Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Србијa
Srbija
Serbio

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Bože pravde
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Beogrado
Oficiala(j) lingvo(j) serba lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo: ortodoksa kaj katolika (Ortodoksismo, Katolikismo) kaj Islamo
Areo
 % de akvo
88 361 km²
? %
Loĝantaro 7 041 599 (2016)
Loĝdenso 92,8 loĝ./km²
Horzono Mezeŭropa tempo
Interreta domajno .rs
Landokodo SRB
Telefona kodo +381
Plej alta punkto Đeravica
Plej malalta punkto Fera Pordo
Politiko
Ŝtatestro Tomislav Nikolić
Nacia tago la 15-a de februaro (la Konstitucio de Sretenje)
Sendependiĝo la 13-a de julio 1878 (Kongreso de Berlino)
Ekonomio
Valuto Serba dinaro (DIN)
v  d  r
Information icon.svg

SerbioSerbujo estas lando en sudorienta Eŭropo, je la Balkana Duoninsulo. Ĝi limas al la landoj Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Rumanio, Bulgario, Makedonio, Albanio kaj Montenegro. Ĝia suda provinco Kosovo (plena nomo Kosovo kaj Metohio) proklamis memstarecon ekde 2008, sed ĝi ne estas agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj. La plej granda kaj ĉefurbo de Serbio estas Beogrado.

La reĝlando Serbio ankaŭ estis historia lando kiu ekzistis de 1815 ĝis 1918. Ĝis la 3-a de majo 2006, la lando estis parto de la ŝtato Serbio kaj Montenegro. Ekde tiu dato, la Respubliko de Serbio estas sendependa ŝtato rekonita de UN.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Serbio konsistas el:

Krome ekde la jaroj 1912/1913 la provinco Kosovo sude, grandparte loĝata de albanlingvanoj, estis laŭlege aŭtonoma regiono de Serbio (kaj ekde la Kosova Milito fakte estis kontrolata de la internacia armeo KFOR de la Unuiĝintaj Nacioj). Kosovo anoncis sian sendependecon je la 17-a de februaro 2008.

Serbio ekde la sendependiĝo de Kosovo en februaro 2008 fakte konsistas el 24 distriktoj kaj aldone la eksterdistrikta urbo Belgrado. La registaro de Serbio daŭre pledas ankaŭ havi rajton je la teritorio de Kosovo, en kiu situus 5 pliaj distriktoj.

Historio de Serbio[redakti | redakti fonton]

Moderna starto[redakti | redakti fonton]

La Serba revolucio konata ankaŭ kiel Serbia revolucio aludas al nacia insurekcio aktiva inter 1804 kaj 1835, dum kiu tiu teritorio evoluis el otomana provinco al konstitucia monarkio kaj al moderna Serbio.

Politika transiro[redakti | redakti fonton]

Ekde septembro de 2000 post federala balotado kaj dum ruina ekonomia situacio la opoziciantoj ekakuzis na Milošević. La surstrataj protestoj kaj manifestacioj en la tuta Serbio devigis lin lasi la povon al la tiel nomata Demokratia Opozicio de Serbio, ampleksa alianco de reformistaj partioj, post kio Serbio komencis esti akceptata de okcidentaj ŝtatoj. La 28an de junio de 2001 Milošević estis kunportita fare de la serbaj aŭtoritatoj antaŭ la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, kiu akuzis lin helpi militkrimojn kaj homarkrimojn dum la militoj en Kroatio, Bosnio kaj Kosovo.[1] Lia proceso daŭris ĝis lia morto en Hago en 2006, kaj pro tio sen fina juĝo.

Vidu ankaŭ por historio[redakti | redakti fonton]

Geografio de Serbio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Serbio.

La lando havas norde limon al Hungario (la limo trairas la Panonan ebenaĵon), nordoriente al Rumanio (parte la Danubo), en sudoriento al Bulgario (parte tra Balkana montaro). Sude limas la lando (parte tra Šar Planina) al Makedonio, en sudokcidento (ĉefe tra la montaro Prokletije) al Albanio kaj Montenegro. Okcidente limas Serbio (ĉefe la Drina) al Bosnio kaj Hercegovino. En nordokcidento de Serbio limas ĉefe la Danubo al Kroatio. Ĉe limo al Rumanio, la Danubo formas la 253 km² grandan Djerdap-lagon. 163 km² el la akvosurfaco apartenas al Serbio.

Gravaj urboj estas Belgrado, Novi Sad, Niš, Kragujevac, Subotica, Zrenjanin, Pančevo, Čačak, Kraljevo kaj Novi Pazar.

Etnoj en Serbio[redakti | redakti fonton]

Jare 2003 ĉirkaŭ: serboj 80 %, albanoj 16%, hungaroj 4%, ciganoj, aliaj.

Esperanto en Serbio[redakti | redakti fonton]

Vidu: Esperanto-movado en Serbio

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]