Filmo laŭ japanaj fabeloj. Dueto de reĝisorino Ideja Garanina kaj komponisto Aleksej Ribnikov, kreinta unu jaron poste animaciaĵon “Kompatinda Liza”, rakontas tristan historion pri sorĉa estaĵo, allogita de homa bonkoreco – sed poste fuĝinta de homaj avideco kaj malfidindeco…
Originala titolo: Парадоксы в стиле рок Lando: Sovetunio Jaro: 1982 Reĝisoro:Ефим Гамбург (Jefím Gámburg)
Jen alia kolekto da skizoj pri homoj kaj malfacilaĵoj, kiujn ili spertas – jam ne en la kosmo, sed sur la Tero. “Paradoksoj en rok-muzika stilo” enhavas kvin ironiajn novelojn, dediĉitajn al la grandaj problemoj de nuna tempo – “Ekologio”, “Demografio”, “Maturiĝ-akcelo”, “Sciencoteknika revolucio”, “Streso”. Pro kompreneblaj ideologiaj kondiĉoj de sia tempo ili aludas la Okcidenton, tamen, kiel ni povas konvinkiĝi hodiaŭ, estas aktualaj por ni ĉiuj, sendepende de loko, kie ni loĝas.
Interesaj faktoj
Titoloj de la filmo kaj noveloj estas skribitaj en la rusa, la angla, kaj, ial, la germana lingvoj. Tamen por titolo “Sciencoteknika revolucio” germana versio forestas; eble, por ŝi simple mankis loko :).
Muzikon por la filmo kreis “Rok-Atelje”, unu el unuaj sovetiaj rok-grupoj, aperinta en la jaro 1980. Interese, ke ĝia gvidoro, konata roka komponisto Kris Kelmi, elektis sian scenejan nomon en la jaro 1972 laŭ heroo de sciencfiksia romano “Solariso” de Stanisław Lem, verŝajne, sub influo de la kinoversio fare de Andrej Tarkovskij, kiu aperis tiujare.
Ĉi tiu filmo, aperinta en la sama jaro kun fama “Tron” de Walt Disney, estis unua sovetia animaciaĵo, kie oni uzis komputilajn teknologiojn – vinjetoj antaŭ ĉiu novelo estis kreitaj per komputila prilaborado de fotoj, kaj en la titoloj oni speciale indikis teamon de komputila animacio.
Originala titolo: Новеллы о космосе Lando: Sovetunio Jaro: 1973 Reĝisoro:Лев Атаманов (Lev Atamánov) IMDb:ID 2955460
Kvankam ironiaj, tri noveloj pri la kosmo, kiujn enhavas ĉi tiu animaciaĵo, bone respegulas atmosferon kaj ideojn de sciencfiksia literaturo de tiu epoko – sovetia kaj ne nur. Unua novelo – “Kosmonaŭto, kiu startis kun prokrasto, aŭ Tera knabino” – esprimas tezon el frua verko de ĉefaj sovetiaj sciencfiksistoj Arkadij kaj Boris Strugackij: “La plej grava restas sur la Tero”. Kosma flugo kaj ĝia romantiko ne estas celo per si mem, ili servas al realigo de pli altaj idealoj, kiuj neeviteble estas ligitaj kun homoj, iliaj vivo kaj socio. Dua novelo – “Kosma knabino” – aspektas epizodo el la humuraj verkoj de Stanisław Lem: la rakontoj pri Ijon Tichy kaj “La robotfabeloj”. Kaj la fina novelo, “Konkluda”, montras onies maltrankvilojn kaj esperojn dum la malvarma milito. Tiel lakone kaj trafe esprimi ideon, ke racio laŭ sia naturo emu al paco – tio vere meritas aplaŭdojn!
Aparte endas atenti la muzikon en la filmo, verkitan de konata moderna komponistino Sofija Gubajdullina. Ŝia stilo tuj rekoneblas eĉ de tiuj, kiuj ne aŭdis ŝiajn orkestrajn verkojn, ĉar ŝi kreis muzikon por multaj popularaj filmoj kaj animaciaĵoj.
Post Ĉukĉa duoninsulo ni vizitos alian parton de Rusio por konatiĝi kun folkloraĵoj de tiea loĝantaro. Kvankam lokoj kaj etnoj estas tre foraj unu de la alia, ni renkontas ĉe ambaŭ samspecan rakonton, kaj eĉ nomo de maliculo sonas simile…
Ĉi tiu animaciaĵo, kreita, kiel estas dirite en subtitolo, “laŭ tataraj popolaj fabeloj kaj kredaĵoj”, demonstras al ni la mondon de mita konscio, kie ĉio povas esti fonto de sorĉo kaj ĉiu aĵo kapablas subite montri sian neatenditan esencon. Kaj la centran lokon en ĉi mondo okupas ŝuralé – malica arbara spirito de la tatara folkloro.
Lia apero ĉi tie, tamen, havas devenon jam ne folkloran, sed literaturan. Komence de la filmo videblas portreto de la klasikulo de tatara literaturo Gabdulla Tukaj (1886 – 1913), kies unu el la plej konataj poemoj nomiĝas ĝuste “Ŝurale”. Ĝia heroo, veninte en arbaron por haki brullignon, renkontis ŝurale-on, kiu minacis tikli lin ĝismorte; tamen la heroo sukcesis superruzi la maliculon same kiel Odiseo superruzis iam la ciklopon (anglalingva traduko de la poemo legeblas ĉe retportalo pri Gabdulla Tukaj). Antaŭnelonge en Kazano aperis skulptaĵo, montranta ĉi tiun scenon.
Komponisto Farit Jarullin kreis baleton “Ŝurale” (1941), kiu havas titolon de unua tatara baleto. Kunliginte historiojn el kelk verkoj de Gabdulla Tukaj, ĝi rakontas pri amo, fideleco kaj lukto kontraŭ mavaj potencoj. Ĉi tie vi povas spekti adaĝon kaj variacion el la baleto, kiun dancas geartistoj de Mariinskij-Teatro Marija Ŝirinkina kaj Andrej Jermakov.
Originala titolo: Келе Lando: Sovetunio Jaro: 1988 Reĝisoroj:Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Peep Pedmanson IMDb:ID 1934303
La diploma verko de Miĥail Aldaŝin, kiu poste estiĝis rimarkinda figuro de la moderna rusia animacio, estas bazita sur ĉukĉa fabelo pri malica spirito Kelé kaj knabinoj, kiuj estis kaptitaj de li, sed dank’ al helpo de animaloj kaj sia lerteco sukcesis eskapi. Stilo de la filmo imitas tiun de la tradicia ĉukĉa arto kaj en ĝi sonas folklora muziko.
Ĉi tie vi povas vidi la originalan historion, prezentitan en formo de ĉizaĵoj sur rosmara dentego.
Interesaj faktoj
La reĝisoro ŝanĝis kvanton da knabinoj de tri al du. Li ankaŭ anstataŭis vulpon, kiu heplis ilin en la originalo, per birdo, ĉar tiaspeca besto ne konvenis al simple desegnitaj figuroj en la filmo – ĝi alturis tro da atento al si.
Stilon de la filmo eble influis ĝia dua reĝisoro, estono Peep Pedmanson. La estona animacia skolo en la sovetia tempo estis la plej sendependa kaj originala, kaj ĝi klare emis al bizareco kaj surrealismo.
Originala titolo: Обратная сторона Луны Lando: Sovetunio Jaro: 1983 Reĝisoro:Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij) IMDb:ID 1350938
“Nur inter kunuloj koro ripozas” tekstas kartvela proverbo, kiu aperas sur la ekrano komence de la filmo. Kaj se oni posedas famajn kaŭkazajn gastamon kaj festenemon, oni trovos kunulojn por gaja tempopasigo ĉie ajn – eĉ malantaŭ siaj ŝultroj…
Ĉi tiu amuza filmeto rimarkindas ne nur pro sia enhavo, sed ankaŭ pro sia aŭtoro. Aleksandr Tatarskij (1950 – 2007) apartenas al la plej gravaj figuroj de rusia animacio de lastaj tridek jaroj. Interese, ke liaj ĉefaj atingoj estas distribuitaj inter ĉiuj ĉi jardekoj. En la 1980-aj jaroj li ekfamis kiel reĝisoro – liaj spritaj, humurplenaj kaj groteskaj filmoj “Moldopasta korniko” (1981), “Faladis pasintjara neĝo” (1982), “Flugiloj, gamboj kaj vostoj” (1986) k.a. ege popularas ĝis nun kaj replikoj el ili penetris ĉiutagan parolon. En la jaro 1988 li fondis unuan en Sovetunio sendependan animacian studion “Pilot”, kiu en la 1990-aj jaroj, kiam “Sojuzmultfilm” kaj aliaj kolonoj de la sovetia animacio ĉesis funkcii pro ekonomiaj malfacilaĵoj, sukcesis preni la standardon de nialanda animacio kaj porti ĝin plu; praktike ĉiuj rimarkindaj atingoj de tiu periodo estas ligitaj kun studio “Pilot”.
Kaj en la 2000-aj jaroj Aleksandr Tatarskij iniciatis la plej grandskalan projekton de moderna rusia animacio – “La monton da gemoj”, serion da animaciaĵoj laŭ fabeloj de diversaj popoloj, loĝantaj en Rusio. Celojn de ĉi tiu projekto li formulis tre klare – ekde infana aĝo eduki komprenon de grandeco kaj diverseco de nia lando kaj vakcini la junan generacion kontraŭ ksenofobio. Kiel li diris, pro mencio de ajna nacieco oni rememoru ne fian kondunton de iam renkontita huligano, sed ĉarman fabelon, konatan de infaneco. Simpla kuracilo, sed pro tio ne malpli bezonata por nia mondo… La projekto, kvankam ne sen problemoj, pludaŭras disvolviĝi kaj, espereble, oni sukcesos atingi originale celitan kvanton je cent filmoj.
Interesaj faktoj
Malfermita libro, kiu aperas sur la ekrano fine de la filmo, havas sur la maldekstra paĝo mapon de la videbla flanko de la Luno, titolitan “La videbla flanko de la Luno”, kaj sur la dekstra – nigran cirklon, titolitan “La dorsa flanko de la Luno”.
Malklaraj sonoj, per kiuj esprimas sin roluloj de la filmo, poste estiĝos ofta detalo en la filmoj de Tatarskij kaj studio “Pilot”.
En serio “La monto da gemoj” animaciaĵo “Kiel repaciĝis Suno kaj Luno” (2008), farita laŭ fabelo de la indiĝenoj de Tajmiro, enhavas citaĵon el ĉi tiu filmo, kiel omaĝon al la forpasinta fondinto de la projekto.
Originala titolo: Брак по расчету Lando: Sovetunio Jaro: 1988 Reĝisoro:Розалия Зельма (Rozálija Zélma)
Trista historio pri viro, kiu timis edzecon kaj rezulte restis sola ĝis kiam li ekkonsciis, ke tiu stato por li eblas jam ne laŭ sento, sed nur laŭ racio…
Originala titolo: Голубой мяч Lando: Sovetunio Jaro: 1984 Reĝisoro:Розалия Зельма (Rozálija Zélma)
Muzika fantazio pri beleco de nia planedo kaj neceso zorgi pri ĝi. En la filmo sonas kanto “Ni doni al infanoj l’ terglobon” laŭ versaĵo de konata turka poeto Nâzım Hikmet.
Originala titolo: Бедный Йорик Lando: Rusio Jaro: 2007 Reĝisoro: Сергей Гордеев (Sergéj Gordéev)
Filmo de Sergej Gordeev prezentas al ni la ĉefverkon de Ŝekspiro de tre neatendita vidpunkto – en laŭvorta senco. Montriĝas, ke la fama sceno el “Hamleto” havis konsekvencojn ne nur en nia mondo…
Interesaj faktoj
La filmo laŭ enhavo memorigas “La kadavran fianĉinon” de Tim Burton. La reĝisoro tamen asertas en sia rettaglibro, ke la ideo venis al li pli frue kaj dum kreado de la filmo li, male, bezonis forigi plej evidentajn paralelaĵojn.
Animacia versio de samtitola novelo fare de Nikolaj Karamzin. Aperinte en 1792, ĝi prezentis historion de malfeliĉa amo inter junaj kamparanino Liza kaj nobelo Erast. Hazarde renkontinte Eraston, Liza tuj enamiĝis en lin; tiu ne estis homo malbonkora, tamen li estis facilanima kaj malfortvola. Li sincere admiris kaj ĝuis ŝian amon, ne pensante pri konsekvencoj. Sed cirkonstancoj de vivo, kompreneble, ne ebligis al ili plu estis kune, kaj kiam Liza ekkomprenis, ke ŝi perdis sian amaton por ĉiam, tio estiĝis por ŝi katastrofo, eliro el kiu povis esti nur morto…
La verko ekfuroris inter la leganta publiko en Rusio, same kiel “La suferoj de la juna Werther” en Germanio antaŭ dekok jaroj. La lageto, en kiu laŭ la novelo Liza dronigis sin, ekhavis nomon Lizin prud (Lageto de Liza) kaj estiĝis loko de pilgrimado; arboj ĉirkaŭ ĝi estis kovritaj de sentimentalaj skribaĵoj. Ĝis nun oni volonte legas ĉi tiun emociplenan historion. Kaj en la jaro 1978 ĝi akceptis formon de unu el la plej belaj ekzempleroj de pupa animacio.
Nikolaj Karamzin (1766 – 1826) estas konata kiel ĵurnalisto kaj verkisto, grandparte preparinta sojlon por la rusa literaturo de la 19-a jarcento. Sed hodiaŭ oni rememoras lin unuavice kiel historiiston – lia multvoluma verko “Historio de la Rusia Ŝtato” (1816 – 1829) unue konigis detale al vasta publiko la pasintecon de la Patrujo kaj estas legata ankaŭ nun.
La lageto, menciita en la novelo (litografaĵo de la 1840-aj jaroj). La nomo de la heroino de Karamzin tiel forte alpropriĝis al ĝi, ke komence de la 20-a jarcento apuda fervojstacio havis nomon “Lizino”.
Interesaj faktoj
La melodio de komponisto Aleksej Ribnikov, kiu sonas dum la komencaj titoloj de la filmo, sub nomo “Blanka eglanterio” poste fariĝis unu el ĉefaj temoj de lia fama verko – rok-opero “Junono kaj Avos” (1981). Ankaŭ tie ĝi rakontas pri tragika amo; Esperantan tradukon de la teksto eblas trovi ĉi tie. La opero spekteblas en la kanalo de teatro “Lenkom”; atenta aŭskultado kapablas trovi aliajn fragmentojn de muziko, kiuj antaŭe aperis en la animaciaĵo.
Alia paralelo kun “Junono kaj Avos” estas timindaj figuroj kun gipsaj maskoj anstataŭ vizaĝoj. En la klasika surscenigo de la opero ĉeestas roluloj en maskoj, kiuj simbolas ĝeneralajn konceptojn – burokration, kontraŭ kiu luktas la heroo por realigi aŭdacan entreprenon, aŭ antaŭsenton de amo, kiu ekposedas heroinon.
Originala titolo: Освобожденный Дон Кихот Lando: Sovetunio Jaro: 1987 Reĝisoro: Вадим Курчевский (Vadím Kurĉévskij)
Anatolij Lunaĉarskij (1875 – 1933) estas unu el la plej originalaj kaj rimarkindaj figuroj de la rusa revolucio. Rimarkindas li ankaŭ por Esperantistoj; liaj salutvortoj al la kongreso de SAT en 1926 estis: “Faktoj estas aĵoj obstinaj kaj la faktoj pledas por Esperanto”. Nuntempe oni malpli ofte rememoras lian literaturan heredaĵon, al kiu apartenas dramverko “Don Kiĥoto liberigita” (1922). En ĉi tiu teatraĵo li rigardas la senmortan heroon per okuloj de homo de la 20-a jarcento, kiam jam konata al Miguel de Cervantes problemo – senpripensa strebo al bono povas rezulti malbonon – akceptas novan skalon…
Parolo komence de la filmo tekstas: Tio estas trista historio pri glora kavaliro Don Kiĥoto kaj lia fidela ŝildisto Sanĉo Panzo, pri la mava duko kaj la ruzaj korteganoj, pri la ribelinta popolo, kaj pri tio, kiel foje Boneco povas turniĝi nekorektebla Malbono…