Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

249 256 artikoloj en Esperanto
308 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la semajno Enkonduko
Aristotelo

Aristotelo, greke Αριστοτέλης [aristotélɛːs] (naskiĝis en -384 en Stagira, mortis en -322 en Ĥalkido) estis greka filozofo.

Li kaj Platono metis la fundamenton de la okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ lia verkaro pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formis la modernan sciencon. Scienco bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo. La filozofia tradicio, kiu estas inspirata de la verkaro de Aristotelo estas nomata Aristotelismo.

Lia verkaro kovras multajn fakojn — fizikon, biologion, zoologion, metafizikon, logikon, etikon, estetikon, poezion, teatron, muzikon, retorikon, lingvistikon, politikon kaj ŝtatregosciencon — kaj konstituas la unuan kompletan sistemon de la okcidenta filozofio. Tuj post la morto de Platono, Aristotelo lasis Atenon kaj, laŭ peto de Filipo la 2-a de Macedonio, iĝis instruisto de Aleksandro la Granda komence de 343 antaŭ nia erao.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Johann Wolfgang von Goethe - Eŭropa Unio - Sarah Bernhardt

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
Telekomunikada aparataro
Telekomunikada aparataro

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Oktoberfest-beer-mugs.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
Ponte morandi crollato.jpg
Ponto Morandi
21-a de aŭgusto
19-a de aŭgusto
14-a de aŭgusto
5-a de aŭgusto
31-a de julio
  • Centr-Afrika Respubliko Oni informis, ke en Centr-Afrika Respubliko estas murditaj tri rusiaj ĵurnalistoj. Ili venis tien por fari dokumentan filmon, esplorontan rolon de rusiaj dungosoldatoj en tiu ĉi lando. Detaloj en Vikinovaĵoj.
29-a de julio
28-a de julio
15-a de julio
10-a de julio
  • Tajlando La lasta homo estas savita (de internacia savteamo sub kunordigo de la tajlanda mararmeo) el kaverno Tam Luang, en provinco Ĉiang Raj, Tajlando. Futbal-trejnisto kaj liaj 12 adoleskaj teamanoj serĉis protekton, sed restis dum 17 tagoj izolitaj pro musona pluvego, kiu plenigis la enirejon.



Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo