Janiĉaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Janiĉaroj (de la turka vorto Yeniçeri "nova armeo") estis regula osmana infanterio en la jaroj 13651826. La janiĉaran infanterion konsistigis junuloj, kiujn en la aĝo 12-16 jaroj oni kaptadis en kristanaj regionoj de la imperio (plej ofte ili estis albanoj, bulgaroj kaj serboj). Tiuj junuloj akceptis islamon, formale estis sklavoj de la sultano kaj loĝis en specialaj monasteri-tipaj loĝlokoj sen rajto edziĝi kaj havi propran havaĵon. Krom la militarto, janiĉaroj studis juron, kaligrafion, teologion kaj lingvojn.

Ekde 1683 janiĉarojn oni ekprenis ankaŭ el inter muslimoj.

Fine de sia ekzisto la janiĉara korpuso iĝis politika forto, ne ĉiam oportuna por la sultano. Tial janiĉaroj estis perforte disformitaj en 1826.