Vangelis
Vangelis | |
---|---|
Vangelis en Grekio
|
|
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1943 (73-jara) en Agria |
Deveno | Grekio |
Ĝenroj | elektronika muziko, Instrumenta muziko, filma muziko, progresiva roko, Klasika muziko, New Age |
Profesio | komponisto, muzikisto, |
Instrumentoj | Piano, sintezilo, Klavarinstrumento, Korg PS-3300, Hammond organo, basgitaro, Drumo, Frapinstrumento |
Aktivaj jaroj | 1961 - nuntempo |
Eldoninto | RCA Records Atlantic Records Sony Music Warner Bros. Records Polydor |
Parencaj temoj |
Aphrodite's Child Jon & Vangelis Milva Irene Papas Demis Roussos Kitaro |
Retejo | www.vangelisworld.com |
Vangelis, propranome Evangelos Odysseas Papathanassiou (naskiĝinta la 29-an de marto 1943 en Agria, Grekio), estas fama instrumentisto kaj muzika komponisto de greka deveno. Li apartenas al pioniroj de elektronika popmuziko, sed lia kreado intervenas en pli da muzikaj stiloj.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Komence de la 60-aj jaroj Vangelis estis ano de greka muzika grupo The Forminx. En 1968 li foriris el Grekio kaj en Parizo li fondis komune kun Demis Roussos kaj Loukas Sideras, siaj samlandanoj, grupon Aphrodite's Child, kies kreado portis sin en signo de progresiva rokmuziko. En 1972 la grupo disfalis sin, sed Vangelis ankaŭ pli poste kunlaboris kun Roussos.
Vangelis komencis sian soloan karieron per kompono de muziko al filmoj reĝisoritaj de Frederic Rossif. Li alligis ankaŭ mallarĝajn kontaktojn kun kantisto Jon Anderson (el muzika grupo Yes).
Vangelis poste transŝoviĝis en Londonon, kie li fondis propran surdiskigan studion Nemo. En 1975 li surdiskigis ĉi tie sian unuan konatan albumon Heaven and Hell. En 1982 la muziko de Vangelis al filmo Chariots of Fire akiris Oskaron.
Kunlaborante kun reĝisoro Ridley Scott li komponis la saman jaron muzikon al fama scienfikcia filmo Blade Runner. La sukcesan kunlaboradon Vangelis poste ripetis en la jaro 1992, kiam li kreis muzikon al filmo 1492: Conquest of Paradise.
Diskaro[redakti | redakti fonton]
- Sex Power (1970)
- Hypothesis (1971)
- The Dragon (1971)
- Fais Que Ton Rêve Soit Plus Long Que La Nuit (1972)
- Earth (1973)
- L'Apocalypse des Animaux (1973)
- Heaven and Hell (1975)
- The Vangelis Radio Special (1976)
- La Fête Sauvage (1976)
- Albedo 0.39 (1976)
- Ignacio (1977)
- Spiral (1977)
- Beaubourg (1978)
- The Best of Vangelis (1978)
- Opéra Sauvage (1979)
- China (1979)
- Odes (1979) – kunlaboris Irene Papas
- See You Later (1980)
- Short Stories (1980) – kunlaboris Jon Anderson
- Chariots of Fire (1981)
- The Friends of Mr. Cairo (1981) – kunlaboris Jon Anderson
- To the Unknown Man (1982)
- Private Collection (1983) – kunlaboris Jon Anderson
- Antarctica (1983)
- Soil Festivities (1984)
- The Best of Jon & Vangelis (1984) – kunlaboris Jon Anderson
- Magic Moments (1985)
- Mask (1985)
- Invisible Connections (1985)
- Rhapsodies (1986) – kunlaboris Irene Papas
- Cosmos (1986)
- Direct (1988)
- Themes (1989)
- The City (1990)
- Page of Life (1991) – kunlaboris Jon Anderson
- 1492: Conquest of Paradise (1992) –
- Blade Runner (1994)
- Chronicles (1994) – kunlaboris Jon Anderson
- Mundo Magico De Vangelis (1995)
- Voices (1995)
- Foros Timis Ston Greco (1995)
- Oceanic (1996)
- Portraits (So Long Ago So Clear) (1996)
- El Greco (1998)
- Reprise 1990–1999 (2000)
- Mythodea (2001)
- Odyssey: The Definitive Collection (2003)
- Ithaca (2004)
- Alexander (2004)