Home > Teamo > Mung Bui (Feliĉa)
Mung Bui (Feliĉa)
Kasisto

funkcio

Kasisto. Komisionoj: Landa Agado – Azio 

naskiĝjaro

1992

loĝloko

Hanojo, Vjetnamio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas kontrolisto pri financo (Aŭditoro). Mia ĉefa laboro estas kontroli kaj doni opiniojn pri ĝusteco de financaj raportoj.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi estas membro de TEJO, UEA, VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo), VEA (Vjetnama Esperanto Asocio)

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi ĉefe aktivas en Vjetnamio kaj Azio. Mi estas ĝenerala sekretario kaj kasisto de VEJO. Mi kunlaboras kun aliaj vjetnamaj kaj aziaj junuloj por okazigi aranĝojn: Somera Renkontiĝo (en Vjetnamio), La Komuna Seminario (Eo-aranĝo inter 4 landoj: Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio), Kunveno de Sudorient-Aziaj Junuloj (okazos en 2017). Samtempe mi helpas organizi kaj prepari eventojn de Vjetnama Esperanto-Asocio kiel Printempa Renkontiĝo (en Marto), Tago de Lingva Justeco (18/07) Zamenhof-Tago (15/12), Azia kongreso (2019). Mi estis helpanto de la 68-a IJK kaj 97-a UK en Hanojo en 2012, kaj 102-a UK en Koreio. Krome mi laboras kiel kasisto de VEJO, kontrolas financon de VEJO, preparas la buĝeton por ĉiuj agadoj de VEJO.

kion vi planas fari en TEJO?

Kiel kasisto mi helpos zorgi, kontroli kaj plibonigi financojn de TEJO, samtempe plenumos aliajn taskojn pri kongresoj kaj subvencioj.