DVU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

DVU, plene Deutsche Volksunion, estas malgranda, ekstreme dekstra partio en Germanio. Ĝi fondiĝis la 5-an de marto 1987 kaj havas nuntempe 9000 membrojn. Ĝia prezidanto depost la fondiĝo estas la eldonisto kaj milionulo Gerhard Frey.

La DVU havas 6 deputitojn en la landan parlamenton de Brandenburgio kaj unu deputiton en la landan parlamenton de Bremeno. La partio neniam sukcesis eniri la germanan parlamenton Bundestag. Ĉe la federaciaj balotoj de 2005 ĝi havis kandidatojn en la listo de la NPD.

La germana Verfassungsschutz (informservo pri protektado de la konstitucio) rigardas la partion kiel ekstreme dekstra kaj ksenofobia kaj daŭre observas ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]