Aristotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aristotelo
Aristotelo
Aristotelo
Persona informo
Nomo Aristotelo
Dato de naskiĝo -384 [#]
Loko de naskiĝo Stagira [#]
Dato de morto -322 [#]
Loko de morto Chalkida [#]
Okupo filozofo
Aĝo je morto 62
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Aristotelo ([aristotélɛːs] , greke Αριστοτέλης ; naskiĝis en -384, en Stagira, mortis en -322, en Chalkida) estis greka filozofo.

Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formis la modernan sciencon. Scienco kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo. La filozofa tradicio kiu estas inspira de la verkaro de Aristotelo estas nomata Aristotelismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis naskita en -384 en Stagiro en norda Grekio, filo de kuracisto. Havante 17 jarojn, en -367 li iris al Ateno por studi ĉe la Akademio, la instruejo de Platono, kaj restis tie dum la sekvantaj du jardekoj. En -344 li forlasis, irinte al la insulo Lesbo por studi maran biologion dum du jaroj kaj poste instruis Aleksandron dum tri en lernejo instalita de Filipo la 2-a en la Templo de Nimfoj de Mieza (Macedonio). En -335 Aristotelo starigis en Ateno sian lernejon, la Liceo. En -323, je la morto de Aleksandro, li forlasis Atenon kaj, post unu jaro, mortis.

Aristotelo lispis kaj li estis balbutanto.

Verko[redakti | redakti fonton]

Aristotle Ethica Nicomachea - fragmento.

Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas historie la du polusoj de okcidenta filozofio. Platono kredis al idealismo, ke la mondo de vido, aŭdo, tuŝo, ktp, nur estas pala respegulitaĵo de la vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono en lia tre grava verko, Metafiziko, inter aliaj.

Etiko[redakti | redakti fonton]

La verko Etiko temas pri "kiel esti feliĉa", la celo de vivo laŭ Aristotelo. Li diras ke la feliĉa homo estas la virta homo; ke riĉo, famo, honoro, ktp, estas ŝajne, ne vere, bonaj. Do la libro estas ĉefe pri virto. Virto, li diras, ne estas trovita en la ekstremo sed en la mezo: "la ora mezo". Ekzemple, en milito, la ekstremoj, timo kaj aŭdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuraĝo, savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la malracian. Per ada praktiko, tia regado fariĝas kutimo de animo: "Ni fariĝas justaj per justa agado, memregadaj per memregada agado, kuraĝaj per kuraĝa agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita virto (en la greka, la vorto estas arete, kies larĝa signifo estas "boneco").

La kvar ĉefaj virtoj estas: prudento, memregado, kuraĝo kaj justeco.

Etiko ankaŭ pritraktas amikecon kaj la bonecon de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feliĉon laŭ la Filozofo. La ideo ke la celo de vivo estas feliĉo estis poste disvolvigita de Locke kaj Mill kiel radiko de iliaj politikoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

En Politiko li pritaktas la idealan civiton (komparu la Respubliko-n de Platono kaj la Civito de Dio-n de Aŭgusteno). Aristotelo komparas la multajn formojn de civito en Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj: kiam la riĉuloj aŭ malriĉuloj havas tro multe da potenco, la civito ne bone servas ĉiujn kaj poste ruiniĝas en milito aŭ renverso. La plej bona civito servas ambaŭ: la malriĉuloj ĉar ili estas la plimulto de piedoj; la riĉuloj ĉar ili estas la plimulto de mono kaj rimedo. Iafoje Aristotelo sonas kiel MarksoOrwell.

Organo[redakti | redakti fonton]

"Aristotelo" de Francesco Hayez (1791–1882).

Liaj verkoj pri logiko -- Kategorioj, De Interpretado, Antaŭa Analitiko, Posta Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj—estas are konata kiel la Organo (greke οργανον: ilo, instrumento). En la 17-a jarcento, Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon.

En la Organo Aristotelo diris, inter aliaj, ke ĉiu aĵo havas esencon kaj akcesoraĵojn. La esenco estas tiu, kiu apartenas al ĝi laŭ difino. Ekzemple, homo estas, laŭ difino, racia animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia esenco. Akcesoraĵoj, aliflanke, estas eco de aĵo kiu ne apartenas al ĝia difino aŭ esenco. Ekzemple, la alteco aŭ koloro de homo estas akcesoraĵoj. Mi estas homo, se mi estas blanka aŭ nigra, alta aŭ malalta, ktp.

