19-a de decembro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2020 tagoj |
La 19-a de decembro estas la 353-a tago de la jaro (la 354-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 12 tagoj restas.
Je la 19-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 1154: Henriko la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1180: En Japanio budhisma templo Kōfuku-ji estis bruligita al cindroj dum sieĝo de Nara
- 1187: Klemento la 3-a iĝis papo
- 1283: Pollando: en franciskana preĝejo en Kalisz okazis konsekrado de Jakub Świnka kiel ĉefepiskopo de Gniezno
- 1490: Reĝo de Germanio Maksimiliano la 1-a nuptis dukinon Ana de Bretonio
- 1562: Francaj religiaj militoj: venko de katolika armeo super la hugenota en batalo de Dreux
- 1652: Frondo: kardinalo Jean-François Paul de Gondi estis arestita kaj malliberigita en Kastelo de Vincennes
- 1666: Universitato de Lund fondiĝis en Svedio
- 1745: Dua jakobita ribelo: venko de skotaj ribelintoj en batalo de Clifton Moor (Kumbrio)
- 1771: En Savojo oni forigis subigecon de kamparanoj
- 1783: En Britio ekfunkciis unua kabineto de William Pitt, la plej juna ĉefministro en la historio de Unuiĝinta Reĝlando
- 1793: Napoleono Bonaparte estis nomumita generalo
- 1803: Oni permesis fondi Liceon de Krzemieniec (unue Volinia Gimnazio)
- 1804: En Ŝlesvigo-Holstinio oni nuligis subigitecon
- 1805: Pollando: Liceo de Krzemieniec fondiĝis - konata kiel Volinia Ateno
- 1842: Usono agnoskis sendependecon de Reĝlando Havajo
- 1843: Rakonto de Charles Dickens Kristnaska Sonorado aperis en la mondo
- 1848: Hungara revolucio: generalo Józef Bem, ĉefkomandanto de la ribela hungara armeo, komencis vintran-printempan ofensivon kontraŭ Transilvanio
- 1863: Anglo Frederick Walton patentigis linoleumon
- 1884: Romano La Aventuroj de Huckleberry Finn de Mark Twain estis publikigita en Kanado kaj Britio - la 18-an de februaro en Usono
- 1894: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Vieno
- 1909: Germana futbala klubo Borussia Dortmund fondiĝis
- 1913: Germana astronomo Adam Massinger malkovris asteroidon Taneto
- Unua mondmilito:
- 1914: Okcidenta Legio transformiĝis al Unua Brigado de Polaj Legioj, kies komandanto iĝis Józef Piłsudski; Brita imperio altrudis sian protektoraton al Egiptio
- 1916: 10-monata batalo apud Verdun finiĝis - viktimoj de Germana Imperiestra Regno - 143 000 mortigitoj kaj 236 000 vunditoj, de la Tria Respubliko de Francio - 163 000 mortigitoj kaj 260 000 vunditoj (taktika venko de francoj)
- 1922: En Varsovio komenciĝis funebraj ceremonioj de murdita prezidento Gabriel Narutowicz (daŭris ĝis la 22-a de decembro)
- 1923: Dua Pola Respubliko: post demisio de la dua registaro de Wincenty Witos kreiĝis la dua registaro de Władysław Grabski, kies celo estis elkrizigo de la pola ekonomio kaj nova valuta sistemo
- 1926: Antanas Smetona iĝas prezidento de Litovio
- 1930: Rezulte de erupcio de vulkano Merapio sur Javo pereis ĉirkaŭ 1400 personoj
- 1930: Vjaĉeslav Molotov iĝis prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj de Sovetunio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Germana sekureca polico pafekzekutis en Radom 16 kaj en Poznań 5 polojn; Oficejo de Ĝenerala Gubernio en Krakovo ordonis kolekti troviĝantajn en lernejoj polajn lernolibrojn pri historio kaj geografio kune kun pollingvajn legolibrojn kaj liveri ilin al difinitaj lokoj; en distriktoj de ĜG oni voĉdonis pri establo de germanaj lernejoj en ĉiu loko, kie troviĝas 8 infanoj de la germana nacieco; germana kuracisto vizitinte polan militkaptitejon en Parsęcko apud Szczecinek konstatis, ke loĝloko en fajroestingista veturilejo estas ĉiuaspekte malhigiena
- Ĉina Fronto: ĉina 35-a Armeo ekatakis Baŭtoŭo apud Flava Rivero (ĝis 22-a de decembro)
- 1940: Germanaj regopovoj de Poznań malpermesis al poloj vendi tritikan farunon kaj produktitan de ĝi panon
- Polaj soldatoj prezentis en Tel-Avivo varieteon titolitan "Wilki morskie" (Maristoj); Risto Ryti iĝis prezidento de Finnlando
- 1941: Heinrich Himmler ŝanĝis labortendaron en Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo) al koncentrejo por amasa ekstermo de judoj kaj poloj; en Poznań oni gilotinis 9 polojn; en Varsovio konspira "Jutro PN" (Morgaŭo de Sendependa Pollando) demandas legantojn: Kalkulu, kiom en la festa periodo vi elsezis por cigaredoj, alkoholo, kino, teatretoj kaj kunlaborisma gazetaro! Tiel vi helpas al la malamiko armiĝi. Kiom da samtempe vi elspezis por helpo al malliberuloj, konspiraj gazetoj, batalo kontraŭ la malamiko?
- En Edinburgo finiĝis Administra-Aŭtonomeca Kurso por Poloj
- 1942: Germanoj en malliberejo en Katowice gilotinis 13 polojn, ĝendarmoj en distrikto Kozienicki pafmortigis 11 personojn, en tio 3 infanojn en la aĝo de 3 monatoj ĝis 11 jaroj, kaj en Pietralewicze apud Słonim germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 90 personojn, i.a. jezuiton Adam Sztark, pro helpo al judaj orfaj infanoj kune kun apelacioj de ambono, kolektado de mono, eldonado de dokumentoj pri bapto
- Generalo Władysław Sikorski sendis leteron al papo Pio la 12-a kun peto interveni pro kondamnitaj al holokaŭsto polaj judoj
- 1943: Amasmurdoj: germanaj armitaj fortoj en Biłgoraj-regiono faris kontraŭpartizanan operacon kaj germana polico bruligis en Potok Górny (distrikto Biłgorajski) dekkelkajn domojn murdante ĉirkaŭ 20 loĝantojn , krome pafekzekutis en la distrikto 18 kaj en distrikto Sandomierski 10 personojn; en Potok Górny mortis pastro Błażej Nowosad, akuzita kaj torturita fare de SS Galizien pro helpo al partizanoj kaj judoj
- 1944: Generalo Leopold Okulicki fondis konspiran organizaĵon "Niepodległość" (Sendependeco)
- En Parizo finiĝis dutaga Libera Kunveno de Pola Elmigrantaro apoganta reakiron de polaj okcidentaj kaj nordaj teritorioj; ĉefurbo de Montenegro Podgorico estis liberigita; japana aviadila ŝipo Unryū estis torpedita kaj sinkigita sur Orientĉina maro de la submarŝipo USS Redfish - 1239 skipanoj pereis, 149 maristoj saviĝis; generalo Dwight D. Eisenhower subgis usonan armeon norde de germana enrompiĝo (1-a kaj 9-a Armeoj) al ordonoj de marŝalo Bernard Montgomery; en Adis-Abebo estis subskribita nova pakto inter Britio kaj Etiopio
- 1945: John Amery, brita faŝisto, kreinto de kunlaborisma Libera Brita Korpuso, estis pro perfido ekzekutita en la aĝo de 33 jaroj verdikte de la brita registaro
- 1945: Pola kemiisto, metalsciencisto kaj inventisto Jan Czochralski, malgraŭ senkulpigo de Speciala Punjuĝejo en Lodzo pri riproĉo de "kunlaborismo kun germanaj okupaciaj regopovoj por domaĝo de civiluloj, respektive Pola Ŝtato", ne ricevis konsenton de Senato de Varsovia Politekniko reveni al la laboro - tiamaniere estis ekskludita de la medio kaj kondamnita al forgeso
- 1946: De franca atako de militŝipoj al Hajfongo komenciĝis la Unua Hindoĉina Milito - Ho Chi Minh atakas francojn en Hanojo
- 1950: Usona generalo Dwight D. Eisenhower iĝis ĉefa komandanto de NATO
- 1955: Parlamento de Sudano akceptis deklaron pri sendependeco
- 1956: Brita kuracisto irlanddevena John Bodkin Adams estis arestita pro suspekto de seriaj murdoj
- 1961: Barato rekonkeris portugalan kolonion Damano kaj Diuo, Goao kaj la alia, aneksitaj de la Portugala kolonia imperio
- 1965: Charles de Gaulle la duan fojon gajnis prezidentajn balotojn en Francio
- 1966: Banko por Azia Disvolviĝo fondiĝis
- 1967: Ĉefministro de Aŭstralio Harold Holt estis deklarita morta post mistera malaperigo
- 1968: Malfermo de la Kanalo de Gento al Terneuzen inter la belga urbo Gento) kaj Westerschelde (Nederlando)
- 1969: Premiero de la fimo Easy Rider pri la usona kontraŭkulturo en kinejoj de Germana Federacia Respubliko
- 1971: Premiero de la brita filmo A Clockwork Orange
- 1972: Sesa kaj la lasta luna misio de Programo Apollo finiĝis - Apollo 17 akvumis
- 1977: Dries van Agt iĝis ĉefministro de Nederlando
- 1981: Post enkonduko de la milita stato en Pollando ambasadoro de Pola Popola Respubliko en Usono Romuald Spasowski petis politikan azilon - unu jaron poste komunistaj regopovoj kontumace kondamnis lin pro ŝtatperfido al mortpuno, senigo de publikaj rajtoj kaj perdo de havaĵo
- 1982: Kondiĉa prokrasto de la milita stato en Pollando fare de Ŝtata Konsilantaro (ekde la 31-a de decembro) - dum ĝi ĉirkaŭ 100 personoj estis mortigitaj, la ekonomio de la lando kolapsis kaj malfortiĝis Solidareco
- 1984: Britio kaj Ĉinio subskribas vendon de Brita Hongkongo en 1997 sub la ĉinan suverenecon
- 1986: Premiero de la milita filmo Platoon
- 1986: Sovetunia disidento Andrej Saĥarov revenis al Moskvo post 7-jara ekziligo - Miĥail Gorbaĉov persone telefonis al li en Gorjkij, kie restis pro kritiko de sovetia agreso al Afganio
- 1993: Gvineo: oficanta prezidento Lansana Conté gajnis unuan demokratian balotadon
- 1997: Premiero de Titanic de James Cameron, unu el la plej enspezaj filmoj en la historio de kino
- 2001: La filmo La Kunularo de l' Ringo aperis en kinejoj
- 2007: Siuoj nuligis indianajn traktatojn kun registaro de Usono proklamante apartigon disde la unio kaj kreo de Dakota Respubliko
- 2007: Korea Respubliko: Lee Myung-bak gajnis prezidentan balotadon
- 2009: Papo Benedikto la 16-a subskribis dekreton pri heroecaj virtoj de Johano Paŭlo la 2-a kaj dekreton pri martireco de pastro Jerzy Popiełuszko
- 2010: Belorusio: oficanta prezidento Aleksandro Lukaŝenko gajnis prezident-baloton
- 2011: Liĥtenŝtejno aliĝis al la Traktato de Schengen
- 2012: Park Geun-hye gajnis prezidentan baloton en Sud-Koreio kaj iĝis la unua virino-prezidentino
- 2013: Gaia, eŭropa satelito taskita konstrui astronomian katalogon de ĉirkaŭ miliardo da astroj, estis lanĉita de Gviana kosmodromo
- 2016: En Ankaro estis pafmortigita de turka policano la rusa ambasadoro Andrej Karlov
- 2016: Berlino: 12 personoj pereis kaj ne malpli ol 49 vundiĝis post kiam kristnaskan foiron enveturis kamiono, forkondukita de pola ŝoforo, kiu iĝis la unua viktimo - la atencon (similan al la atako en Nico) konfirmis Islama Ŝtato
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1498: Andreas Osiander, germana luterana teologo, religia reformisto kaj erudiciulo studinta la hebrean lingvon (m. 1552)
- 1594: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio dum la tridekjara milito (m. 1632)
- 1676: Louis-Nicolas Clérambault, franca komponisto, orgenisto kaj framasono (m. 1749)
- 1683: Filipo la 5-a, reĝo de Hispanio el Burbona dinastio (m. 1746)
- 1723: Susanne von Klettenberg, germana verkistino kaj diakono (m. 1774)
- 1772: David Ricardo, angla ekonomikisto juddevena, membro de la klasika ekonomika skolo (m. 1823)
- 1790: William Parry, angla velisto, esploristo de Arkto (m. 1855)
- 1791: Ludwig von Döderlein, germana filologo, profesoro pri klasika filologio (m. 1863)
- 1799: Gábor Barra, hungara litografo kaj ŝtondesegnisto, kies verkoj troviĝas en Hungara Nacia Galerio (m. 1837)
- 1800: Józef Chodźko, pola topografo kaj geodeziisto, esploranto de Kaŭkazio (m. 1881)
- 1845: Henri Joseph Anastase Perrotin, franca astronomo malkovrinta 6 asteroidojn (m. 1904)
- 1852: Albert Abraham Michelson, germana-usona Nobelpremiita fizikisto pro konstruo de mezur-aparato pri interfero de ondoj, ricevinto de la medalo Copley (m. 1931)
- 1861: Italo Svevo, itala verkisto juddevena, publicisto kaj tradukisto de la verkoj de Sigmund Freud (m. 1928)
