Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +31 10 436 1751
rete: vidu la liston
 
Kio estas la Delegita Reto?

Multaj el la plej aktivaj membroj de UEA — kaj pli ol kvarono de la tuta membraro — estas anoj de ĝia unika Delegita Reto. La delegitoj estas la lokaj reprezentantoj de UEA en miloj da urboj tra la mondo. Ili ligas la lokan esperantistaron kun la monda movado, provizas informojn kaj helpon al vojaĝantaj esperantistoj, kaj ofte estas la publika vizaĝo de la Esperanto-movado en sia regiono.

En la Delegita Reto por hodiaŭ partoprenas 1669 delegitoj el 102 landoj.

Jen la kvar specoj de delegito:

  • Delegito (D) okupiĝas pri la loka movado ĝenerale
  • Vicdelegito (VD) helpas kaj anstataŭas la Delegiton, speciale en grandaj urboj
  • Junulara Delegito (JD) okupiĝas pri la loka junulara movado
  • Fakdelegito (FD) okupiĝas pri temo, pri kiu li aŭ ŝi havas aparte grandan scion, sperton aŭ intereson.

Aldone, la pli multaj landoj havas ĉefdelegiton, kiu prizorgas la tutan reton kaj estas la ĉefa reprezentanto de UEA en sia lando. Pro sia grandeco, Brazilo enkondukis sistemon de regionaj delegitoj, kiuj prizorgas apartajn provincojn aŭ provinco-grupojn. En aliaj landoj funkcias peranto.

Delegito evidente estu kompetenta pri la lingvo kaj pri la movado. Li aŭ ŝi devas esti Individua Membro de UEA (ankaŭ dum la jaro antaŭ la nomigo), kaj prefere estu Membro-Abonanto. Junulara Delegito estu 16- ĝis 30-jara; aliaj delegitoj estu minimume 18-jaraj.

Ĉiu grupo kun dek individuaj membroj de UEA rajtas mem elekti sian delegiton.

Se vi plenumas tiujn kondiĉojn, estas agema kaj inciatema, kaj disponas pri tempo por iom korespondi, petu pliajn informojn ĉe la ĉefdelegito aŭ peranto en via lando. Se tiu ne ekzistas, kontaktu vian landan asocion aŭ la Centran Oficejon de UEA.

Supren
UEA, 2018