Aristotelo ankaŭ diris ke ĉiu aĵo estas klasigebla hierarkie. Ĉiu fizika aĵo aŭ substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis ĝian specon kaj al superklaso aŭ ĝia genro. Ekzemple, homo kaj ĉevalo ambaŭ apartenas al la genro "animalo", kaj al siaj specoj, "homo" kaj "ĉevalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La diferenco de la speco "homo" de la genro "animalo" estas la eco de racieco.

Posta Analitiko[redakti | redakti fonton]

Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko, la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco estas konstruita el aksiomoj (memevidentaj, antaŭsupozitaj asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per racio ni pensas logike pri ĉi tiuj faktoj. Sed tio logike maleblas komenci sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aŭ fundamento.

La produkto de tia procedo estas kampo de scio aŭ scienco. Tio tre similas al nia moderna scienco, sed moderna scienco ne naskiĝis ĝis Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon al la aristotela ideo de scienco.

Fiziko[redakti | redakti fonton]

En Fiziko li klarigas lian fizikon, precipe pri movo kaj ŝanĝo kaj kiel li okazas. Ĝi enhavas tre interesan diskuton pri senlimeco kaj hazardo.

Laŭ Aristotelo, ĉio kreitaĵo havas kvar kaŭzojn: materia, fina, efika, kaj idea. Ekzemple, tablo havas:

  • materia kaŭzo: ligno, najlo, gluo, ktp
  • idea kaŭzo: la ideo pri tablo en la menso de la ĉarpentisto
  • efika kaŭzo: la mano de la ĉarpentisto
  • fina kaŭzo: por havi meblon por manĝado, kartludi, ktp.

Platono diris ke la sola kaŭzo estas la idea; modernanoj kutime diras ke la sola kaŭzo estas la efika; Aristotelo diris ke ĉiuj kvar estas kaŭzoj. El la kvar kaŭzoj, la tre trompema por la moderna menso estas la fina kaŭzo.

El lia ideoj de kaŭzo kaj senlimeco, Aristotelo diris ke estas unu sola ĉiopova Dio kiu kreis la universon. Stranga diro el pagana buŝo. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino prenis kaj profundigis, skizas jene:

  1. Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
  2. Tial la ĉeno de efikaj kaŭzoj ne estas senlima.
  3. Tial devas esti unu sola unua efika kaŭzo.
  4. Ĉi tiu estas la Unua Moviganto aŭ Dio.

De Animo[redakti | redakti fonton]

Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan kaj sensan, sed nur homo havas ĉiujn tri animojn.

Ktp…[redakti | redakti fonton]

Aristotelo vidis la teron—kaj ĉion sub la luno—kiel lokon tre difekteman kaj almenaŭ ĥaosan, lokon de ŝanĝo kaj morto, dum la ĉielo estas loko senŝanĝebla, eterna, paca, perfekta. Ĉi tiu mondbildo grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600.

Laŭ Aristotelo, la tero estas farita de kvar elementoj: tero, akvo, aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial eme falas al la centro de la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza ol la aliaj elementoj, do ĝi falas inter la tero kaj aero. Simile, aero estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ĉielo—la suno, steloj, ktp—estas farita el kvina elemento neŝanĝebla, kiun li nomis kvintesenco.

Aristotelo ankaŭ verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko, vetero kaj astronomio.

Post morto[redakti | redakti fonton]

Aristotelo verkis multajn verkojn, kion ni scias ĉar ni havas ampleksan liston de lia verkaro. Laŭ la listo, nur unu el liaj verkoj ne estis perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed neniu el tiuj ankoraŭ ekzistas. Plejparte la verkoj, kiujn ni efektive havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la jarcento -I, redaktitaj de Androniko de Rodo. Aristotelo verkis en la greka kun bona stilo, sed la verkoj kiujn ni havas estas en lingvo kruda kaj skiza.

En la 7-a jarcento, la araboj kaptis Egiption kaj eltrovis la verkojn de Aristotelo. Ili ŝatis la sciencon de Aristotelo, sed lia filozofio defiis ilian fidon. La islamanaj filozofoj Aviceno kaj Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun islamo, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo.

