La pola bigoso

bigoso

Bigoso (pole: bigos) estas tre populara plado en Pollando. Plej ofte ĝi estas preparata kaj manĝata vintre. Ĝi estas deviga plado ĉe lignofajro dum vintraj sledaj amuzveturoj. Bigoso estas “peza” por la stomako, sed bongusta. Ĝia gusto pliboniĝas, se ĝi estas kelkfoje revarmigita.

Ĉiu dommastrino havas proprajn receptojn por bigoso. Do, la sama plado povas gusti iomete diverse depende de ingrediencoj kaj spicoj, kiujn oni uzas. Kiam mi preparas la pladon, ĉiujn ingrediencojn mi mezuras per miaj okuloj, kaj mia lango donas al mi informojn, kio mankas. Oni povas manĝi bigoson kun pano aŭ kun kuiritaj terpomoj.

Bigoso ne aspektas tiel interese kiel cepelinoj, priskribitaj en la marta Ondo, sed ĝia odoro, gusto… Mi esperas, ke bigoso laŭ mia recepto bongustos por vi.

Ingrediencoj

1 kg da acidbrasiko; 0,5 kg da freŝa blanka brasiko tranĉita vermiĉele; 1 karoto tranĉita je kubetoj; 1 cepo tranĉita je kubetoj; 300 g da porka viando sen ostoj tranĉita je pecetoj; 300 g da fumigita kolbaso tranĉita je pecetoj; 200 g da kruda fumigita ventrolardo tranĉita je kubetoj; 10 sekigitaj/fumigitaj prunoj; 50 g da tomata pureo; 125 ml da ruga vino; 3-5 sekigitaj fungoj (boletoj aŭ brunaj kserokomoj aŭ suiloj); salo; muelita pipro; sukero; dolĉa papriko (laŭ gusto); 2-3 laŭraj folioj, 5-6 juniperaj grajnoj; 5–6 grajnoj da pimento.

Preparado

1. Lavu en akvo acidbrasikon, se ĝi estas tre acida – lavu ĝin kelkfoje.

2. Kuiru ambaŭ brasikojn en apartaj potoj en malgranda kvanto da akvo. Se ĝi elvaporiĝos, aldonu po iomete plian akvon.

3. En pato fritu ventrolardon. Kiam la fritlarderoj estos helbrunaj, forprenu ilin kaj fritu de ĉiuj flankoj viandon. Sekve forprenu la viandon kaj fritu cepon ĝis “ora” koloro. Se ventrolardo estos ne tro grasa aldonu 3-4 kulerojn da kolza/sunflora oleo.

4. La fritlarderojn, viandon, cepon kun postfrita graso, karoton, fungojn kaj prunojn aldonu en poton, kie kuiriĝas freŝa brasiko.

5. Kiam brasikoj estos molaj miksu ilin en pli granda poto, aldonu kolbason, spicojn, tomatan pureon kaj vinon.

6. Kuiru dum ĉirkaŭ 10 minutoj, kelkfoje miksante, por ke ĝi ne karboniĝu.

Bonan apetiton!

Nina Pietuchowska

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/08/kuiri-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Cepelinoj: Litova bongustaĵo

cepelinoj

Cepelinoj (terpomkneloj) estas la plej populara tradicia, tre satiga litova bongustaĵo origine pretigata el raspita terpomo, farĉo, rostitaj lardpecetoj kaj acidkremo. Oni asertas, ke “pracepelinoj” unue aperis en Germanio kaj venis al Litovio nur antaŭ 100-150 jaroj. La nordgermana manĝaĵo Kartoffelklöße estas parenco de la litovaj cepelinoj. Litovoj modifis la konsiston de ingrediencoj (ekuzinte porkaĵan farĉon kaj rostitajn lardpecetojn) kaj aldonis al la terpomkneloj la formon de zepelino (litove: cepelinas).

Legu la tutan artikolon ‘Cepelinoj: Litova bongustaĵo’

Kenigsbergaj klopsoj

klopsoj

Somere de la jaro 2001a nia familio translokiĝis el Urala grandurbo al Kaliningrado. Danke al afabla invito de Ilona Koutny fine de septembro mi venis al Poznano por rakonti al la kursanoj de la Interlingvistikaj Studoj pri la libroeldonado de Sezonoj. Post mia prezento en amika konversacio la unua demando al mi estis: ĉu mi konas la Kenigsbergajn klopsojn? Certe!

Legu la tutan artikolon ‘Kenigsbergaj klopsoj’

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj

UEAUniversala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9a de aŭgusto 2019.

