Fortaj alpafoj registriĝis hodiaŭ sabate en la regiono de Montara Karabaĥo, pridisputitaj de jardekoj fare de Armenio kaj Azerbajĝano, kaj kie de 1994 okazas milit-haltiĝo plurfoje malobeata, sed neniam antaŭe kiel nun. Azerbajĝano raportis la forpason de 12 soldatoj kaj samtempe anoncis fari multajn homperdojn al Armenio, ĉilasta agnoskis 18 mortintojn siaparte.
Aviadilo Boeing 737, flugo FZ981, de la entrepreno Flydubai, kraŝis en la rusia urbo Rostov-na-Donu, sude de la lando. Ĉiuj la pasaĝeroj mortis, laŭ konfirmo de la Ministerio pri Urĝoj de Rusio.
La aviadilo Ed Force One de la brita metalroka muzikgrupo Iron Maiden, post surteriĝi en la Internacia Flughaveno Arturo Merino Benítez de Santiago de Ĉilio, la aviadilo, de tipo Boeing 747-428, akcidentiĝis en la alteriĝdromo.
Pasintvendrede, la privata entrepreno SpaceX surorbitigis sateliton, tamen, la kajuto Falcon 9 malsukcese enmondiĝis sur flos-platformo en la Atlantika oceano kiel estis antaŭplanite kaj fine kraŝis en la maron je 640 kilometroj for de la Florida marbordo.
Pasintsabate, la 5-an de marto, forpasis en Usono Raymond Samuel Tomlinson, konata kiel Ray Tomlinson pro koratako je la aĝo de 74. Li estis kreinto de retpoŝto.
Nia enhavo disponeblas laŭ libera permesilo kiu permesas la reuzado kaj adaptado, per kion ni esperas kontribui al la komuna cifereca havaĵo tutmonda.
Vikinovaĵoj:Vikinovaĵoj vin bezonas! Ni volas krei diversan komunumon kie la civitanoj de la tuta mondo povu kunlabori por informi pri la aktualaj okazaĵoj. Se vi deziras redakti, publikigi aŭ modifi artikolojn, vizitu nian redaktejon kaj legu nian enkondukon. Ĉies kontribuo bonvenas.
Vikinovaĵoj vin bezonas! Ni deziras krei komunumon en al tuta mondo kunlaboranta per raportaĵoj plurtemaj el eventoj novaĵecaj nuntempaj. Bonvole, legu la gvidilon aŭ rigardu la modelon antaŭ ol komenci. Vi povas kontroli la freŝe kreitaj artikoloj por vidi ĉu via novaĵo jam estas verkita.