Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 19:30–20:00 UTC: Lingva kulturo per literaturo (Citaĵo el "Legu, aŭdu, vivu")
- 20:00–21:00 UTC: El ĈRI: Tekunveno de Pekina Esperanto-Asocio
- 21:00–22:00 UTC: Flo kaj Melono pri Vinilkosmo kaj FESTO - dum FESTO2014
- 22:00–22:30 UTC: Probal Dasgupta pri la graveco de infanrakontoj