Ankaŭ hodiaŭ mi elektus la saman vivovojon: Intervjuo kun Vilmos Benczik

Vilmos Benczik

Antaŭ unu semajno, la 11an de julio sian 75an naskiĝdatrevenon festis Vilmos Benczik, redaktoro de Hungara Vivo, direktoro de la libroeldonejo de Hungara Esperanto-Asocio (HEA), en kiu sub lia direktado aperis 138 Esperanto-libroj, verkisto, literaturisto, tradukisto kaj movadorganizanto. Okaze de ĉi tiu evento la vicredaktoro de La Ondo de Esperanto Paweł Fischer-Kotowski intervjuis la jubileanton.

Vi esperantistiĝis kiel gimnaziano, en 1959. Kiel tio okazis? Ĉu ekde la komenco Esperanto estis por vi serioza okupo aŭ unue vi traktis ĝin kiel junulan aventureton?

Jes, mi estis tiam 14 jara perpleksa knabo, kiu pafiĝis el sia vilaĝa bazlernejo (kie la studhorojn oni aranĝis por du klasoj en la sama ĉambro, ja nia 7-8a klaso nombris entute sep(!) gelernantojn), en la unuan klason de urba kvarklasa gimnazio. Ni fakte pafiĝis duope, kun alia knabo (li nomiĝis Antal Tóth, ĵus li mortis), kaj ni provis konsoli kaj apogi anime unu la alian en la fremda medio – kompreneble ni elektis sidlokon unu apud la alia.
En la komencaj tagoj de septembro aperis en nia klasĉambro gelernantoj, reprezentantaj diversajn lernejajn fakrondojn (pri historio, kemio, biologio, literaturo ktp.) por varbi el la unuaklasanoj novajn membrojn por tiuj fakrondoj. Niaj samklasanoj abunde sin anoncis, sed ni du, vilaĝaj knaboj, ne kuraĝis. Sed iom post iom ĉiuj gelernantoj de nia klaso jam sin anoncis por iu el la fakrondoj, krom ni du… Kun Antal mi komencis senti, ke tiu retiriĝo estas hontiga por ni. Do, ni decidis ĉe la sekva varbado nepre anonciĝi, temu pri kia ajn fakrondo.
La sekvan tagon venis triaklasa knabino – kaj ŝi varbis por Esperanto-fakrondo. Ŝi rakontis, ke tiu fakrondo nun startos en la gimnazio, kaj en la fakrondo certe regos tre agrabla etoso – ja ŝi regule vizitas Esperanto-fakrondon en la kulturdomo Ĵdanov (atentu la nomon, ĝi bonege karakterizas la epokon!), kaj ŝi fartas tie ĉiam tre bone. Mi kaj Antal – konforme al nia decido – anonciĝis, kaj ni estis kontentaj, ke malgraŭ nia vilaĝaneco ni ne plu estas “senfakrondaj”.
Tamen rapide evidentiĝis, ke el la tuta gimnazio ni du estis la solaj sinanoncintoj, do la gimnazia Esperanto-fakrondo ne fondiĝis. Ni estis invititaj al la kulturdoma fakrondo, kaj tie la unuan fojon ni konfrontiĝis kun la fakto, ke Esperanto – estas lingvo. La varbanta knabino tion ne diris, kaj ni – ne volante malkaŝi nian vilaĝanan malkleron – simple ne kuraĝis demandi, kio ĝi estas. Kaj ĉar estus iom idiote diri al la membroj de la kulturdoma Esperanto-fakrondo ke “pardonu, ni ne sciis, ke Esperanto estas lingvo”, ni restis tie kaj aliĝis al la ĝuste tiam startanta kurso.
Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova prezidanto de TEJO

prezidanto

TEJO havas novan prezidanton: Charlotte Scherping Larsson! Charlotte jam multe aktivis en TEJO: ŝi estis estrarano, Ĝenerala Sekretario, trejnisto, komitatano Ĉ, kaj estis aktiva en multaj Erasmus+ projektoj. Nun ŝi pretas esti entuziasma kaj laborema prezidanto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso – MondaFest’ 2020

oratoraKiel parto de la Virtuala Kongreso, okazonta en la kadro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020, denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.

La konkurso okazos en du sesioj:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

TEJO: Komitatanoj Ĉ 2020-2022

Komitatanoj

Jen la ĵuselektitaj Komitatanoj Ĉ de TEJO por la mandato 2020-2022!
Gratulojn kaj bonan laboron!
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Neniu ligilo tro longa por Mallonge.net

mallongeĈu vi iam devis uzi tro longan ligilon? Sekvafoje helpu al vi mem per Mallonge.net! Mallonge.net estas nova projekto de E@I, kiu, kiel jam la nomo sugestas, mallongigas ligilojn. Tiel vi povas en retejoj, gazetoj kaj afiŝoj uzi facile legeblan kaj memoreblan ligilon al io ajn. Se vi volas sendi al via amiko aŭ kolego ligilon, kiu estas je du aŭ tri linioj longa, ĝi ne aspektas bele. Krome, apenaŭ eblas tian ligilon memori, kaj per diktado de ĝi vi pasigus plenan posttagmezon. Provu mem – kiom plaĉas al vi jena ligilo? Ĉu vi volus tajpi ĝin permane?
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo

kunmanĝado

Unu el la tradiciaj eroj de la Universalaj Kongresoj estas la bankedo. Estas facile konstati, ke kunmanĝado estas unu el la plej bazaj kaj unuecigaj manieroj kunesti por homoj de ĉiuj kulturoj, de ĉiuj anguloj de la planedo kaj tra ĉiuj historiaj epokoj de la homara evoluo. Sed en la jaro 2020 ni alfrontas la eksterordinaran defion kreitan de pandemio, kiu aparte limigas la eblecon kunesti kaj kunmanĝi. La organizantoj de tiuj ĉi eventoj decidis trovi kreeman manieron festi nian homecon kaj festeni en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.mondafest.net/. UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon “Kunmanĝado tra la Mondo”, okazonta la 5an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 54a programo de Radio Esperanto

Radio EsperantoLa 12an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la viĉoj de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo oni povas aŭdi la voĉojn de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la svedia muzika paro Ĵomart kaj Nataŝa.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileo de Vilmos Benczik

Benczik

Hodiaŭ, la 11an de julio sian 75an naskiĝdatrevenon festas Vilmos Benczik, hungara instruisto, literaturisto, tradukisto, eldonisto kaj esperantisto; redaktoro de Hungara Vivo. Vilmos Benczik estis direktoro de la libroeldonejo de HEA en kiu sub lia direktado aperis 138 Esperanto-libroj; kompilinto kaj redaktinto de pluraj kolektivaj verkoj, i.a.: 25 jaroj: Antologio de belartaj konkursoj (kun W. Auld, 1977), Baza Literatura Krestomatio (1979), Hungara antologio (1983), Baza legolibro por komencantoj (1986), Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton (1999).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La komitatkunsido de TEJO spekteblos en la reto

komitatkunsido

Dum la reta IJK 2020 okazos ankaŭ la unua reta komitatkunsido de TEJO. La unua sesio okazos dimanĉon, la 12an de julio, 15:00–17:00 CEST.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Rikolto la sepan fojon

Beletra rikolto 2019Belarta rikolto 2019: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. – Novjorko: Mondial, 2019. – 136 p.

Belarta rikolto estas ĉiujara almanako de la verkoj, premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, stabile aperanta ekde 2013. Mi recenzis ĉiujn pli fruajn volumojn krom tiu de 2018 por diversaj revuoj kaj retejoj, do mi volonte traktas ankaŭ la nunan.
Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Estraro de TEJO: Videoj de la kandidatoj

tejo

Kandidatoj por la Estraro de TEJO 2020-2021 faris memprezentajn videojn en kiuj ili parolas pri siaj planoj kaze de elektiĝo kaj respondas al demandoj de TEJO-membroj. Temas pri respondoj de Carlos Pesquera Alonso, Charlotte Scherping Larsson, Rogier Huurman (Roĉjo), Bui Mung (Feliĉa), Tomáš Stano, Manuela Burghelea, Klára Ertl kaj Robert Nielsen.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La somera Ondo

OndoLa 2an de julio estis eldonita la somera (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” kun 110 paĝoj plenaj je tekstoj kaj bildoj. La redakcian enkondukon, same kiel printempe, sekvas la sekcio “Temo”, dediĉita al la tutmonda koronvirusa pandemio kun priaj artikoloj de Stanislav Belov kaj Paulo Sérgio Viana.

Pro la pandemio, kiu preskaŭ malebligis socian aktivadon, la movada sekcio “Eventoj” estas nekutime mallonga, kaj en pluraj ĉi-sekciaj tekstoj temas pri prokrastitaj aŭ virtualigitaj kongresoj kaj renkontiĝoj kaj nur pri du realaj renkontiĝoj, okazintaj en Svislando.
Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo | Etikedigita , | Lasi komenton

Kronviruso en Brazilo

VianaEn la fino de la jaro 2019 eksonis la unuaj informoj pri la nova kronviruso, en la provinco Vuhano, en Ĉinio. Neniu tiam povus imagi, ke post kelkaj monatoj, jam naŭ milionoj infektiĝos kaj centmiloj mortos en la tuta mondo. Tio estas nek la sola, nek la plej mortiga kaj vasta pandemio en la historio, sed por generacio, kiu neniam travivis ion similan, ĝi estas certe suferiga katastrofo. En Brazilo la unua rekta kontakto kun la problemo okazis en februaro 2020, kiam aviadilo venigis el Vuhano brazilanojn tie loĝantajn. Ili restis izolitaj, kaj neniu ricevis pozitivan testrezulton pri kontaĝo. Je la 26a de februaro, la unua okazo estis dokumentita en la urbo San-Paŭlo: 61-jara viro, kiu estis vojaĝinta al Italujo. Oni tuj refortigis la kampanjon por prevento per lavado de manoj, frotiĝo per alkoholo, k.s. La dua okazo sekvis post tri tagoj, kaj denove la paciento estis ĵus veninta el Italujo.

Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

MondaFest’ 2020: Sonlibro “Vi estas mia heroo”

Sonlibro

Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) komenciĝis promesplena en junio. La julian programon ankaŭ inaŭguris tre specialaj okazaĵoj, inter kiuj estis la lanĉo la 3an de julio de la sonlibro Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19!: youtu.be/piFWPLjglCg. Ĉi tiu libro estas originala projekto de la Konsulta Teamo de Inter-Agenteja Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subteno-Konsila Grupo en Kriza Situacio (IASC MHPSS RG), ligita al UN. Ĝi disponeblas en pli ol 50 lingvoj en la retejo de IASC. La versio en Esperanto aperis kunlabore kun Unesko kaj la dua Vicprezidanto de UEA, Trezoro, tradukita de la volontula tradukteamo de UEA, finreviziita de la rusa esperantisto Andrej Peĉënkin kaj fineldonita de Ĉina Esperanto-Ligo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Lecionoj de la pandemio

Novjorko

Venkinte la svedan reĝon Karolon la 12an en la pli ol dudekjara Nordia milito, Petro la Granda nomis lin sia instruisto. Kaj tio estis ne nuraj belaj vortoj, sed agnosko de la fakto, ke nome tiu ĉi sangoverŝa milito naskis kaj forĝis la Ruslandan Imperion. La tutmonda milito kontraŭ la kronvirusa pandemio daŭras, sed jam tempas demandi – kion instruis al ni tiu ĉi katastrofo? Ni lasu medicinajn konkludojn al la sciencistoj kaj koncentriĝu je konkludoj sociaj kaj politikaj.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Somera Esperanto-Studado 2020: virtuale kaj tutmonde

SES

La pandemiaj obstakloj ne permesas, ke SES 2020 okazu fizike en Ĉeĥio, kiel planite. Sed ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde! Somera Esperanto-Studado okazos la 18-26an de julio, kaj la ĉefa instruado okazos dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili, ĉefe posttagmeze/vespere laŭ la mezeŭropa tempozono).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Somera Esperanto-Programado 2020

SEP

Krom Somera Esperanto-Studado (SES) okazos ĉi-jare ankaŭ paralela evento de E@I. SEP (Somera Esperanto-Programado) okazos ekde la 18a ĝis la 26a de julio. Samkiel SES, ankaŭ ĝi estis ŝovita al la virtuala spaco ĉi-jare kaj okazos virtuale, tra interreto. Tio povas ankaŭ helpi al multaj kunfari, partopreni de siaj hejmoj – ĉar ja la ideo de SEP estas kunlabore realigi poresperantajn retajn projektojn. Do por ĉi tiu evento la reta platformo eĉ estas utila kaj bonvena!
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2020

ondo1. Antaŭ 15 jaroj mortis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo kaj Pollando; unu el la plej elstaraj Esperanto-tradukistoj (Cigana romancaro de F. García Lorca, 1971; La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha de M. Cervantes, 1977; Boule de suif de G. Maupassant, 1982; D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde de R. Stevenson, 1985; La familio de Pascual Duarte de C. J. Cela, 1985; Sentempa simfonio: Poem-antologio hispana, 1987; Norda odiseado kaj aliaj rakontoj de J. London, 1988; Drolaj rakontoj de H. Balzac, 1989; Cent jaroj da soleco de G. García Márquez, 1992; La oldulo kaj la maro de E. Hemingway, 1996 k. m. a.); aŭtoro de Pri Esperanta tradukarto (1979), Nuevo método de Esperanto para clases y autodidactas (1982), Pri literatura kritiko (1984), Gran Diccionario Español-Esperanto (2003). Kunaŭtoro de Literatura Manifesto ’87, laŭreato de la OSIEK-premio (1997, pro la traduko de Cent jaroj da soleco), honora membro de UEA (1993).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 70-72.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Dramo de Słowacki en nova traduko

BalladynaLa Nacia Legado estas iniciato de la prezidanto de Pollando, kiu elektas verkon el la pola literaturo, kiu estos legata la unuan sabaton de septembro tutlande en bibliotekoj, asocioj, fare de famuloj en televido k. s. Bjalistoka Esperanto-Societo partoprenas la eventon de pluraj jaroj, eldonante la verkojn en Esperanto-traduko. Al ili apartenas, interalie, La Pupo de Bolesław Prus, Antaŭprintempo de Stefan Żeromski kaj reeldono de Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz.
Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pretu tosti PIVE (sed ne nur biere…)

PIVEstas presata la nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), kies ĉefa novaĵo ŝajnas la enmeto de referencoj al la 9a Oficiala Aldono, tiel ke 209 kapvortoj estas nun signitaj per la cifero 9.
La nova eldono estis preparata de Michel Duc Goninaz kaj Claude Roux, sed la unua mortis antaŭ kvar jaroj, kaj la dua daŭrigis kunlaboron kun Bertilo Wennergren. Ankaŭ Roux rezignis pri kunordiga rolo pro malkreskanta vidkapablo. Tial restis la aŭtoro de “Pomego”, akademiano sed ne SAT-ano (kamaradiĝis nur ĉi-jare).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton