Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

241 963 artikoloj en Esperanto
3 059 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la semajno Enkonduko
Fotita memportreto el la jaro 1914

Lazaro Markoviĉ Lisickij (ruse Лазарь Маркович Лисицкий, naskiĝinta la 11-an de novembro[jul.]/ 23-an de novembro 1890[greg.], mortinta 30-an de decembro 1941), pli bone konata kiel El Lisickij (ruse Эль Лисицкий, jide: על ליסיצקי‎)Loudspeaker.svg, estis rusa artisto, dezajnisto, fotisto, tipografo, polemikisto kaj arkitekto. Li estis grava reprezentanto de la rusa avangardo. Kun sia mentoro Kazimir Maleviĉ li helpis evoluigi suprematismon kaj desegnis multajn afiŝojn por ekspozicioj kaj aliajn propagandilojn  por Sovetunio. Lia laboro grave influis la movadojn Bauhaus kaj konstruktivismo. Li eksperimentis kun variaj produktad-teknikoj kaj stilaj iloj kiuj daŭre estas uzataj en grafika fazonado.

La tuta kariero de Lisickij estis ligita al la kredo, ke la artistoj povas aktive kontribui al ŝanĝo de la socio. Tion li poste resumis per sia edikto, "das zielbewußte Schaffen" (la cel-orientita kreado).

Lisickij, de litova juda оrigino, komencis sian karieron ilustrante jidajn librojn por infanoj. Tiel li intencis antaŭenigi la judan kulturon en Rusio, lando kiu tiam estis travivanta masivan ŝanĝon kaj ĵus estis foriginta siajn kontraŭjudismajn leĝojn. Nur 15-jaraĝa li komencis instrui kaj tion li faris dum  plejparto de sia vivo. Dum la jaroj, li instruis en variaj pozicioj, lernejoj kaj artoj, disvastiganta kaj interŝanĝanta ideojn.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Ĉeng He - Napoleono Bonaparte - Socialisma realismo

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
Aviadilo Jakovlev Jak-18 de la pollanda aerarmeo dum aviadilfestivalo en Płock.
Aviadilo Jakovlev Jak-18 de la pollanda aerarmeo dum aviadilfestivalo en Płock.

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Oktoberfest-beer-mugs.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
1-a de oktobro
  • Hispanio Katalunio La hispana polico agadas perforte kontraŭ referendumo pri la sendependeco de Katalunio deklarita kontraŭleĝa de la hispana registaro.
10-a de septembro
8-a de septembro
4-a de septembro
3-a de septembro
  • Birmo Pliiĝas la krizo de islamaj rohingoj en orienta ŝtato Raĥine, Birmo, el kiu fuĝis jam ĉirkaŭ 500,000 rifuĝintoj (el kiuj 60,000 en la lastaj semajnoj), kaj okazis ribelo de insurekciantaj militantoj, en kiu milito okazis en la lastaj semajnoj ĝis 400 mortoj.
1-a de septembro
  • Kenjo La Supera Kortumo de Kenjo nuligis la lastajn balotojn al prezidenteco pro konstatitaj neregulaĵoj.
  • Usono Jam estas 50 mortoj pro la inundoj en Teksaso kaj Luiziano, okazigitaj de la Uragano Harvey.



Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo