Antaŭ unu semajno, la 11an de julio sian 75an naskiĝdatrevenon festis Vilmos Benczik, redaktoro de Hungara Vivo, direktoro de la libroeldonejo de Hungara Esperanto-Asocio (HEA), en kiu sub lia direktado aperis 138 Esperanto-libroj, verkisto, literaturisto, tradukisto kaj movadorganizanto. Okaze de ĉi tiu evento la vicredaktoro de La Ondo de Esperanto Paweł Fischer-Kotowski intervjuis la jubileanton.
Vi esperantistiĝis kiel gimnaziano, en 1959. Kiel tio okazis? Ĉu ekde la komenco Esperanto estis por vi serioza okupo aŭ unue vi traktis ĝin kiel junulan aventureton?
Jes, mi estis tiam 14 jara perpleksa knabo, kiu pafiĝis el sia vilaĝa bazlernejo (kie la studhorojn oni aranĝis por du klasoj en la sama ĉambro, ja nia 7-8a klaso nombris entute sep(!) gelernantojn), en la unuan klason de urba kvarklasa gimnazio. Ni fakte pafiĝis duope, kun alia knabo (li nomiĝis Antal Tóth, ĵus li mortis), kaj ni provis konsoli kaj apogi anime unu la alian en la fremda medio – kompreneble ni elektis sidlokon unu apud la alia.
En la komencaj tagoj de septembro aperis en nia klasĉambro gelernantoj, reprezentantaj diversajn lernejajn fakrondojn (pri historio, kemio, biologio, literaturo ktp.) por varbi el la unuaklasanoj novajn membrojn por tiuj fakrondoj. Niaj samklasanoj abunde sin anoncis, sed ni du, vilaĝaj knaboj, ne kuraĝis. Sed iom post iom ĉiuj gelernantoj de nia klaso jam sin anoncis por iu el la fakrondoj, krom ni du… Kun Antal mi komencis senti, ke tiu retiriĝo estas hontiga por ni. Do, ni decidis ĉe la sekva varbado nepre anonciĝi, temu pri kia ajn fakrondo.
La sekvan tagon venis triaklasa knabino – kaj ŝi varbis por Esperanto-fakrondo. Ŝi rakontis, ke tiu fakrondo nun startos en la gimnazio, kaj en la fakrondo certe regos tre agrabla etoso – ja ŝi regule vizitas Esperanto-fakrondon en la kulturdomo Ĵdanov (atentu la nomon, ĝi bonege karakterizas la epokon!), kaj ŝi fartas tie ĉiam tre bone. Mi kaj Antal – konforme al nia decido – anonciĝis, kaj ni estis kontentaj, ke malgraŭ nia vilaĝaneco ni ne plu estas “senfakrondaj”.
Tamen rapide evidentiĝis, ke el la tuta gimnazio ni du estis la solaj sinanoncintoj, do la gimnazia Esperanto-fakrondo ne fondiĝis. Ni estis invititaj al la kulturdoma fakrondo, kaj tie la unuan fojon ni konfrontiĝis kun la fakto, ke Esperanto – estas lingvo. La varbanta knabino tion ne diris, kaj ni – ne volante malkaŝi nian vilaĝanan malkleron – simple ne kuraĝis demandi, kio ĝi estas. Kaj ĉar estus iom idiote diri al la membroj de la kulturdoma Esperanto-fakrondo ke “pardonu, ni ne sciis, ke Esperanto estas lingvo”, ni restis tie kaj aliĝis al la ĝuste tiam startanta kurso.
Legi plu