Faligo pro silento

Ĉu iu uzas Majstron de ekzamenoj kaj enketoj?. Mi ne tradukas la novajn liniojn, ĉar mi ne volas malŝpari tempon. Mi konas neniun uzanton.
(Cetere, devus esti Majstro de Ekzamenoj kaj Enketoj, ĉar temas pri nomo, ne titolo. Ĉu mi duondorme tradukis?)

Same pri Formularoj de Ninja.

Same pri la paĝoj de WordPress.org mem, inkluzive la salutilon.

Mi devas forlasi tenadon de kelkaj kromprogramoj, se neniu anoncas uzon de ili.

De nun, miaj prizorgado de kromprogramoj kaj paĝoj ĉe la oficiala retejo dependos de anoncoj de uzantoj.
Mi ne ricevas statistikaĵojn pri uzo de kromprogramoj; mi devas dependi pri viaj mesaĝoj al mi!

Respondi