Dume, la Okcidento forgesis Aristotelon inter 500-1100, spite de la traduko de Boetio, sed tiam retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo, simile al la posta de Darvino. Sed post du jarcentoj, kristana Eŭropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino, kiu sukcese sintezis kristanan kaj aristotelan penson kiel tomasismon. Tiu estis esprimita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo povis fariĝi la fundamento de moderna scienco.

Lia verko en fiziko kaj logiko ne estis preterpasita ĝis Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento; en biologio ne ĝis Darvino en la 19-a jarcento. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj poezio restas avangardaj.

Konceptoj[redakti | redakti fonton]

Juĝo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Juĝo (filozofio).

La logiko laŭ Aristotelo estas tiu sciobjekto kiu okupiĝas pri propozicioj asertantaj (aŭ deklarantaj) kaj havas kiel objekton la komunan formon de ĉiuj sciencoj, nome la pruva-dedukta procedo aŭ la variaj rezonadaj modoj kiujn ili utiligas. Rilate tiujn eblas certece determini ĉu ili estas veraj aŭ malveraj utiligante la intuiciajn kapablojn de nia intelekto doni universalan kaj objektivan fundamenton al la silogismoj, nome ĝuste al tiuj logikaj propozicioj esprimitaj deduktforme. Tiamaniere oni alestigas sciencon kiu, laŭ Aristotelo, estas antaŭprepara al ĉiu formo de aparta scio. La frazoj-esprimoj deklarantaj diras ion rilate la realon kaj oni ilin povas kompari kun tiu lasta. Arristotelo klasis du eblajn juĝojn surbaze de du variabloj:

  • la "kvanto" (al kiu referencas la universalaj aŭ partaj juĝoj;
  • la "kvalito" (al kiu referencas tiuj asertaj kaj malasertaj).

El tio devenas kvar eblaj juĝoj:

  1. universalaj asertaj;
  2. universalaj malasertaj;
  3. partaj asertaj;
  4. partaj malasertaj.

Inter tiuj tipoj de juĝo kreiĝas specifaj rilatoj, kiuj dependas de siaj formla strukturo. La rilatoj ekzistantaj inter la kvar tipoj de juĝo povas esti:

  1. oponaj rilatoj: la du propozicioj sin ekskludas (se unu estas vera la alia estas malvera): sed eblas ke ambaŭ estas malveraj);
  2. suboponaj rilatoj: la du propozicioj povas esti ambaŭ veraj sed ne povas esti ambaŭ malveraj (se mi asertas ke iuj homoj estas blankaj ne ekskludas la eblecon ke iuj homoj estas alikoloraj);
  3. subalternaj rilatoj: la du propozicioj estas ligitaj inter si, nome la parta propozicio estas ligita al tiu universala: la vero de la universala implicas la veron de tiu parta, sed ne veras la kontraŭo (ekzemple, se mi diras ke "ĉiuj homoj estas blankaj", rezultos vera ankaŭ la parta propozicio "iuj homoj estas blankaj"; sed male se mi asertas ke "iuj homoj estas blankaj", ne korektas aserti ke "ĉiuj homoj estas blankaj", ĉar ne eblas ke aliaj homoj estas alikoloraj);
  4. kontraŭdiraj rilatoj: la du propozicioj sin reciproke ekskludas, nome unu propozicio rezultos vera kaj la alia malvera. La malvereco de unu el ili implicas la veron de la alia aŭ inverse. Temas pri la principo de nekontraŭdiro.[1]

Korespondismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Korespondismo.

Oni povas difini korespondismon (aŭ korespondisman teorion de la vero) kiel gnozeologia teorio en kiu estas subtenate ke la menso reflektas, sen substancaj modifoj, tion kio ekzistas ekstere de ni. Aristotelo povas esti konsiderata la plej grava filozofo de tiu pensmovado, ĉar la homa menso, laŭ tiu greka filozofo, devas, ĉe la fino de la procedo de abstraktado, alveni al la kompreno pri la substanco kiel formo, nome pri tio kion determinita realo devas necese esti.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baziĝinte sur tiu principo la naŭcenta esploristo Karl Popper ellaboris la principon de malpruvebleco, laŭ kiu se du propozicioj oponas inter si kaj unu el ili rezultas vera, la alia certe estas malvera.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]