Legu la tutan artikolon ‘Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj’

La 105a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio

UKLa Montreala UK sukcesis kapti atenton de la kongresanoj en Lahtio: ĉ. 90 homoj – aŭ 10% de kongresanoj – jam aliĝis por la venontjara kongreso en Kanado. La averaĝa kvanto de aliĝintoj jam en la antaŭa UK estas ĉ. 60, do por Montrealo aliĝis jam 50% pli ol averaĝe.

Legu la tutan artikolon ‘La 105a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio’

Nova estraro de TEJO

TEJODum la 75a Internacia Junulara Kongreso en Liptovský Hrádok (Slovakio) estis elektita la nova Estraro de TEJO por la mandato 2019-2020. Inter la novaj estraranoj estas kvin virinoj kaj kvar viroj; tri azianoj, tri amerikanoj, du afrikanoj kaj unu eŭropano (la prezidanto).

Legu la tutan artikolon ‘Nova estraro de TEJO’

Pri la demoversio de La Ondo de Esperanto

OndoĴus aperis en la reto la demonstra versio (demoversio) de la julia, literatura numero de La Ondo de Esperanto. La demoversio de ĉi tiu gazeto estas publikigata ekde la januara numero por 2017, kiam La Ondo fariĝis bitgazeto sen papera versio. Kutime la demoversio enhavas la titolpaĝojn de ĉiuj sekcioj (“Intervjuo”, “Eventoj”, “Tribuno”, “Arkivo”, “Kulturo” kaj aliaj), kelkajn gravajn artikolojn kaj komencajn paĝojn de pli ampleksaj tekstoj – entute, ĉirkaŭ 30 paĝoj de la kutime 70-paĝa Ondo.

Legu la tutan artikolon ‘Pri la demoversio de La Ondo de Esperanto’

12 elstaraj agantoj premiitaj en Lahtio

UEAEn la Solena Fermo de la 104a Universala Kongreso en Lahtio estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Diplomo pri Elstara Agado

Legu la tutan artikolon ’12 elstaraj agantoj premiitaj en Lahtio’

Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes

GoesLa Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes.

Legu la tutan artikolon ‘Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes’

Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, Finnlando

UKLa 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,

traktinte la kongresan temon “Vivanta naturo – floranta kulturo”, en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;

Legu la tutan artikolon ‘Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, Finnlando’

La Unua Libro

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.
Legu la tutan artikolon ‘La Unua Libro’

Premiitoj de la 70aj Belartaj Konkursoj de UEA

UEAOkazis ĉi-ĵaŭdon, la 25an de julio, en Salono Lapenna kadre de la 104a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando, la premidisdono de la 70aj Belartaj Konkursoj de UEA. Sub gvidado de Miguel Fernández Martín kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, respektive prezidanto kaj sekretario de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj, ĉi-jara eldono rekordis pri la nombro de partoprenintaj literaturaj verkoj, kun entute 171 verkoj el kvin kontinentoj: Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko.

Legu la tutan artikolon ‘Premiitoj de la 70aj Belartaj Konkursoj de UEA’

La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn

En sia unua kunsido dum la 104a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la venonta trijara periodo. La nova Estraro ekoficis lundon, la 22an de julio, kadre de la tria Komitata kunsido en Lahtio. La taskodivido kundecidita de la Estraro dum sia merkreda kunsido estas la jena:

Legu la tutan artikolon ‘La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn’

Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55

Dum la prezentado en Paneveĵo (Foto de Gražvydas Jurgelevičius)

La 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo okazis premiera prezento de la nova, kvara eldono de la legenda beletra kolekto Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj presita en Kaŭno kelkajn tagojn antaŭ BET-55.

La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas en sia enkonduka parolado prezentis la 368-paĝan libron kaj revuis la modelan kunlaboron de LEA kaj Sezonoj en la libroeldonado, danke al kiu estas produktitaj jam ok kulture kaj/aŭ historie gravaj Esperanto-libroj.

Legu la tutan artikolon ‘Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55’

Lahtio: Charters prezidos en UEA


En sia unua kunsido, sabate en Lahtio la Komitato de UEA elektis la Estraron por la periodo 2019–2022. Por la posteno de prezidanto kandidatis du personoj – lastafoje tio okazis antaŭ 33 jaroj, en 1986. La komitato ne povis decidi inter la kandidatoj kaj devis ripeti la voĉdonon. Pri la nova prezidanto decidis unu voĉo.

Legu la tutan artikolon ‘Lahtio: Charters prezidos en UEA’