PEJ-aktuale estas dulingva informilo de Pola Esperanto-Junularo. En la informilo ni publikigas artikolojn rilatajn al Esperantujo kaj informojn pri Esperantaj eventoj, trejnadoj, projektoj ktp. Ĝi celas junulojn kiuj konas Esperanton aŭ lernas ĝin. PEJ-aktuale eldoniĝas kelkfoje jare.
Ĝis la fino de 2018 ĝi estis dissendata retpoŝte al ĉiuj membroj de PEJ. Ekde 2019 ĝi celas pli vastan publikon: ĉiu povas nun aboni ĝin (senpage) – por fari tion plenigu ĉi-suban abonilon.
Se vi ŝatus skribi informon aŭ verki artikoleton pri ajna temo – bv. kontakti nin retpoŝte: aktuale@pej.pl
Arkivo: