Literatura kafejo en Budapeŝto kun la paro de Sezonoj

La 19an de julio, ges-roj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov gastos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, por prezenti sian lastan verkon: Nia diligenta kolegaro. Bonvenigos sen. Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo. Kiel kutime la literaturan kafejon aŭspicios Esperanta PEN-Centro.

Legu la tutan artikolon ‘Literatura kafejo en Budapeŝto kun la paro de Sezonoj’

La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min: Intervjuo kun Aleksander Korĵenkov

AlKo podkaste

Aleksander Korĵenkov parolas en “Radio Esperanto”

Kiam kaj kiel vi eksciis pri Esperanto? Pro kio vi lernis ĝin?

Mia patro bonŝance sukcesis aboni la 12-voluman Porinfanan enciklopedion (Детская энциклопедия, 1964-1969), kiu – malsimile al la nunaj similtitolaj enciklopedioj – konsistis plejparte el seriozaj artikoloj, verkitaj ne por amuzi, sed por instrui. La antaŭlastan volumon “Lingvo kaj literaturo”, aperintan en 1968, komencis la artikolo “Lingvo kaj socio” de Viktor Grigorjev, konata filologo, interlingvisto kaj esperantisto (cetere, la ĉapitron pri la lingvoj de sovetiaj popoloj verkis Magomet Isajev, kaj Jevgenij Bokarjov estis unu el la tri sciencaj redaktoroj de l’ volumo). Ĉi tiu artikolo finiĝis per pozitiva prezento de Esperanto.

La ideo de planlingvo fascinis min, tiam dekjaraĝan lernanton en la kvara lernojaro, kaj por scii pli multe pri tiu mistera Esperanto mi iris al la urba biblioteko por lernejanoj, sed en ĝi estis neniu libro pri Esperanto. En mia infana menso naskiĝis la bildo de Esperanto kiel intelekta ludo por saĝuloj. Mi imagis min saĝulo, prenis en la biblioteka legejo kelkajn rusajn-fremdlingvajn vortarojn (en la Sovetuniaj mezlernejoj oni komencis instrui la fremdajn lingvojn nur ekde la kvina lernojaro) kaj kopiis el ili la nomojn de la bazaj numeraloj kaj de la personaj pronomoj kaj ekstemporalis ion mezan inter la slavaj, ĝermanaj kaj latinidaj vortoj (on, dva, tri, kvart, kvint…). Ĉi tiu halanĝo estis mia unua kaj – feliĉe! – la lasta provo en la sfero de la lingvoprojektado. Poste aliaj ideoj ombris kaj forgesigis Esperanton, kiun mi rememoris nur refoliumante la enciklopedion.

Mia dua kontakto kun Esperanto okazis en aŭtuno 1975, kiam mi studentiĝis en Tjumena Industria Instituto. La loka Esperanto-klubo Revo decidis “konkeri” la urban studentaron per vasta informado, kaj kelkaj el miaj samfakultatanoj aliĝis al la kurso kaj plezure intersalutis sin Esperante, sed preskaŭ ĉiuj baldaŭ forlasis la nefinlernitan lingvon kaj plonĝis en aliajn hobiojn. Post unu jaro la kampanjo ripetiĝis, kaj mi decidis eklerni ĉi tiun laŭmodan lingvon simple pro scivolemo, sen konkreta celo, sciante ke mi apenaŭ havos la ŝancon uzi ĝin praktike en konversacio, ĉar mi ne kredis, ke iam mi vizitos eksterlandon kaj ĉar nia landoparto estis fermita por alilandaj turistoj. Do, en oktobro 1976 mi iĝis unu inter ducent aliĝintoj al vespera kurso de Esperanto ĉe la fervojista kulturpalaco en Tjumeno.

Legu la tutan artikolon ‘La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min: Intervjuo kun Aleksander Korĵenkov’

UEA alvokas okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj

UNUnuiĝintaj Nacioj nomis la 20an de junio Monda Tago de Rifuĝintoj. Ĉi-tage ni aparte memoras la multajn milionojn da homoj forigitaj el siaj hejmoj pro milito, perforto kaj naturaj katastrofoj. Universala Esperanto-Asocio solidariĝas kun multaj aliaj organizaĵoj por atentigi pri la neceso de internacia kunlaboro por alfronti la bezonojn de rifuĝintoj kaj labori por ilia paca kaj sekura reiro al siaj originalaj loĝlokoj, aŭ ilia azilo en la landoj kie ili, senelekte kaj senkulpe, troviĝas.

Legu la tutan artikolon ‘UEA alvokas okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj’

Radio Esperanto: ĉiuj programoj en unu retejo

Hodiaŭ ĉiuj sonprogramoj de la Esperanto-podkasto “Radio Esperanto” iĝis aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj en la retejo
http://radio.esperanto-ondo.ru/

Ĝis nun aperis 44 programoj de la podkasto, kiun antaŭ dek jaroj kunfondis kaj ĝis nun kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La 45a programo aperos en julio.

Legu la tutan artikolon ‘Radio Esperanto: ĉiuj programoj en unu retejo’

Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingo?

DuolingvoPli ol 1,7 milionoj da homoj eklernis Esperanton per Duolingo. Sed kie estas tiuj lernantoj? Multaj el ili eble rezignas pri la lernado pro multaj kaŭzoj, interalie, ĉar ili ne sukcesis starigi personan kontakton kaj amikecan rilaton kun esperantistoj en siaj loĝurboj.

Legu la tutan artikolon ‘Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingo?’

Nova programo de Radio Esperanto

La 10an de junio 2018 post unujara paŭzo aperis en la reto nova (laŭvice la 44a) sonprogramo de “Radio Esperanto”.

En ĉi tiu programo:

1. Enkonduko
2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
3. Esperanto-novaĵoj
4. “La Ondo de Esperanto”, 2018, №6
5. “Oni diras”: Kanzono de “Amindaj”

Legu la tutan artikolon ‘Nova programo de Radio Esperanto’

La Ondo de Esperanto – speciala eldono

La Ondo de EsperantoAntaŭ unu semajno, la 4an de junio, aperis la junia numero de La Ondo de Esperanto, kiu en la pasinta jaro iĝis bitgazeto. Ĉi tiu Ondo estas nekutima. En ĝi mankas la kutimaj rubrikoj Eventoj, Tribuno, Mozaiko. Ĝi estas kvazau “festgazeto” – koncepte simila al “festlibro” – omaĝe al la redaktoro de La Ondo Aleksander Korĵenkov, naskiĝinta antaŭ 60 jaroj.

Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto – speciala eldono’

Simpozio pri multlingvismo ĉe UN

Kion oni povas fari por antaŭenigi multlingvismon en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj? Kiel tio farus UN-on pli efika? Jen demandoj levitaj en lastatempa simpozio pri multlingvismo organizita de la Studogrupo pri Lingvoj kaj UN. Partoprenantoj interkonsentis, ke la lingvaj bezonoj de UN etendiĝas preter la tradukado kaj interpretado de ĝiaj ses oficialaj lingvoj, sed ke tiuj pliaj bezonoj ne ricevas sufĉan atenton. Nek plene realiĝas la tuta lingva potencialo de UN.

Legu la tutan artikolon ‘Simpozio pri multlingvismo ĉe UN’

Ankoraŭ unu libro pri Eroŝenko

Новикова, Татьяна; Захарова, Татьяна. Знаменитые земляки. Ерошенко. – Рыбинск: Медиарост, 2018. – 48 с., ил. – (Библиотека Белгородской семьи)

La libroserio “Biblioteko de Belgoroda familio” en populara stilo rakontas pri kultura-historia kaj natura diverseco de la Belgoroda regiono, situanta en la sud-okcidenta parto de Ruslando ĉe la limo kun Ukrainio. Kadre de ĉi tiu libroserio estas lanĉita la scienc-populara serio “Famaj samregionanoj”, kiu rakontas pri homoj, kiuj naskiĝis, vivis, kreis aŭ agis en Belgoroda regiono: ŝtataj kaj armeaj agantoj, verkistoj, sciencistoj, pentristoj, muzikistoj k. a.

Legu la tutan artikolon ‘Ankoraŭ unu libro pri Eroŝenko’

Dankon

AlKo

Okaze de mia sesdeka naskiĝdatreveno mi ricevis rekte, telefone, retmesaĝe, en sociaj retoj kaj alimaniere tre multajn gratulojn. Mi tre ŝatus respondi persone al ĉiu gratulinto, sed, ĉar la respondado plenigus tre multe da tempo, mi, bedaŭrinde, ne povas fari tion kaj restas al mi nur esprimi mian dankon al ĉiu bondezirinto per gazeta dankesprimo.
Legu la tutan artikolon ‘Dankon’

Ĉio ŝanĝiĝu por ke nenio ŝanĝiĝu: UEA kaj la movado ĉe vojkruciĝo

Renato CorsettiMultaj ŝatantoj de statistikoj produktis longajn seriojn de numeraloj por klarigi, ke la membronombro de UEA falas kaj ke la nombro de paĝoj en Vikipedio kreskas. Ili certe faras utilan laboron, sed kiu ajn movadano konstatas sen statistikoj, ke UEA kaj la tradicia movado postlamas la evoluon de la mondo. Tion oni simple vidas en la Esperanto-klubo de iu ajn granda urbo de Eŭropo (ekzemple, Londono aŭ Moskvo).

Legu la tutan artikolon ‘Ĉio ŝanĝiĝu por ke nenio ŝanĝiĝu: UEA kaj la movado ĉe vojkruciĝo’

200 hazarde elektitaj sanktuloj de l’ ĉiel’

Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. — 320 p., il. (Serio Scio, №10). Kun financa subteno de ESF kaj CED. Prezo ĉe UEA: 30,00 €

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov kreis la libron, de kiu oni atendis partan plenigon de la vakuo pri ekzisto de nova “Enciklopedio de Esperanto” – Nia diligenta kolegaro (NDK), almenaŭ en la biografia parto. Nu, la bezono pri tia E-enciklopedio estas grandega, ĉar EdE aperis en 1934, kaj la enciklopedi-karaktera Esperanto en perspektivo – en 1974. Pri io pli nova kaj freŝa oni treege sopiris! Eĉ se la libro dume ne estas enciklopedio, ĝi tion similas: la artikoloj estas faritaj en enciklopedieca stilo, kaj entenas 200 alfabetorde aranĝitajn biografiojn de esperantistoj. Estas farita grandega laboro, la biografioj estas zorge kompilitaj surbaze de fidindaj fontoj, kun la necesaj referencoj. Ĉiuj donitaĵoj el NDK estas kontrolitaj kaj kontroleblaj, kaj ĝi povas servi kiel grava konsultlibro. La aŭtoroj laboris pri ĝi dum ĉ. 8 jaroj, kaj ilia propra diligento videblas sur ĉiu paĝo. Sufiĉas diri, ke mi ne rimarkis tajp- kaj stilerarojn! Laboro nepre laŭdinda kaj libro utila por ĉiu bona kluba kaj privata E-biblioteko.

Legu la tutan artikolon ’200 hazarde elektitaj sanktuloj de l’ ĉiel’’

UEA elektiĝis en gvidan neregistaran grupon ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Rezulte de diplomatiaj elpaŝoj en Novjorko kaj Ĝenevo, UEA elektiĝis por trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de neregistaraj organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, konata per la mallongigo CoNGO (pron. “kongo”).

Legu la tutan artikolon ‘UEA elektiĝis en gvidan neregistaran grupon ĉe Unuiĝintaj Nacioj’

Valentin Melnikov: Surfadas AlKo sur la Ondo

Valentin MelnikovVersa gratulo okaze de la sesdekjariĝo de la redaktoro de La Ondo de Esperanto, Aleksander “AlKo” Korĵenkov, naskiĝinta la 23an de majo 1958.

* * *

Surfadas AlKo sur la Ondo
Ekde Uralo ĝis Baltio,
Videblas tio tra Rusio
Kaj plu, tra tuta vasta mondo.

Legu la tutan artikolon ‘Valentin Melnikov: Surfadas AlKo sur la Ondo’

UEA pri la Monda Tago por Kultura Diverseco

Ĉiujare je la 21a de majo, la komunumo de Unuiĝintaj Nacioj festas la Mondan Tagon por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. Tiu festado unue okazis en la jaro 2002, sekve de aprobo fare de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en novembro de la antaŭa jaro, de la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco.

Legu la tutan artikolon ‘UEA pri la Monda Tago por Kultura Diverseco’



Bad Behavior has blocked 914 access attempts in the last 7 days.