- 1875: Mileva Marić, serba matematikistino kaj fizikistino, la unua edzino de Albert Einstein (m. 1948)
- 1884: Antonín Zápotocký, ĉeĥa komunisto, ĉeĥoslovaka prezidento (m. 1957)
- 1886: Erna Kabdebó, hungara dramistino, deklamistino (m. 1972)
- 1891: Edward Raczyński, pola politikisto, diplomato, verkisto, prezidanto de Pollando en ekzilo, konata de oficiala raporto el 1942 pri la germana holokaŭsto de judoj, kontraŭkomunisto (m. 1993)
- 1899 : Martin Luther King, baptisma pastro kaj patro de Martin Luther King Jr. (m. 1984)
- 1900: Géza Féja, hungara verkisto, ĵurnalisto, pedagogo (m. 1978)
- 1902: Stojan Ĝuĝev, bugara muzikologo, kunfondinto de pluraj Esperanto-grupoj, lekciisto de pluraj postmilitaj Someraj Universitatoj, redaktoro de "Bulgara Esperantisto", Honora Membro de UEA kaj de Bulgara Esperanto-Asocio, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kunfondinto de Internacia Scienca Akademio Comenius (m. 1998)
- 1904: Ferenc Fiala, hungara politikisto, skermisto, ĵurnalisto (m. 1988)
- 1906: Leonid Breĵnev, komunista gvidanto de Sovetunio respondeca pri la invado en Ĉeĥoslovakion kaj la soveta-afgana milito kaj konata de la doktrino limiganta suverenecon de la landoj de Varsovia Traktato (m. 1982)
- 1910:
- José Lezama Lima, kuba verkisto, aŭtoro de la romano Paradiso (m. 1976)
- Jean Genet, franca romanisto kaj poeto (m. 1986)
- 1915: Édith Piaf, franca kantistino kaj aktorino kabildevena, memorigita en la filmo La Môme (m. 1963)
- 1920: Ota Sklenčka, ĉeĥa aktoro, filo de geesperantistoj Otto Sklenčka kaj Božena Sklenčková (m. 1993)
- 1921: Loránd Benkő, hungara lingvisto pri historio de la hungara lingvo (m. 2011)
- 1929: Bob Brookmeyer, usona ĵazmuzikisto (m. 2011)
- 1929: Magda Muzsnay, rumania hungara ĵurnalistino, radioredaktorino (m. 2004)
- 1932: Bernhard Vogel, germana politikisto, ĉefministro de Turingio
- 1934: Pratibha Patil, unua prezidentino de Barato devenanta de Maharaŝtro, guberniestrino de Raĝastano, membrino de Lok Sabha kaj Barata Nacia Kongreso
- 1938: Karel Svoboda, ĉeĥa komponisto kaj kantpoeto verkinta muzikon al la japana animea serio por infanoj La abelo Maja (m. 2007)
- 1941: Lee Myung-bak, prezidento de Sud-Koreio
- 1949: Carlos Gomes Júnior, ĉefministro de Gvineo Bisaŭa
- 1953: Árpád Bartha, rumania hungara grafikisto, fotisto
- 1958: Limahl, brita popmuzika kantisto
- 1959: Maria Matios, ukraina poetino kaj verkistino, parlamentanino al Verĥovna Rada
- 1963: Til Schweiger, germana aktoro kaj reĝisoro, rolinta en la komedio Der bewegte Mann
- 1972: Alyssa Milano, usona aktorino kaj kantistino
- 1983: Csaba Antal D., rumania hungara aktoro rolinta en Teatro Tomcsa Sándor
- 1986: Ryan Babel, nederlanda futbalisto, membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo, rep-kantisto
- 1987: Karim Benzema, franca futbalisto, membro de la franca nacia teamo de futbalo
- 1991: Declan Galbraith, angla kantisto skotirlanddevena
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 211: Publius Septimius Geta, romia imperiestro, filo de Septimo Severo
- 401: Anastazio la 1-a, papo kondamninta la doktrinon de Origeno, sanktulo
- 1111: Algazelo, araba filozofo, juristo, astronomo, islama teologo influinta la islaman filozofion, sufia mistikulo (n. 1958)
- 1122: Berardo da Teramo, itala episkopo, sanktulo, patrono de Teramo (n. 1099)
- 1370: Urbano la 5-a, papo de Avinjono, beatigita (n. 1310)
- 1385: Bernabò Visconti, itala kondotiero kaj ŝtatestro (n. 1323)
- 1550: Johannes Caesarius, estis germana humanisto, filologo, erudiciulo, kuracisto, latinisto, helenisto kaj gramatikulo (n. 1468)
- 1741: Vitus Bering, dana mar-esploristo en la rusa servo, konata de la Beringa Maro (n. 1680)
- 1797: Francesco Sabatini, itala arkitekto laboranta en Hispanio (n. 1722)
- 1807: Friedrich Melchior Grimm, germana verkisto kaj diplomato (n. 1723)
- 1815: Benjamin Smith Barton, usona botanikisto, naturalisto kaj kuracisto. (n. 1766)
- 1815: Christian Julius Wilhelm Mosche, germana pedagogo kaj rektoro (n. 1766)
- 1837: Gábor Barra, hungara ŝtondesegnisto (n. 1799)
- 1848: Emily Brontë, angla verkistino kaj poetino, aŭtorino de Sovaĝaj altaĵoj, enestanta en esperantlingva Angla Antologio (n. 1818)
- 1851: Joseph Mallord William Turner, brita romantikista pentristo, pejzaĝisto, akvarelisto kaj gravuristo (n. 1775)
- 1907: György Bartók, hungara reformita episkopo, eklezia verkisto (n. 1845)
- 1915: Alois Alzheimer, germana psikiatro kaj neŭropatologo, konata de Alzheimer-malsano (n. 1864)
- 1916: Thibaw Min, lasta reĝo de Birmo (n. 1858)
- 1936: Juan de la Cierva, hispana pioniro de aviado (n. 1895)
- 1940: Kyösti Kallio, plurfoja ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (n. 1873)
- 1942: Oszkár Bárd, hungara kuracisto kaj verkisto el Gâlgău (n. 1893)
- 1942: Adam Sztark, pola jezuito, viktimo de reprezalioj sub bolŝevikisma kaj germana okupadoj, justulo inter la popoloj, servisto de Dio, murdita (n. 1907)
- 1946: Paul Langevin, franca fizikisto, kreinto de teorio pri paramagnetismo kaj diamagnetismo (n. 1872)
- 1953: Robert Andrews Millikan, usona fizikisto, Nobelpremiita pri baza elektra ŝarĝo kaj lumelektra efiko (n. 1868)
- 1954: Ede Meggyes, hungara instruisto, eklezia tradukisto (n. 1912)
- 1954: Frans Gunnar Bengtsson, sveda verkisto, konata de romano pri vikingoj (n. 1894)
- 1959: István Balogh, hungara notario kaj dramverkisto (n. 1876)
- 1962: Béla Kovrig, hungara politikisto, hungara/usona sociologo (n. 1900)
- 1966: Ehm Welk, germana maristo, ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1884)
- 1969: Sándor Tompa, hungara aktoro, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1903)
- 1975: René Maheu, franca filozofo, diplomato, ĝenerala direktoro de Unesko (n. 1905)
- 1996: Marcello Mastroianni, itala filma aktoro, dufoja laŭreato de Ora Palmo en la Festivalo de Cannes (n. 1924)
- 2000: György Györffy, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1917)
- 2000: Antal Végh, hungara verkisto skandalema (n. 1933)
- 2009: Kim Peek, usona erudiciulo eidetik-memora (n. 1951)
- 2011: Miklós Boskovits, hungara profesoro pri arthistorio (n. 1935)
- 2012: Nakazawa Keiji, japana bildliteraturisto (n. 1939)
- 2012: Peter Struck, germana politikisto kaj ministro (n. 1943)
- 2013: Herb Geller, usona ĵazmuzikisto, komponisto kaj aranĝisto (n. 1928)
- 2015: Kurt Masur, germana dirigento ligita kun opozicio en GDR (n. 1927)
- 2015: Erwin Reiter, aŭstra skulptisto, akademiano (n. 1933)
- 2016: Andrej Karlov, rusa diplomato kaj ambasadoro en Sud-Koreio kaj Turkio, murdita (n. 1954)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Eklezio:
- Anastazio la 1-a, papo
- Urbano la 5-a, franca papo
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 19-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.