21-a de oktobro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2020 tagoj |
La 21-a de oktobro estas la 294-a tago de la jaro (la 295-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 71 tagoj restas.
Je la 21-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- -54: Venko de gaŭloj kontraŭ Romia Imperio en batalo de Aduatuca (Gaŭlujo)
- 686: Trakdevena Konono iĝis papo
- 1032: Benedikto la 9-a iĝis papo
- 1187: Gregorio la 8-a iĝis papo
- 1422: Karlo la 7-a iĝis reĝo de Francio
- 1520: Dum sia ĉirkaŭmonda ekspedicio Fernão de Magalhães malkovris markolon, nomatan poste Magelana markolo
- 1520: Malkovro de Sankta-Piero kaj Mikelono apud marbordo de Novlando
- 1578: Bataloj de Cēsis: venko de pola reĝo Stefan Batory kontraŭ Ivano la Terura dum la unua pola-rusa milito (1577-1582) - malpli nombra sveda-pola armeo frakasis la rusan
- 1600: Japanio: batalo de Sekigahara - starigo de ŝoguna reĝimo por Tokugawa Ieyasu (malvenko de Toyotomi Hideyori markanta transiron de la epoko Sengoku al la epoko de Edo)
- 1671: Pola militisto Johano la 3-a Sobieski supervenkis kozakan–tataran armeon en batalo de Kalnik (Vinica provinco)
- 1680: Nacia teatrejo Comédie-Française fondiĝis en Parizo
- 1719: Angla armeo konkeris Vigon
- 1738: Anglio: rezulte de trafo de globa fulmo en preĝejon en Devon 4 personoj pereis kaj 60 vundiĝis
- 1792: Unua Koalicio-Milito: revolucia franca armeo konkeris germanan Majencon
- 1798: En Kairo eksplodis kontraŭfranca ribelo, subpremita la saman tagon
- 1805: Kadizo: mara batalo apud Trafalgar - venko de brita ŝiparo de Nelson super la franca-hispana
- 1824: Anglo Joseph Aspdin patentis cementon de Portland (provinco Dorset)
- 1831: Pollando: kapitulaco de Fortreso Zamość kaj falo de novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1854: Florence Nightingale kun skipo de 38 flegistinoj kaj 15 monaĥinoj estis sendita al Turkio por helpi al vunditaj britaj soldatoj dum la Krimea milito
- 1879: Thomas Edison inventis komerceblajn ampolojn
- 1882: En Tokio fondiĝis privata Universitato de Ŭaseda
- 1888: Socialisma Partio de Svislando fondiĝis
- 1895: Post 5 monatoj de ekzisto la Respubliko de Tajvano estis malfondita de japana armeo
- 1907: Taĝikio: en tertremo pereis pli ol 12 mil personojn
- 1912: Unua Balkana milito: Karĝali estis liberigita de bulgara armeo
- Unua mondmilito:
- 1921: Esperantujo: Brazila Esperanto-Ligo estas agnoskita kiel organizo de Nacia Publika Utileco.
- 1929: Dua Pola Respubliko: en Grodno oni malkovris monumenton al Eliza Orzeszkowa
- 1931: En Dua Hispana Respubliko oni cenzuris gazetaron
- 1931: Kontraŭbrita ribelo de Kipraj grekoj komenciĝis
- 1933: Germanio forlasis Ligon de Nacioj
- 1933: Malsatego en Ukrainio: proteste kontraŭ Holodomoro ukraina naciisto murdis en Lvovo ĉefon de soveta konsulejo, kaj samptempe spionon
- 1938: Japana armeo konkeris ĉinan Kantonon
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Kadre de Operaco Tannenberg germanoj ekzekutis polajn ostaĝojn en 6 urboj kaj unu vilaĝo: Leszno, Śrem, Osieczna, Włoszakowice (distrikto Leszczyński), Gostyń (30 pafmortigitoj), Krobia, Poniec, kaj en Tczew pafmortigis Edmund Raduński; komuniko de Wehrmacht konstatis, ke la germanaj armitaj fortoj enprizonigis en Pollando 11 452 oficirojn kaj 576 852 suboficirojn kun soldatoj; germana polico denove arestis katolikajn pastrojn en Włocławek, krom tio malliberigis 15 de Nieszawa-regiono kaj 5 monaĥojn de Aleksandrów Kujawski;
- Parizo: pola ministro pri eksterlandaj aferoj August Zaleski sendis skribaĵon al diplomatiejoj pri malkonkordo kun internacia juro de entreprenita de Sovetunio plebiscito sub armea okupado sur enkorpigitaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko; sovetaj regopovoj forveturigis de Lvovo al Donecko 1680 inĝenierojn, teknikistojn kaj kvalifikitajn laboristojn; en Uhnów (Lviva provinco) soveta NKVD arestis pastron d-ron Fabian Abrantowicz - verŝajne pereinta en Lubjanka post 1943; Norda Maro: 6 germanaj destrojeroj lokigis minojn ĉe elfluejo de la rivero Humber
- 1940: En Varto-Lando germanoj malpermesis al poloj okupiĝi pri akvosporto sur lagoj kaj riveroj inter Odra kaj Vistulo
- 1941: Germanaj okupaciaj regopovoj konstatis, ke la distrikton Galicio enloĝigas 64% de ukrainoj, 22% de poloj kaj 14% de judoj; germanoj likvidis unu el du getoj en Vilno kaj pafmortigis 2367 judojn
- 1942: Germana polico pafmortigis en Chełm 21 personojn; en Poznan germanoj ekzekutis 5 polojn; en malliberejo en Krakovo hundoj de Gestapo disŝiris junan polon pro provo fuĝi de la loko
- 1943: Diversaj germanaj policoj pafmortigis preskaŭ 100 polojn en 8 lokoj de la lando; en sia loĝejo en Varsovio estis arestita de Gestapo Irena Sendlerowa; germanoj detruis sekretan radiostacion de Pola Enlanda Armeo en Skarżysko-Kamienna; en Varto-Lando germanoj konfiskis dentistan aparataron troviĝantan ĉe poloj; partizanoj eksplodigis germanan trajnon por libertempuloj apud Otwock
- Pola Scienca Instituto en Novjorko fondis sian filion en Montrealo
- 1944: Germanaj regopovoj direktis 78 neplenaĝajn ribelintojn de Varsovio de militkaptitejo en Łambinowice (apud Nisko) al St. Johann im Pongau
- Konkero de Nemmersdorf: Ruĝa Armeo militkrimis kontraŭ civila loĝantaro en la nuna Kaliningrada provinco; trisemajna batalo pri Aachen permesis transpreni fare de Aliancanoj la unuan germanan urbon
- 1947: Deportado de ukrainoj, kies familianoj estis suspektitaj pri kunlaboro kun Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo komenciĝis el okcidenta Ukrainio, la loko de Volinia masakro
- 1955: Chivu Stoica iĝis ĉefministro de Rumanio
- 1956: Władysław Gomułka iĝis unua sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio por konvinki la polan socion pri destalinigo - regis 14 jaroj, la plej longe de komunistaj gvidantoj
- 1959: Malfermo de la Solomon R. Guggenheim Museum en Novjorko, projektita de Frank Lloyd Wright
- 1963: Lasta pola partizano de la subtera sendependiga kaj kontraŭkomunisma movado, soldato de la Asocio de Armita Batalado kaj Libero kaj Sendependo Józef Franczak mortfalis dum traserĉo de Sekureca Servo
- 1966: En Historia Fakultato de Varsovia Universitato dum kunsido de la Asocio de Socialisma Junularo profesoro Leszek Kołakowski kritikis situacion regantan en Pollando
- 1969: Willy Brandt, gvidanto de Socialdemokratia Partio de Germanio, iĝis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio
- 1969: Generalo Siad Barre rezulte de sia puĉo kontraŭ antaŭa prezidento transprenis la regopovon en Somalio
- 1978: Pilotanta aviadileton Frederic Valentich pereis super Markolo Bass - pli frue li informis aviadilejon en Melburno pri postkuranta lin Nifo
- 1983: Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj fiksis redifinon de metro
- 1984: En la provinco Vorarlbergo, La Verduloj - La Verda Alternativo unuafoje eniris al Aŭstria parlamento
- 1986: Marŝala Insularo sendependiĝis (de Usono)
- 1987: En malsanulejo de Ĝafna, norde de Srilanko barataj soldatoj masakris 68-70 malsanulojn kaj skipon de tamila nacieco
- 1993: Murdo de prezidento Melchior Ndadaye kaŭzis eksplodon de Burunda enlanda milito
- 1994: Usono kaj Nord-Koreio subskribas interkonsenton deviganta ĉi-lastan ĉesigi sian programon pri nukleaj armiloj
- 1999: Dua rusa-ĉeĉena milito: 140 personoj pereis kaj kelkcent vundiĝis rezulte de rusa raketa pripafo de la centro de Grozno
- 2001: Kadre de Projekto Sojuz internacian kosmostacion ekflugis sudafrika kosmoturisto Mark Shuttleworth
- 2003: Malkovro de Eriso, la plej granda nanoplanedo
- 2003: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis 30 novajn kardinalojn
- 2004: Demisio de la ĉefministro de Libano Rafik Hariri
- 2007: Svisa Popolpartio gajnis parlamentan voĉdonon
- 2010: Nova flago de Birmo oficialiĝis
- 2010: Sergej Sobjanin iĝis urbestro de Moskvo
- 2013: 7 personoj (en tio atencintino - edzino de soldato de Doku Umarov) pereis kaj 37 vundiĝis rezulte de bombeksplodo en aŭtoĉaro en la rusa urbo Volgogrado
- 2013: Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo agnoskis, ke oni ne povas pritaksi la rusan enketon pri la soveta Katina murdado de polaj oficiroj kaj Rusio ne allasis nehoman kaj humilan traktadon de viktim-parencoj - decida argumento por juĝistoj estis tro longa tempa periodo
- 2014: Sudafrika kuristo Oscar Pistorius estis kondamnita al 5 jaroj de mallibero pro senatenta murdo de sia kunulino
- 2015: Sudkoreano Seong-Jin Cho gajnis unuan lokon en la 17-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin en Varsovio
- 2016: Kameruno: troŝarĝita pasaĝera trajno veturanta de Jaundo ĝis Dualao elreliĝis en Eseka - 73 personoj pereis kaj ĉ. 600 vundiĝis
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1328: Ĵu Juanĵang, ĉina fondinto de la Dinastio Ming kaj ties unua imperiestro (m. 1398)
- 1449: Aleksandro Sforza, itala kondotiero (m. 1473)
- 1449: Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence), frato de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj Rikardo la 3-a (Anglio) (m. 1478)
- 1650: Jean Bart, flandra korsaro, franca admiralo (m. 1702)
- 1668: Mihály Cserei, hungara historiverkisto, sikula nobelo (m. 1756)
- 1701: Johann Friedrich Schönemann, germana aktoro kaj teatra pioniro
- 1706: Johann Rudolf Kiesling, germana teologo kaj orientalisto (m. 1778)
- 1764: János Bihari, hungara violonisto cigandevena (m. 1827)
- 1772: Samuel Taylor Coleridge, angla poeto, aŭtoro de La poemo de la maljuna maristo (m. 1834)
- 1790: Alphonse de Lamartine, franca poeto, politikisto, unua kreinto de la franca romantikismo (m. 1869)
- 1833: Alfred Nobel, sveda kemiisto, inventisto de dinamito kaj fondinto de la Nobel-premio (m. 1896)
- 1846: Edmondo De Amicis, itala verkisto kaj ĵurnalisto; esperantigata (m. 1908)
- 1869: József Tóthfalusi, hungara reformita pastro, eklezia verkisto (m. 1940)
- 1874: Henri Guisan, svisa generalo, ĉefkomandanto de Svisa Armeo (m. 1960)
- 1878: Gyula Krúdy, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1933)
- 1880: Viking Eggeling, sveda grafikisto kaj filmisto (m. 1925)
- 1882: Maximiliano Hernández Martínez, salvadora generalo, politikisto, teozofo, prezidento (m. 1966)
- 1894: Edogawa Ranpo, japana krimromanisto (m. 1965)
- 1903: Marek Wajsblum, pola historiisto kaj esperantisto (m. 1962)
- 1907: Katarzyna Szymon, pola mistikulino kaj stigmatulino (m. 1986)
- 1912: Georg Solti, brita-hungara dirigento juddevena (m. 1997)
- 1914: Martin Gardner, usona verkisto, iluziisto kaj matematikisto kontribuinta al Scientific American (m. 2010)
- 1917: Dizzy Gillespie, usona pionira ĵaza trumpetisto kaj kantisto (m. 1993)
- 1925: Celia Cruz, kuba kantistino (salso) (m. 2003)
- 1927: János Körmendi, hungara aktoro kaj verkisto (m. 2008)
- 1929: Ursula K. Le Guin, usona verkistino de sciencfikcio kaj fantasto, laŭrreatino de premio Hugo kaj premio Nebulozo
- 1937: Zsigmond Bálint, rumania hungara inĝeniero kaj fotisto
- 1940: Manfred Mann, sudafrika-brita muzikisto ludanta kun Manfred Mann's Earth Band
- 1941: Marcell Jankovics, hungara grafikisto, reĝisoro, verkisto
- 1943: Tariq Ali, pakistana verkisto, historiisto kaj reĝisoro verkanta por The Guardian
- 1943: István Preitl, rumania hungara inĝeniero pri elektro, profesoro
- 1944: Ferenc Wanek, rumania hungara geologo, scienchistoriisto
- 1949: Benjamin Netanjahu, ĉefministro de Israelo, gvidanto de la centra-dekstra partio Likud
- 1954: József Szabó, rumania hungara agronomo
- 1959: Vilmos Tánczos hungara etnografo esploranta spiritecon de ĉangohungaroj
- 1953: Peter Mandelson, brita politikisto, komisaro de la Eŭropa Unio
- 1957: Miron, pola ortodoksa kleriko, brigada generalo (m. 2010)
- 1958: Andre Geim, rusa-nederlanda fizikisto germandevena, Nobelpremiita pri grafeno
- 1963: István Mihály, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto
- 1968: Gábor Pál, rumania hungara politikisto, publicisto (m. 1883)
- 1969: Salman bin Hamad Al Ĥalifa, kronprinco de Barejno
- 1980: Kim Kardashian, usona fotomodelulino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 310: Eŭsebio, greka papo, ekziligito, sanktulo
- 1125: Kosmas, ĉeĥa kronikisto, aŭtoro de la Kroniko Bohema (n. 1045)
- 1221: Alix de Thouars, dukino de Bretonio (n. 1201)
- 1422: Karlo la 6-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (n. 1368)
- 1460: Dominiko el Prusio, germana teologo (naskiĝis ĉirkaŭ 1384)
- 1494: Gian Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano (n. 1469)
- 1556: Pietro Aretino, itala verkisto, konsiderata kreinto de literatura pornografio (n. 1492)
- 1558: Julius Caesar Scaliger, itala humanisto, poeto, naturalisto, erudiciulo, kuracisto, filozofo kaj botanikisto (n. 1484)
- 1638: Willem Blaeu, nederlanda kartografo kaj eldonisto (n. 1571)
- 1708: Kata Szidónia Petrőczi, hungara poetino kaj tradukistino edukita en Pollando (naskiĝis ĉirkaŭ 1658)
- 1773: Johann Conrad Schlaun, germana arkitekto de baroko (n. 1695)
- 1805: Horatio Nelson, brita mararmea oficiro, venkinto en la batalo apud Trafalgar (n. 1758)
- 1805: Cosme de Churruca, hispana nobelo, maristo kaj sciencisto (n. 1761)
- 1874: Mariano Fortuny, hispana pentristo katalundevena, reprezentanto de orientismo (modo pri Azio) (n. 1838)
- 1884: Friedrich Adolf Wandersleb, germana muzikisto kaj pedagogo (n. 1810)
- 1886: José Hernández, argentina verkisto, ĵurnalisto, poeto, aŭtoro de epopeo El gaucho Martín Fierro pri gaŭĉoj (n. 1834)
- 1914: Adam Massinger, germana astronomo malkovrinta 7 asteroidojn, mortfalinta (n. 1888)
- 1931: Arthur Schnitzler, aŭstra kuracisto kaj dramaturgo (n. 1862)
- 1940: Eduard Stettler, svisa juristo kaj esperantisto, aŭtoro de la statuto de UEA kaj biografio pri Hector Hodler, vicdirektoro de UEA kaj ties prezidanto ĝis UK 1934 (n. 1880)
- 1940: Willi Münzenberg, germana eldonisto, politikisto kaj entreprenisto amaskomunikila (n. 1889)
- 1963: Józef Franczak, la lasta pola partizano de kontraŭkomunista kaj sendependiga movado, murdita (n. 1918)
- 1967: Ejnar Hertzsprung, dana astronomo kaj kemiisto, kontribuinto al la diagramo de Hertzsprung-Russell (n. 1873)
- 1969: Wacław Sierpiński, pola matematikisto, kunfondinto de la pola skolo matematika kaj la unua matematika revuo "Fundamenta Mathematicae" (n. 1886)
- 1969: Jack Kerouac, usona verkisto de franckanada deveno (n. 1922)
- 1979: Antal Madarász, hungara instruisto, geografo (n. 1933)
- 1980: Hans Asperger, aŭstra pediatro priskribinta perturbon nomatan sindromo de Asperger (n. 1906)
- 1984: François Truffaut, franca filmreĝisoro, aktoro kaj produktoro, reprezentanto de Franca Nova Ondo (n. 1932)
- 1990: Prabhat Ranjan Sarkar, barata filozofo, socia revoluciulo, spirita gvidanto (n. 1921)
- 1994: Burt Lancaster, usona akrobato kaj aktoro de angla deveno (n. 1913)
- 2004: Jean Dondelinger, luksemburgia politikisto kaj diplomato (n. 1931)
- 2012: Antoni Dobrowolski, pola pedagogo, sekreta instruisto dummilita, la plej aĝa malliberulo de germana koncentrejo kaj ekstermejo Aŭŝvico (n. 1904)
- 2014: Gough Whitlam, ĉefministro de Aŭstralio, ĉefo de Aŭstralia Laborista Partio (n. 1916)
- 2016: Manfred Krug, germana aktoro kaj kantisto (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Eklezio: Karolo la 1-a, la lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 21-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.