Hodiaŭ mi volas prezenti al vi elĉerpaĵon de la Scienca Revuo de la jaro 1956. La longa artikolo nomiĝas Nia Vojo, kies aŭtoro estis la tiama redaktoro de Scienca Revuo, Dro. G. Hamming. Interesa estas lia vidpunkto pri scienco kaj esperanto. Kaj mi aŭdacas diri, ke kelkfoje ĝi estas brile aktuala. Kompreneble mi reproduktas nur parton de ĝi, ĉar la tuta artikolo longas naŭ paĝojn. La kompleta volumo estas senpage disponebla ĉe la retpaĝo de Scienca Revuo. Ĝuu la legadon, kaj pensu pri ĝi.
“Kiun vojon iru Scienca Revuo? Ĝis nun la ĉefa celo de multaj esperantistoj etas: varbi novajn adeptojn ĝis finfine iu aŭtoritata organizaĵo decidos uzi Esperanton, tiel donante la finan sukceson. Ĝis nun oni klopodis varbi sciencistojn, imponante per esperantaj artikoloj. Jam oni spertis ke la imponado ne ĉiam efikas; eĉ se iu bonvolas ŝati Esperanton, li ne havas sufiĉajn motivojn kaj tempon por mem lerni ĝin. La plimulto el la sciencistoj havas temporaban profesion. Por instigi al la fakta lernado oni devos oferti gravegajn studaĵojn nur per Esperanto. Povus esti tasko de Scienca Revuo doni kolektojn de tiaj studoj; mi mem dubegas pri la ebloj kaj pri la efiko.
Alia laboro povas esti pli grava. Esperanto havas du klarajn avantaĝojn super naturalismaj lingvoj. Ni jam konstatis (1) ke ĝi estas taŭga bazo por la normlingva laboro, (2) ke ĝi havas grandan valoron speciale por la simpluraro. Speciale la dua fakto povos direkti nian agadon. La rilato inter ni, sciencistoj, kaj la ceteruloj povas esti, ke ni kune volas formi unu popolon kun komuna kulturo. En ĉiuj socioj la sciencistoj havas la taskon disdoni la sciencajn akiraĵojn kaj klerigi la ceterajn socianojn. Ni ne rajtas diri ke la sciencistoj gvidas la modernajn sociojn; nepre ni konsciu ke la sciencistoj devas helpi la gvidantojn per scienca analizo de la faktaj problemoj.
Unu grava fakto estas ke ni povas varbi adeptojn per alcela propagando. La novajn adeptojn oni povas daŭre ligi al nia idealo nur, se ili trovadas interesan specialan kulturon. Ne plu gravas indiki per kelkaj ekzemploj ke oni povas uzi Esperanton por kultura laboro; nur gravas fakte uzi la lingvon tiucele. Nun la unua tasko, – ankaŭ por ni -, estas: forĝi esperantan kulturon.
En moderna socio la liceo grave kontribuas al la kultura vivo; ĝi pli malpli metas la bazon. Ni vidu ke la liceo estas la loko kie sciencistoj disdoas laŭeble klare kaj simple la ĉefajn enhavon kaj trajton de la nuna kono. Tia liceo estu Scienca Revuo; ĝin verku sciencistoj, ĝin legu tiuj homoj por kiuj la scienco havas ian valoron.
Scienca Revuo do povas iri du vojojn. Ĝi povas esti kolekto da gravegaj specialismaĵoj; ĝi povas esti kolekto da artikoloj, kiuj havas instruan valoron por la leganto, – kaj por la aŭtoro. Klare diri sian konon nur tiu, kiu funde pripensis la temon; estas tre utila tasko verki klerigan artikolon pri iu temo el sia fako.
Scienca Revuo do povas esti kolekto da specialismaĵoj; ĝi ankaŭ povas esti kolekto da klerigaĵoj. La du ebloj ne havas ion komunan, do ni ne kombinu ambaŭ eblojn; prefere ni havu du revuojn.
La eldonisto kaj la Redakcio de Scienca Revuo preferas ke la nuna Scienca Revuo estu la rimedo per kiu la sciencistoj ofertas sian helpon por formi esperantan kulturon. Ĝi estu la loko, kie la sciencistoj uzas sian konon, siajn metodojn por klerigi la esperantistaron, por solvi niajn problemojn, por formi nian fortan interesan socion.
Ĉiuj esperantistoj, speciale la sciencistoj, konsciu ke neniu kulturo forta kaj interesa baziĝas sur la deziro al profito kaj utiligo. Estu Scienca Revuo utila por la sciencistoj: ĝia utilo estu la instigo al kultura laboro. Esperanto mem ne estas iu celo, nur rimedo. La celo estas internacia kompreno, interhoma klareco, tutmonda kulturo. Al tio nia revuo volas science kontribui.
Grava problemo restas. Ĉu la sciencistoj per sia revuo povas donaci ion al la esperantistaro se neniu akceptas la donacon? Ĉu Scienca Revuo povas kontribui al la esperantisma kulturo se la kleraj kaj kleriĝemaj esperantistoj ne abonas ĝin? Nepre ne! Do: ĉiu kiu opinias ke la scienco povas doni helpon al la esperantisma movado kaj formon al ĝia kulturo, abonu nian Sciencan Revuon.
Estas imageble ke nia nuna vidpunkto ne estas la vidpunkto de la anoj de ISAE. Nu, ni ne estas diktatoroj. Se la sciencistoj-esperantistoj opinias ke ili ne havas specialan taskon rilate al la scienca bazo de la esperanta mondokulturo, ni ne volas trudi nian vidpunkton. Post diskuto ni eble trovos pli bonan vojojn.”
Scienca Revuo Vol. 8-a, N-ro 1-a (29-a), 1956