Por eviti seksavidajn masklojn, femaloj ludas mortinton

La sciencisto Rassim Khelifa, el al Universitato de Zurik (Svislando) malkovris neordinaran seksan strategion inter libeloj de la specio Aeshna juncea: kiam la femalo estas persekutata de masklo kun seksaj intencoj, por eviti la lacigan kaj penigan fuĝflugadon, ŝi decidas ludi mortinton.

Libeloj estas tre konataj insektoj. Ili demetas siajn ovojn en la plantoj ĉe akvo. Post ovodemeti, la femaloj estas viktimoj de aliaj maskloj kiuj ankaŭ deziras kopulacii kaj igi ŝin demeti novajn ovojn kun liaj genoj. Nek ĉiam la femaloj estas pretaj por nova kopulacio. Spite de tio, la maskloj senlace provas kaj daŭre ĝenas la femalojn per senhaltaj insistoj cele seksumi.

La strategio estas sukcesa. El la femalaj libeloj, tiuj kiuj ne simulas sinmorton ĉiam estas kaptitaj de la ĉasantaj maskloj, kiuj devigas ŝin kopulacii. La femaloj kiuj sinĵetas surteren kaj haltas moviĝi dum la masklo ĉirkaŭflugas, evitas la seksan altrudon. Li ankoraŭ flugas ĉirkaŭe traserĉante ŝin, dumtempe. Poste, li flugas for kaj ŝi reprenas la ordinaran konduton (vidu bildon).

Aparte kurioza estas, ke la femaloj elektas la plej plantplenajn placojn por ludi mortinton, neniam elektante la malfermajn areojn. Tie, estas pli facile simuli morton kaj kredigi la masklon pri la malbonfarto.

Por konfirmi ke ŝi nur imitas, la sciencisto forpelis la masklon kaj alproksimiĝis. Celante tuŝi la femalon, ŝi hastis forflugi foren.

Ludi mortinton aŭ fizikan damaĝon por fuĝi aŭ distrigi predantojn inter animaloj ne estas raraĵo. Tamen kiam estas por eviti kopulacion la konduto estas apenaŭ konata.

(Bildo adaptita de la originala scienca artikolo)

Fonto:  Rassim Khelifa. 2017. Faking death to avoid male coercion: extreme sexual conflict resolution in a dragonfly. Ecology DOI: 10.1002/ecy.1781

Abeloj sentas homecan optimismon

Teamo da sciencistoj el la Universitato de Londono elmontris, per simplaj eksperimentoj, ke abeloj kondutas “optimisme” en kelkaj kondiĉoj.

Emocio estas vere tikla afero por sciencistoj studi kun animaloj. Preskaŭ ĉiuj publikaĵoj koncernas studojn pri mamuloj kaj vertebruloj. Malmulte da informoj estas disponeblaj pri nevertebruloj, simple ĉar estas malfacile uzi la samajn procedurojn por konstati emocion en tiaj organismoj.

La esploro, publikigita en la prestiĝa scienca revuo Science, supozas ke insektoj povas elmontri konduton similan al tiu kiun ni nomus optimismon, aŭ pozitiva emocieca konduto.

La sciencistoj elektis la specion de abelo nomata Bombus terrestris por pruvi la hipotezon. Unue ili trejnis la abelojn ligi specifan koloron kun pozitiva stimulo. Ili oferis al la abeloj kvin truojn, unu flanke de la alia. La plej maldekstra (blukolora) oferas dolĉan likvaĵon kiel premion. La plej dekstra (verdkolora) havas nenion krom akvo. La abeloj lernis rapide flugi al la blua truo.

Poste, la sciencistoj fermis la truojn de la ekstremoj kaj malfermis tiujn inter ili. Ankaŭ kolorigis la truojn, sed kun koloroj inter la plej maldekstra (helblua) kaj la plej dekstra (helverda), por oferi dusencan elekton al la abeloj. Surbaze de la teorio ke dolĉaĵo ofte estas ligita al pozitivaj sentoj (estas konate ke dolĉaĵoj ofte stimulas pozitivan senton en homoj kaj malstimulas ploradon inter infanoj), la sciencistoj oferis al parto de la abeloj malgrandan guton da dolĉaĵo sekundojn antaŭ fari la elekton. La abeloj kiu ricevis dolĉaĵon flugis multe pli rapide al la truoj kun dusenca spuro (nek aboslute pozitiva, nek absolute malpozitiva) ol tiuj kiuj englutis nur akvon.

Sed tiu rezulto estas dubinda. La dolĉaĵo estas energiplena, kaj povus stimuli flugadon anstataŭ optimismon. Por kontroli tion, la sciencistoj supozis ke, por mezuri optimismon, la abeloj devus fari rapidan elekton tuj post ricevi malagrablan sperton. La dolĉaĵo devus mildigi la malbonan reagon de la abeloj tuj post la malagrablan sperton. La abeloj estis devigataj eniri tunelon kaj atendi en ĝi antaŭ iri al la koloraj truoj. La tunelo havas aparaton kiun premas la abelojn dum kelkaj sekundoj (por imiti la konduton de konataj abelo-predantoj, kiel mantoj). La abeloj kiu ricevis guton da dolĉaĵo vere agis pli rapide eĉ post la malbona sperto, kompare kun tiuj kiuj ricevis nur akvon, kaj restis pli timema.

La sciencistoj ankaŭ malkovris ke tiu optimismeca konduto dependas de dopamino(*). Ili injektis substancon kiu blokas dompaminon en la abelo, kaj ĝi simple haltis konduti tia, kia ĝi kondutis antaŭe.

La rezulto emfazas, ke tiuj eksperimentoj oferas klaran pruvon ke nevertebruloj ankaŭ kondutas akorde kun kio ni konsideras emocio kaj optimismo. Tio povas malfermi grandajn perspektivojn por plibone kompreni emocion kaj kiel ĝi evoluis en diversaj specioj.

(*) dopamino: neologismo, ne PIV-vorto. Grava neŭrotransmisilo ligita al emocio (vidu Vikipedion)

Fonto: Clint J. Perry, Luigi Baciadonna kaj Lars Chittka (2016). Unexpected rewards induce dopamine-dependent positive emotion-like state changes in bumblebees. Science 353 (6307): 1529-1531