Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
238 036 artikoloj en Esperanto |
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
La Amazono de Sudameriko estas unu el la du plej grandaj riveroj en la mondo (la alia estas Nilo). Ĝi havas la plej grandan kvanton da akvo fluanta kaj ankaŭ la plej etendan akvokolektan basenon nome 7 050 000 km². La rivero fluas de la Andoj (Nevado Mismi aŭ Nevado Quehuisha [kehuIŝa]) tra la amazona pluvarbaro en la Atlantikon. La larĝo de Amazono estas el 1,6 al 10 km kiam ne estas inundo sed ĝi etendas dum la pluvsezono al 48 km aŭ eĉ plie. La rivero eniras en la Atlantika Oceano ĉe larĝa estuaro ĉirkaŭ 240 km larĝa. La elfluo de la ĉefa riverbranĉo estas de ĉirkaŭ 80 km. Pro ties ampleksego, ĝi estas foje kromnome nomita La Rivera Maro. En ties supra areo, super la kunfluo de Rio Negro, la Amazono estas nomita Solimões en Brazilo; tamen, en Peruo, Kolombio kaj Ekvadoro, same kiel ĉe la resto de la Hispanosfero, la rivero estas ĝenerale nomita kiel Amazono nur el la kunfluejo de la riveroj Maranjono kaj Ukajalo en Peruo. La riversistemo de Ukajalo-Apurimako estas konsiderata ĉefa fonto de Amazono, kun ties ĉefa ekfluejo ĉe la glaĉera fluaĵo de Carhuasanta fluanta el monto Nevado Mismi. Lastaj artikoloj de la semajno: Alĝerio - Trikmaŝino - Murat Zjazikov |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Somera Olimpiko 2016. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |