25-a de januaro
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2017 tagoj |
La 25-a de januaro estas la 25-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 340 tagoj restas (341 en superjaroj).
Je la 25-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 41: Klaŭdio iĝis imperiestro de Romio (post morto de sia fratido Kaligulo)
- 817: Paskalo la 1-a iĝis papo
- 1153: Krucmilitistoj komecis sieĝon de Aŝkelono
- 1260: Mongola ĥano Hulagu konkeris kaj prirabis sirian urbon Alepo
- 1327: Eduardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1348: Tertremo en norda Italio kaŭzis pluan damaĝon flanke de monto Villacher Alpe
- 1515: Francisko la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Francio en katedralo en Reims
- 1533: Nupto de la angla reĝo Henriko la 8-a kun Anne Boleyn
- 1554: Brazilo: San-Paŭlo fondiĝis
- 1573: Takeda Shingen venkis Tokugawa Ieyasu en batalo de Mikatagahara
- 1575: Angolo: Luando fondiĝis (nun la ĉefurbo)
- 1755: Moskva Universitato fondiĝis laŭ iniciato de Miĥail Lomonosov
- 1807: Pollando: venko de franca armeo kontraŭ la rusa en batalo apud Morąg; komenco de kampanjo de Napoleono en Reĝlando Prusio
- 1831: Novembra ribelo: Pola Sejmo anoncis detronigon de la caro Nikolao la 1-a
- 1879: Japana taggazeto Asahi Shimbun aperis
- 1907: Dum balotado en germana imperia parlamento Reichstag venkis 5 poloj, i.a. Wojciech Korfanty
- 1909: En Dresdeno okazis premiero de la opero Elektra
- 1915: Unua mondmilito: en batalo de Lutowiska (distrikto Bieszczady) aŭstroj (dum 30-grada frosto) rompis rusan kavalerion - dum la batalado la vilaĝo estis bruligita kaj multaj loĝantoj pereis aŭ estis deportitaj al Siberio pro favora sinteno al aŭstroj
- 1922: Kardinalo Achille Ratti, apostola nuncio en Pollando kaj posta papo Pio la 11-a estis distingita de la ŝtatestro Józef Piłsudski per la Ordeno de Blanka Aglo
- 1924: Chamonix: La unua Vintra Olimpiko komenciĝis
- 1939: Vizito de ministro pri eksteraj aferoj de Nazia Germanio Joachim von Ribbentrop en Varsovio komenciĝis
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio, en sekreta dokumento skribis ke Nazia Germanio bezonos milionon da laboristoj kaj eldonis alvokon al poloj instigante ilin al forveturo; gestapo arestis en Poznań parton de polaj katolikaj pastroj internigante ilin en Chludowo kaj en Lublin arestis 23 franciskanojn; nokte de la 24-a/25-a estis arestitaj en Lvovo maldekstrulaj polaj verkistoj; en Szczebrzeszyn germanaj regopovoj ordonis forpreni de infanoj lernolibrojn pri la pola lingvo, historio kaj geografio - ne ĉiuj obeis
- En rumana internigejo por polaj soldatoj en Târgu Jiu komencis aperi revuo "Świat - Polska - Obóz" (La Mondo - Pollando - Internigejo); Nov-Jorko: "Nowy Świat" (Nova Mondo) citis eldiron de argentina parlamentano en Varsovio, kiu forlasis Pollandon la 21-a de septembro 1939 kaj nun reprezentas Argentinon ĉe pola registaro en ekzilo
- 1941: En Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn
- Londono: "Picture Post" skribis pri rolo de Pola Preĝejo, kie dimanĉe kaj dum ĉiu festo kolektiĝas poloj por tovi perditajn konatojn
- 1942: En Krakovo aperis la unua numero de skolta subtera revuo "Przegląd Polski Młodych" (Pollando-Revuo de Junuloj)
- Tajlando deklaris militon kontraŭ Britio kaj Usono
- 1943: Dum Varsovia konsilio de germanaj policoj Hans Frank diris interalie: Ni ne devus esti troe impresiĝemaj kiam ni aŭdas nombron de 17 miloj de pafmortigitaj; soldatoj de Wehrmacht, gestapo kaj SS-anoj pafekzekutis ĉ. 300 judojn de Jasionówka (distrikto Białostocki); germanoj pafmortigis en koncentrejo Aŭŝvico 51 polojn suspektitajn pri konspira agado; Ribelo de Zamość-regiono: polaj partizanoj batalis nokte de la 25/26-a de januaro en vilaĝo Cieszyn kun germanaj setliĝantoj mortigante 160
- 1944: Germana polico pafmortigis 10 polojn en distrikto Ostrołęcki revenĝe pro vundigo de policano kaj en distrikto Puławski 9 personojn; en Krakovo aperis la unua numero de skolta konspira gazeto "Na Tropie" (Sur la Spuro)
- Regopovoj de Sovetunio esprimis sin kontraŭ mediacio de la registaroj de Britio kaj Usono pri polaj-sovetaj aferoj
- 1945: Ruĝa Armeo liberigis tri polajn urbojn: Pniewy, Sztum kaj Trzebnica; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis en Wieleń 9 personojn; evakuo de germana koncentrejo Stutthof (ene de la Libera Urbo Dancigo) komenciĝis; pola artisto prezentis publike en Lublin 65 satirajn desegnojn pri germanoj
- 1949: En Moskvo oni anoncis fondon de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo kun la celo de reciproka kunlaboro inter landoj de Orienta Bloko, sed fakte pli gravis kresko de kontrolo de Sovetunio super iliaj ekonomioj
- 1950: Flago de Sud-Koreio oficialiĝis
- 1967: Kazablanko: Leonid Teliga eknavigis per jaĥto ĉirkaŭ la mondo
- 1970: Premiero de usona groteska filmo MASH
- 1971: Generalo Idi Amin rezulte de puĉo iĝis diktatoro de Ugando
- 1971: En nord-okcidenta Barato oni kreis subŝtaton Himaĉal-Pradeŝo
- 1979: La unua eksterlanda apostola vojaĝo de papo Johano Paŭlo la 2-a al Domingo, Meksiko kaj Bahamoj komenciĝis
- 1980: Abolhasan Banisadr iĝis prezidento de Irano
- 1981: Ĉinio: verdikto en la proceso de Bando de la Kvar; la vidvino post Mao Zedong estis kondamnita al la mortopuno.
- 1982: Pola Sejmo agnoskis dekretojn de Ŝtata Konsilio pri enkonduko de la milita stato en Pollando, kio okazis eksterleĝe
- 1983: Lanĉo de la usona-eŭropa satelito IRAS, la unua destinita al observado de infraruĝa radiado
- 1989: Sovetrespublikara Esperantista Unio renaskiĝis laŭ akceptita statuto
- 1995: Jacques Santer iĝis prezidanto de Eŭropa Komisiono
- 2001: Armenio iĝis membro de la Konsilio de Eŭropo
- 2004: Usona vaganta veturilo Opportunity grundiĝis sur Marson
- 2004: Miĥeil Saakaŝvili enposteniĝis kiel prezidento de Kartvelio
- 2006: La unua encikliko de la papo Benedikto la 16-a Dio estas amo aperis
- 2006: Palestina Aŭtonomio: parlamentan balotadon gajnis Hamas
- 2010: 90 personoj pereis apud marbordo de Libano en aviadila katastrofo de Ethiopian Airlines
- 2011: Egipta revolucio komenciĝis
- 2013: En prizona tumulto en venezuela urbo Barquisimeto 61 personoj pereis kaj 120 vundiĝis
- 2015: Koalicio de la Radikala Maldekstro venkis balotadon en Grekio
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1347: Dorotea el Mątowy, pola stigmatita ermitino kaj viziulino, devenanta de Malaltaj Landoj, kanonizita (m. 1394)
- 1424: Henriko la 4-a, reĝo de Kastilio (m. 1474)
- 1459: Paul Hofhaimer, aŭstra komponisto kaj orgenisto (m. 1537)
- 1477: Ana de Bretonio, dukino de Bretonio kaj reĝino de Francio el dinastio Kapetidoj (m. 1514)
- 1507: Johano Oporino, itala humanisto kaj presisto (m. 1568)
- 1615: Govaert Flinck, nederlanda portretopentristo kaj desegnisto (m. 1660)
- 1627: Robert Boyle, irlanda kemiisto kaj fizikisto formulinta la leĝon de Boyle, poligloto (m. 1691)
- 1688: Juraj Jánošík, legenda slovaka rabisto kaj nacia heroo (m. 1713)
- 1736: Joseph-Louis de Lagrange, itala astronomo kaj matematikisto kreinta fundamentojn de variada kalkulo (m. 1813)
- 1746: Félicité de Genlis, franca grafino kaj verkistino (m. 1830)
- 1759: Robert Burns, skota nacia poeto, pioniro de romantikismo (m. 1796)
- 1776: Joseph Görres, germana sciencisto kaj laika teologo (m. 1848)
- 1798: Károly Szász, hungara juristo, politikisto (m. 1853)
- 1798: György Verestói, hungara verkisto, reformita episkopo (m. 1865)
- 1802: Márton Debreczeni, hungara inĝeniero, poeto (m. 1851)
- 1826: Pál Gyulai, hungara literaturhistoriisto, kritikisto (m. 1909)
- 1836: František Věnceslav Jeřábek, ĉeĥa dramverkisto (m. 1893)
- 1858: Mikimoto Kokichi, japana pioniro de perlobredado (m. 1954)
- 1860: Charles Curtis, usona politikisto indiandevena (m. 1936)
- 1873: Karl Wallon, germana komercisto, esperantisto (m. 1932)
- 1874: William Somerset Maugham, angla verkisto, fondinto de brita literaturpremio nomita laŭ sia nomo (m. 1965)
- 1875: Bálint Kolosváry, hungara juristo (m. 1954)
- 1877: Peter Zoffmann, dana kasisto kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1878: Ernst Frederik Werner Alexanderson, sveda-usona inĝeniero (m. 1975)
- 1881: Emil Ludwig, germana verkisto (m. 1948)
- 1882: Virginia Woolf, angla verkistino kaj adeptino de feminismo (m. 1941)
- 1884: Montagu Christie Butler, angla muzik-instruisto, esperantisto (m. 1970)
- 1886: Wilhelm Furtwängler, germana dirigento kaj komponisto (m. 1954)
- 1890: Oszkár Licker, rumania hungara poeto (m. ?)
- 1892: Győző Huber, hungara inĝeniero, verkisto (m. 1957)
- 1893: Elek Tolnai, hungara reprezentanto de petrolfabriko, esperantisto (m. nekonata)
- 1894: Janko Alexy, slovaka pentristo kaj verkisto (m. 1970)
- 1900: István Fekete, hungara verkisto (m. 1970)
- 1902: Anna Seprődi, K., hungara porjunulara verkistino (m. 1988)
- 1903: Gyula Csiszár, hungara skulptisto (m. 1986)
- 1904: Géza Frid, hungara-nederlanda komponisto (m. 1989)
- 1908: Boriska Halász, rumanihungara bibliotekistino, medicinhistoriistino (m. 1987)
- 1909: Rózsa Ignácz, hungara verkistino (m. 1979)
- 1913: Witold Lutosławski, pola komponisto, dirigento kaj pianisto koncertinta en 23 landoj (m. 1994)
- 1914: Reinhard Brune, germana poeto kaj verkisto latinlingva (m. 2001)
- 1917: Jânio Quadros, prezidento de Brazilo (m. 1992)
- 1921: Alfred Reed, usona komponisto (m. 2005)
- 1922: Luigi Luca Cavalli-Sforza, itala genetikisto populacia
- 1925: Aladár Szoboszlay, rumania hungara romkatolika pastro, ekzekutita (m. 1958)
- 1925: Edit Timkó, rumania hungara baletistino kaj kantistino, edzino de László Darkó
- 1926: Ignác Kuncz, hungara juristo (n. 1841)
- 1926: Jusef Ŝahin, egipta kinoreĝisoro (m. 2008)
- 1927: Tom Jobim, brazila muzikisto, kunkreinto de Bossa Nova (m. 1994)
- 1928: Robert Stiller, pola verkisto juddevena, tradukisto, lingvosciencisto, esoterulo kaj poligloto (m. 2016)
- 1928: Eduard Ŝevardnadze, prezidento de Kartvelio forpelita de la revolucio de la rozoj
- 1930: Günther Becker, germana instruisto, esperantisto (m. 2008)
- 1933: Corazón Aquino, prezidentino de Filipinoj (m. 2009)
- 1938: Vladimir Visockij, rusa poeto, muzikisto, bardo kaj aktoro edziĝinta al franca aktorino Marina Vlady (m. 1980)
- 1940: Ödön Jakabos, rumania hungara vojaĝisto, verkisto (m. 1979)
- 1942: Eusébio Da Silva Ferreira, portugala futbalisto
- 1947: Kaŭasaki Rjo, itala ĵaza gitaristo, komponisto kaj kreinto de programaroj
- 1950: Jean-Marc Ayrault, ĉefministro de la Kvina Franca Respubliko
- 1954: David Grossman, israela verkisto premiita de Pacpremio de la germana librokomerco
- 1957: Béla Király, hungara verkisto
- 1963: Ryszard Czarnecki, pola politikisto, historiisto, ĵurnalisto, vicprezidano de Eŭropa Parlamento
- 1969: Balázs Sepsiszéki Nagy, rumania hungara lokhistoriisto
- 1978: Charlene de Monako, sudafrika naĝistino, princino de Monako
- 1980: Boldizsár Deák, rumania hungara pentristo, lignoskulptisto
- 1981: Toše Proeski, macedonia kantisto kaj aktoro (m. 2007)
- 1981: Alicia Keys, usona kantistino kaj aktorino
- 1981: Clara Morgane, franca aktorino kaj kantistino
- 1982: Noemi, itala kantistino konata de muzikalbumoj
- 1984: Robinho, brazila futbalisto
- 1989: Sheryfa Luna, franca kantistino kabildevena
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 389: Gregorio de Nazianco, Kapadoka Patro, patriarko de Konstantinopolo, kristana sanktulo, doktoro de eklezio
- 477: Gaisariks, reĝo de vandaloj kaj alanoj, kredanto de arianismo (n. ĉ. 389)
- 844: Gregorio la 4-a, papo enkondukinta festadon de Ĉiuj Sanktuloj
- 1138: Anakleto la 2-a, itala kontraŭpapo juddevena (n. ĉ. 1090)
- 1139: Gotfrido la 6-a, duko de Malsupra Loreno (n. ĉ. 1063)
- 1366: Henriko Suso, germana teologo, dominikano, reprezentanto de mistikismo rejna-flandra, katolika kanonizito (n. 1300)
- 1494: Ferdinando la 1-a, reĝo de Napolo, filo de Alfonso la 5-a (Aragono) (n. 1423)
- 1505: Herkulo la 1-a, duko de Ferrara, reprezentanto de renesanco (n. 1431)
- 1559: Kristiano la 2-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. 1481)
- 1586: Lucas Cranach la pli juna, germana pentristo, filo de Lucas Cranach la Maljuna (n. 1515)
- 1712: Heinrich Wilhelm Ludolf, germana slavisto, aŭtoro de gramatiko de la rusa lingvo, nevo de orientalisto Hiob Ludolf (n. 1655)
- 1761: Sámuel Détsei, hungara pastro, memuaristo (n. 1703)
- 1815: Mózes S. Pataki, hungara dramtradukisto, filologo (m. 1784)
- 1830: Benedek Virág, hungara poeto, tradukisto, pastro, pedagogo (n. 1752)
- 1852: Fabian Gottlieb von Bellingshausen, rusa maroficiro devenanta de germanaj baltoj (n. 1778)
- 1866: Minna Planer, germana aktorino, la unua edzino de Richard Wagner (n. 1809)
- 1879: Áron Benedek, hungara reformita pastro, poeto (n. 1792)
- 1881: Konstantin Thon, rusa arkitekto germandevena, konstruinto de la Katedralo de Kristo Savinto (n. 1794)
- 1884: Johann Gottfried Piefke, germana komponisto de milita muziko (n. 1815)
- 1892: Áron Berde, hungara juristo, natursciencisto (n. 1819)
- 1908: Ouida, angla romanverkistino francdevena (n. 1839)
- 1941: Timuhha Hvedĕrĕ, ĉuvaŝa lingvisto (n. 1887)
- 1942: Agatangel Krimskij, ukraina verkisto kaj orientalisto (n. 1871)
- 1947: Al Capone, usona gangstero italdevena de organizita krimo (n. 1899)
- 1952: Sveinn Björnsson, la unua prezidento de Islando (n. 1881)
- 1951: Sergej Vavilov, rusa fizikisto fondinta skolon de fizika optiko, membro de la Supera Soveto de Sovetunio kaj ĉefredaktoro de Granda Sovetia Enciklopedio, ricevinta kvar Stalin-premiojn (n. 1891)
- 1952: Sveinn Björnsson, unua prezidento de Islando post ties sendependiĝo (n. 1881)
- 1956: András Balázs, rumania hungara kanoniko, papa prelato (n. 1869)
- 1969: Irene Castle, usona dancistino, popularigantino de argentina tango (n. 1893)
- 1971: Ilona Beness, hungara aktorino (n. 1889)
- 1978: Imre Palló hungara operkantisto (n. 1891)
- 1981: Adele Astaire, usona dancistino, fratino de Fred Astaire (n. 1897)
- 1986: Ernst Schnabel, germana verkisto (n. 1913)
- 1988: Anna Seprődi, K., hungara porjunulara verkistino (n. 1902)
- 1990: Ava Gardner, usona aktorino (n. 1922)
- 1991: Andor Bajor, hungara verkisto, ĉefredaktoro de "Kristana Vorto" (n. 1927)
- 1994: Stephen Kleene, usona matematikisto kaj komputikisto okupiĝinta pri teorio de rikuro (n. 1909)
- 1997: Jeane Dixon, usona astrologo kaj parapsikologo, konsultantino de Blanka Domo (n. 1904)
- 1998: Attila Zoller, hungara ĵazmuzikisto (n. 1927)
- 2004: Miklós Fehér, hungara futbalisto (n. 1979)
- 2010: Ali Hasan al-Maĝid, iraka politikisto, respondeculo pri krimoj kontraŭ kurdoj, ekzekutita (n. 1941)
- 2011: Károly Ferenc Szabó, rumania hungara inĝeniero, politikisto (n. 1943)
- 2014: Kurt Krenn, aŭstra teologo kaj episkopo (n. 1936)
- 2015: Demis Roussos, greka kantisto de pop-muziko, distingita per Honora legio pro granda kontribuo al eŭropa kulturo kaj arto (n. 1946)
- 2017: Mary Tyler Moore, usona aktorino (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika kalendaro: Konvertiĝo de la sankta apostolo Paŭlo.
- Pollando: Tago de Kriptologio - ekde 2008
- Skotlando, Kanado, Aŭstralio, Usono: Nokto de Burns
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 25-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.