mi recenzas, estas Vaganto. La kantoj en ĝi evidente apartenas al muzikspecoj kiel revpopo (angle: dream pop), ŝugazo (angle: shoegaze), nov-psikedelo (angle: neopsychedelia) kaj sendependa roko (angle: indie rock). Almenaŭ, tia estas mia impreso.
Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 55a sonprogramo el Kaliningrado

Radio EsperantoLa 18an de oktobro, dimanĉe aperis la 55a sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉojn de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo oni povas aŭdi la voĉojn de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el lia debita albumo Vaganto sonas fine de la programo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Legorondo de TEJO

Legorondo de TEJO

Ĉu vi ŝatas legi librojn en Esperanto? La legorondo de TEJO estas neformala, senpaga grupo sub la interesgrupo pri Kulturo, kiu kunvenas ĉiun monaton por priparoli literaturon verkitan en la internacia lingvo. Ĝi celas tiujn, kiuj jam bone komprenas la lingvon kaj sentas sin aŭ flua aŭ preskaŭ flua, sendepende de ties nuna legemo.
Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

KAEST 2020: scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon

KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj pri scienc-teknika aplikado de Esperanto. Ĝi okazas ĉiun duan jaron ekde 1978. KAEST ne nur tre gravas por la Esperantaj sciencistoj, sed ĝi ankaŭ montras, kiom da fakuloj estas en nia movado kaj kiom da homoj interesiĝas pri scienco.

E@I planis okazigi KAEST 2020 en la slovakia urbo Modra, sed evidentiĝis, ke pro la pandemio tie ne eblos organizi ĉeestan konferencon. Pro tio la organizantoj decidis virtualigi ĝin kaj okazigi la unuan KAEST en la reto. Al la okazigo de KAEST helpis tri partneroj: UEA (la ĉefa partnero), SKEF kaj TEJO. La konferenco okazis kun la financa subteno de ESF.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantumi kun la koronviruso

koronviruso

Kiel nomi la viruson?

Mia rilato al la koronvirusa pandemio komenciĝis per Esperanto. Komence de februaro la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto ricevis demandon, kiel nomi la novan viruson. Post longa diskuto ni rekomendis du variantojn: “koronviruso” kaj “kronviruso” (tiu familio de virusoj estis nomita “coronavirus” laŭ ĝia aspekto en elektrona mikroskopo, kiu similas al la suna korono aŭ al krono, ambaŭ estas “corona” en la latina). Mi uzas la unuan, laŭeble en la formo “korona viruso” kiu havas la avantaĝon, ke ĝi tre similas al la internacie uzata formo “coronavirus”. Iuj pledas por la radika formo “koronaviruso”, kiun la Akademio ne rekomendis. Interesa artikolo kaj sekva diskuto pri la Esperanta nomo de la viruso aperis en la retejo UEA.facila: https://uea.facila.org/artikoloj/lingvo/kiel-nomi-tiun-viruson/
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La aŭtuna Ondo, bunta kaj rekorde ampleksa

OndoKomence de oktobro aperis la aŭtuna (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (№305), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas rekorde ampleksa – sur ĝiaj 123 paĝoj estas sesdeko da diverstemaj tekstoj kaj multaj bildoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton