Bonvenon

WordPress estas moderna ilo por ĉia publikigado. Ĝi enfokusigas estetikon, TTT-normojn, kaj uzeblecon. WordPress estas samtempe senkosta kaj valorega.

Pli simple, WordPress estas ilo, kiun vi uzas, kiam vi volas kunlabori kun via TTT-ejo, anstataŭ batali kontraŭ ĝi.

Ekzistas multaj kromprogramoj por etendi la eblojn de WordPressa retejo. Ekzemple, se vi volas vendi varon per via retejo, traserĉu la kromprogramojn per vorto ecommerceshopping cart.

Se vi volas, vi povas uzi WordPress por krei reton de virtualaj retejoj. La reto povus funkcii kiel wordpress.com, en kiu personoj rajtas starigi kaj administri propran retejon, aŭ vi povas krei reton en kiu nur vi rajtas krei kaj administri la retejojn.

Notinde, la elŝutebla pakaĵo estas por kreo de propra memstara retejo. Ekzistas gastigo-servoj kiuj efektive lu-donas spacon sur serviloj por ke homoj povu starigi sian propran retejon kaj por tia aranĝo nia pakaĵo taŭgas. Sed se vi ne volas mastrumi vian retejon kaj vi akceptas limigitajn rajtojn, la uzo de spaco ene de mult-retejo, t.e. plena gastiganta platformo kiel la komerca wordpress.com eble meritas provon. Tamen, sciu ke tiu ĉi teamo ne laboras por tiu gastiganto.
Ni laboras por kreo de nekomerca Enhav-Mastruma Sistemo WordPress.org.
Wordpress.com estas malsama aranĝo, lanĉita de persono kiu fondis la projekton WordPress. En 2015 wordpress.com iĝis liberprograma, same kiel wordpress.org, sed ĝi estis plene rekontruita per Ĝavoskripto, malkiel la .org-sistemo bazita sur PHP.