Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
242 058 artikoloj en Esperanto |
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
Simón BOLÍVAR (naskiĝis la 24-an de julio 1783, mortis la 17-an de decembro 1830), kies tuta nomo estas Simón José Antonio de la Santísima Trinidad BOLÍVAR Y PONTE PALACIOS Y BLANCO, estis sudamerika batalanto por sendependigo kaj liberigo de la hispanaj kolonioj ("El Libertador") kaj generalo kontraŭ la hispana armeo kaj politikestro por la kreado de sudamerikaj novaj ŝtatoj. Li ege kontribuis al la sendependigo de la aktualaj Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Panamo, Peruo kaj Venezuelo. En 1813 li ricevis la honoran titolon de Libertador el la Cabildo (konsilantaro) de Merido en Venezuelo kiu, post ratifo en Karakaso samjare, restis asociita al lia nomo. La problemoj por progresigi liajn planojn estis tiom oftaj, ke li priskribis sin kiel "el hombre de las dificultades" (la homo de malfacilaĵoj) per letero sendita al la generalo Francisco de Paula Santander en 1825. Li partoprenis en la fondo de la Granda Kolombio, ŝtato kiun li klopodis konsolidigi kiel grandan politikan kaj militistan konfederacion en Ameriko, el kiu li estis Prezidento. Bolívar estas konsiderata pro sia agado kaj idearo kiel "Hombre de América" (homo de Ameriko) kaj elstara figuro de la Universala Historio, ĉar lasis politikan heredon en diversaj latinamerikaj landoj, kelkaj el kiuj igis lin adoraĵo por naciista sento. Li ricevis honorojn en diversaj partoj de la mondo pere de statuoj aŭ monumentoj, parkoj, placoj, ktp. Same liaj ideoj kaj politik-socialaj ideoj okazigis tendencon nomita bolivarismo. Lastaj artikoloj de la semajno: Socialisma realismo - El Lisickij - Lakto |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |