Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
237 788 artikoloj en Esperanto |
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
Alĝerio (arabe: الجزائر , [Al-Ĝaza'ir]; oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية , [Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] - Demokrata Popolrespubliko Alĝerio; en berbera Dzayer, ⴷⵣⴰⵢⴻⵔ; france Algérie) estas suverena ŝtato en norda Afriko, sude de la suda Mediteranea marbordo. Ties ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Alĝero, situanta en la plej nordo de la lando. Kun areo de 2 381 741 kvadrataj kilometroj, Alĝerio estas la deka plej granda lando en la mondo, kaj la plej granda en Afriko. Alĝerio limas nordoriente kun Tunizio, oriente kun Libio, okcidente kun Maroko, sudokcidente kun Okcidenta Saharo, Maŭritanio, kaj Malio, sudoriente kun Niĝero, kaj norde kun la Mediteranea Maro. La lando estas duon-prezidenta respubliko konsistanta el 48 provincoj kaj 1 541 komunumoj (kantonoj). Abdelaziz Bouteflika estis Prezidento ekde 1999. Lastaj artikoloj de la semajno: Trikmaŝino - Murat Zjazikov - Aleksandro la Granda |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Somera Olimpiko 2016. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |