Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
240 392 artikoloj en Esperanto |
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
Rizo estas genro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉaj herboj el la familio de la poacoj. Ĝiaj grajnoj estas la ĉefa cereala nutraĵo por duono de la homaro. La planto iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajn foliojn kaj unuflorajn spiketojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20–30 cm longa paniklo. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj por homoj. Rizo-kultivado (rizkampoj) estas taŭga en landoj kun multa pluvo kaj malmultekosta laboro, ĉar ĝi bezonas multan akvon kaj estas tre laborige ĝin kultivi. Tamen ĝi povas kreski preskaŭ ĉie, eĉ sur krutaj monto-inklinoj. Ofte rizo kultiviĝas en plataj marĉaj terenoj prizorgitaj por sekurigi idealan akvo-profundon (tipe 15 cm). Rizo-terenoj ankaŭ foje uziĝas por la produktado de manĝeblaj fiŝoj kaj ranoj. La bienistoj profitas de la facileco de la rizo-plato kreski en akvo-medio: la akvo en rizo-terenoj malhelpas la danĝeran kreskadon de trudherboj ĉe la kulturejo. Kiam la rizo-planto establiĝas en la tereno, la akvo povas finfine esti ĉerpita por preparado de rikolto. La marĉaj terenoj grandigas la produktadon, kvankam la rizon ankaŭ eblas kultivi en ne-marĉa, seka tero (inkluzive de teraso-formaj deklivoj) helpe de superreguliloj por mortigo/inhibo de kresko de trudherboj. Lastaj artikoloj de la semajno: Krotalo - Nutrado en antikva Grekujo - Matematika indukto |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Somera Olimpiko 2016. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |