Mohammed Nabbous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mohammed NABBOUS (27-an de februaro 1983 - 19-an de marto en 2011), ankaŭ konata sub pseŭdonomo "Mo", estis blogisto kaj civitana ĵurnalisto en Bengazi, Libio.

Dum la ribelo en Libio en 2011, li fondis la televidon Libya Al-Hurra TV, kiu estis la unua privata televida stacio en areo de la Nacia transira registaro. Lin murdis kaŝpafisto en tago, kiam la internacia komunumo ekis aeratakon kontraŭ libiaj armeaj fortoj.