BET-55: Tri prelegoj de Yves Nevelsteen

NevelsteenYves Nevelsteen naskiĝis en 1974 en Belgio. Li estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo, verkinto de plurlingva vortaro Komputeko pri komputilaj vortoj, manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso kaj gvidas paroligajn rondojn. Li provlegas librojn por Eldonejo Libera kaj konsilas diversajn tradukantojn de programoj kaj retejoj.

En BET-55, okazonta la 6-14an de julio en Panevėžys, Yves Nevelsteen faros tri prelegojn, kiujn li mem jene prezentas:

Legu la tutan artikolon ‘BET-55: Tri prelegoj de Yves Nevelsteen’

“Belarta rikolto 2018” kaj limdato por la Belartaj Konkursoj 2019

Belartaj KonkursojLa premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2018 estas alireblaj libroforme danke al partnereco inter UEA kaj la eldonejo Mondial, kiu aperigis ilin sub la titolo Belarta rikolto 2018.

La 124-paĝa volumo enhavas i.a. la 10 premiitajn tekstojn, la “Raporton de la Prezidanto” de la Belartaj Konkursoj kaj la “Skripton de la ceremonio de disdono de la BK-premioj 2018”, verkita de Miguel Fernández.

Legu la tutan artikolon ‘“Belarta rikolto 2018” kaj limdato por la Belartaj Konkursoj 2019’

La ĉeĥa eldono de la biografia skizo pri Zamenhof

ZamenhofĈar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj.

Laŭ mendo de ESF ĝin verkis la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov surbaze de sia ampleksa verko Homarano, lanĉita en julio 2009 kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko (la dua, korektita kaj ampleksigita eldono aperis en 2011).

Legu la tutan artikolon ‘La ĉeĥa eldono de la biografia skizo pri Zamenhof’

Kalocsay aŭ Waringhien ne hontus pri siaj posteuloj: Intervjuo kun Probal Dasgupta

DasguptaProf. d-ro Probal Dasgupta estas barata esperantisto kaj lingvisto, universitata instruisto. Li eniris la Akademion de Esperanto en 1983, en 2001 iĝis ĝia vicprezidanto kaj ekde 2016 prezidas la Akademion. Direktoro de la akademia sekcio pri prononco. Aŭtoro de pluraj artikoloj pri lingvistiko, filozofio, beletristiko kaj socipolitikaj demandoj. Tradukanto, liaj ĉefaj esperantigoj inkluzivas la poemaron Primico de Robindronath Tagor (1977), aŭtobiografion Mi juna de Manaŝi Das Gupta (1989), kaj romanojn Klera edzino de Upendronath Gangopaddhae (1995) kaj Dormanta hejmaro de Manaŝi Das Gupta (2006). Redaktoro de Beletra Almanako. En la jaroj 2007-13 prezidanto de UEA. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono (2004). (Pli detale pri Probal Dasgupta legu en Nia Diligenta Kolegaro, p. 69-70.)

Pri kiuj lingvaj problemoj laboras nun la Akademio de Esperanto?

En la nuna momento la Akademio sin trovas meze de paŭzo, kutima pro niaj ritmoj. Ĵus okazis balotado: renoviĝis unu triono de la membraro; tion ni faras ĉiun trian jaron. Poste ni elektos novajn funkciulojn – eventuale iom redesegnante la sekciestran fotogalerion. Man-en-mane kun tiuj vizaĝoj aperos agadplanoj por la sekcioj kaj por la tuta institucio.

Legu la tutan artikolon ‘Kalocsay aŭ Waringhien ne hontus pri siaj posteuloj: Intervjuo kun Probal Dasgupta’

Petras Čeliauskas – 90-jara!

Antaŭ 90 jaroj, la 18an de marto 1929 en la vilaĝo Surinkiškiai (distrikto Švėkšna, okcidenta Litovio) naskiĝis Petras Čeliauskas. En 1948 li finis la mezlernejon en Švėkšna kaj post unu jaro eklaboris en ĝi kiel instruisto de matematiko. Čeliauskas koresponde studis en la Vilna Pedagogia Instituto kaj en 1960 ricevis diplomon de instruisto. Li laboris en la lernejo entute dum 45 jaroj kiel instruisto de matematiko kaj astronomio, dum 17 jaroj ankaŭ kiel vicdirektoro. Čeliauskas estas konata lokhistoriisto, fondinto de la loka muzeo, aŭtoro de multaj artikoloj kaj de kelkaj libroj en la litova lingvo, interalie, de la enciklopedio Švėkšna: homoj, regiono, eventoj (2012). Laŭreato de la distrikta premio La Arĝenta Kano (1995) kaj de la tutlanda konkurso Vilaĝa Lumradio (2012).

Legu la tutan artikolon ‘Petras Čeliauskas – 90-jara!’

Entombiga numero de Esperantologio

EsperantologioEsperantologio = Esperanto Studies: EES. Kajero 8 (2018). / Red. Christer Kiselman. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2018. – 70 p.

En aprilo 2018 aperis la 8a kajero de Esperantologio / Esperanto Studies (EES), laŭ la memprezento “internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilatantaj al esperanto”. Fine de la jaro estis publikigita ankaŭ ĝia reta versio, kiu – simile al la antaŭaj numeroj – estas senpage konsultebla ĉe http://www.cb.uu.se/esperanto. Temas pri la lasta eldono de ĉi tiu scienca revuo, kion eĉ pli emfazas ĝia enhavo: ĝi estas grandparte dediĉita al la mortintaj esperantologoj. La rememorojn akompanas tri recenzoj (ĉiuj el 2016) kaj ĉi-foje neniu originala studo. Temas pri fermo.

Legu la tutan artikolon ‘Entombiga numero de Esperantologio’

Antaŭ 40 jaroj fondiĝis ASE

ASEAntaŭ 40 jaroj, la 14an de marto 1979, okazis la fonda konferenco de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE). Tio estis, unuflanke, rezulto de longa esperantista strebado oficialigi la Esperanto-movadon en Sovetunio. Aliflanke, funkciuloj respondecaj pri amatoraj movadoj estis malkontentaj pri la neoficiala (kaj ideologie ne ĉiam ĝusta) aktivado de esperantistoj, kaj ili bezonis kontroli kaj direkti la Esperanto-movadon. Instigite de la sekretariaro de CK de KPSU, fine de decembro 1978 la gvidorganoj de SSOD (Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando), VCSPS (sindikatoj) kaj VLKSM (junkominista unio) akceptis decidon pri la fondo de ASE.

Legu la tutan artikolon ‘Antaŭ 40 jaroj fondiĝis ASE’

Sepa kaj Asorti koncertos en BET-55

AsortiLa partoprenantoj de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Panevėžys, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto, kadre de kiu koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Legu la tutan artikolon ‘Sepa kaj Asorti koncertos en BET-55’

La Ondo de … Esperantologio

La Ondo de EsperantoAntaŭ unu semajno, la unuan lundon de marto, aperis la tria ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio – sciencaj fakoj, esplorantaj, interalie, la lingvon Esperanto. En la komenco de la marta Ondo estas intervjuo kun la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta. Sekvas artikoloj de Věra Barandovská-Frank kaj Jens Stengaard Larsen pri interlingvistikaj projektoj kaj ideoj el la tempo, kiam Esperanto ankoraŭ ne ekzistis.

Kvar esperantologiaj artikoloj traktas temojn, ligitajn kun kelkaj aspektoj (ankaŭ pri la aspektoj!) de la Zamenhofa lingvo. Ilin verkis Haitao Liu, Sergio Pokrovskij, Carlo Minnaja kaj Jean-Luc Tortel. Fine de la lingva sekcio estas tri artikoloj pri interlingvistika kaj esperantologia agado kaj recenzo de la lasta (ve, la plej lasta) numero de Esperantologio / Esperanto Studies.

Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de … Esperantologio’

Elekto de triono de la akademianoj

AdEOkazis ĉi-jare la reelekto de triono de la akademianoj laŭ la Statuto de la Akademio de Esperanto.

El la mandat-finintoj ne rekandidatis Stano Marĉek kaj Humphrey Tonkin.

Estis elektitaj Javier Alcalde (3-jara mandato) Tatjana Auderskaja (3-jara mandato), Vilmos Benczik, Cyril Robert Brosch, Probal Dasgupta, Tulio Flores (3-jara mandato), Grant Goodall, Edmundo Grimley Evans, Maritza Gutiérrez González, Jesper Jacobsen, , Masaaki Hirotaka, Boris Kolker, Markos Kramer/Marcos Cramer (6-jara mandato), Erich-Dieter Krause, Youngtae Ma (3-jara mandato), Valentin Melnikov, Lee Miller, Carlo Minnaja, Pavel Mozhaev (6-jara mandato), Alexander Shlafer, Bertilo Wennergren.

Nun la Akademio konsistas el 44 membroj:

Legu la tutan artikolon ‘Elekto de triono de la akademianoj’

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

Universala Esperanto-Asocio salutas la virinojn de la mondo, precipe la anojn de la Esperanto-komunumo, okaze de la Internacia Virina Tago 2019. En sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita dialogo inter la civitanoj de la mondo, Esperanto unike situas por ĉie helpi virinojn interkomunikiĝi trans la bariloj de distanco kaj lingvo, interŝanĝi vidpunktojn kaj ideojn, kaj organizi sin por agado favore al virinaj rajtoj.

Legu la tutan artikolon ‘Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago’

Survoje al la plej amasa BET en la 21a jarcento

ИУЕ-55Je la 1a de marto 2019 al 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, aliĝis 310 esperantistoj el 30 landoj. Plej multaj aliĝintoj estas el ĉi-jara BET-lando Litovio – 92, tio estas iom malpli ol triono de la tuta aliĝintaro. La statistiko aŭguras, ke ĉi-jara BET laŭ la nombro da aliĝintoj verŝajne estos la plej amasa BET dum ĉi tiu jarcento kaj superos la nombron 334, atingitan antaŭ tri jaroj en BET-52 en Birštonas.

La laŭlanda statistiko estas jena:

Legu la tutan artikolon ‘Survoje al la plej amasa BET en la 21a jarcento’

UEA serĉas novan prezidanton

UEAEn julio 2019 okazos elektoj por la nova Estraro de UEA por la periodo 2019-2022.

Tial ke la prezidanta posteno estas kerna en la funkciado de organizo kaj la elekto de prezidanto povas forte influi la engaĝiĝemon de aliaj aktivuloj al la Estraro, la Elekta Komisiono decidis lanĉi pli fruan alvokon por la posteno de prezidanto.

Legu la tutan artikolon ‘UEA serĉas novan prezidanton’

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2019

5. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Rudolfs Libeks (1854-1888-1908), latva instruisto kaj pionira esperantisto, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por latvoj (1888).

6. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Gaston Moch (1859-1889-1935), francia judo, armeano, pacifisto, esperantisto kaj idisto; fondinto de Pariza Esperanto-grupo (1900), fonda membro de la Lingva Komitato (1905-12) kaj de la Akademio de Esperanto (1908-12), la unua Ĝenerala Sekretario de la Kongresoj (ĝis 1909), fondinto kaj unua prezidanto de Internacia Societo Esperantista por la Paco (1905), redaktoro de Espero Pacifista (1905-08), aŭtoro kaj tradukinto de kelkaj Esperanto-libr(et)oj.

Legu la tutan artikolon ‘Jubileoj kaj memordatoj en marto 2019’

BET-55: Lingvokulturologiaj prelegoj de profesoro Melnikov

MelnikovD-ro hab., emerita profesoro Aleksandro S. Melnikov naskiĝis en 1951 kaj esperantistiĝis en 1965. Membro de la Akademio de Esperanto, laŭreato de la premio je la nomo de akademiano Paul Ariste (pro kontribuo al interlingvistiko), plurjara kunlaboranto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Poznana Universitato (UAM).

Legu la tutan artikolon ‘BET-55: Lingvokulturologiaj prelegoj de profesoro Melnikov’