Peruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
República del Perú
Perua Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nacia Himno de Peruo
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Limo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana lingvo, ajmara lingvo, Southern Quechua
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (85 %)
protestantismo (11 %)
Areo
 % de akvo
1 285 220 km²
8,8 %
Loĝantaro 30 375 603
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Horzono Peru Time
Interreta domajno .pe
Landokodo PER
Telefona kodo +51
Plej alta punkto Huascarán
Plej malalta punkto Q5803287
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Pedro Pablo Kuczynski
Nacia tago 28-a de julio
Sendependiĝo disde Hispanio 28-a de julio 1821
Ekonomio
Valuto Perua nova suno (PEN)
MEP laŭ 2011
– suma $ 208,0 miliardo (2007)
– pokapa $ 5.200
v  d  r
Information icon.svg

Peruo (hispane: Perú, keĉue kaj ajmare: Piruw) estas lando en Sud-Ameriko, ĉe Pacifiko. Ĝi kuŝas en la oriento de Sud-Ameriko, ĉirkaŭata norde de Ekvadoro kaj Kolombio oriente de Brazilo kaj Bolivio, sude Ĉilio kaj okcidente, Pacifika Oceano. Limo, urbo de pli ol 8 milionoj da loĝantoj, estas plej granda urbo kaj ĉefurbo de la lando.

La politika sistemo baziĝas sur la konstitucio de 1993. Depost 2002, Peruo estis dividita en 24 regionoj kaj grava procezo de malcentriĝo okazis.

La ĉefa lingvo estas la hispana, sekvita de la keĉua kaj de la ajmara.

Peruo estas ano de la APEK (Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado) kaj de la CAN (Anda komunumo). La nova suno (hispane: nuevo sol) estas ĝia monunuo de 1991, anstataŭiginte la intion.

Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]

Fizika geografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Peruo.
Situo de Peruo en Sud-Ameriko

Peruo troviĝas en la okcidenta zono de Sud-Ameriko komprenita inter la ekvatora linio kaj la Tropiko de Kaprikorno. Ĝi okupas areon de 1.285.215 km², kio igas ĝin la dudeka lando pli granda laŭ surfaco de la Tero kaj la tria de Sud-Ameriko. Ĝi limas norde kun Ekvatoro kaj Kolombio, oriente kun Brazilo, sudoriente kun Bolivio, sude kun Ĉilio kaj okcidente kun la Pacifika Oceano. Ĝi posedas grandan variecon de pejzaĝoj pro siaj geografiaj kondiĉoj, kio siavice al li donas grandan diversecon de naturaj rimedoj. La konstitucio esprimas ke la mara regado de Peruo etendiĝas ĝis la 200 maraj mejloj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Reliefo[redakti | redakti fonton]

Topografia mapo de Peruo.

La montoĉeno de Andoj dividas la landon en tri geografiaj regionoj: marbordo, montaro kaj praarbaro. La marbordo estas dezerta kaj ebena strio kiu paralelas je la perua marbordo, ĝia larĝo atingas maksimumon de 180 km en la dezerto de Sechura. De la latitudo 6°S ĝis la limo kun Ĉilio etendiĝas la peruan sektoron de la Dezerto de la Pacifiko kiu sin trovas trairita de valoj estigitaj de mallongaj riveroj de sezona reĝimo. Laŭlonge de la marbordo oni povas trovi pampojn kovritajn de sablo kiun formas la dezertoj de la lando, tiaj kiel tiuj de Sechura (Piura) kaj de Pisco (Ica). Inter la geografiaj akcidentoj kiujn oni povas trovi en ĉi tiu regiono estas la rifoj, duoninsuloj, golfetoj kaj strandoj.

La montaro estas laŭigita de la Andoj. Ĉi tiuj montoj vidiĝas en paralelaj ĉenoj: tri en la nordo, tri en la centro kaj du en la sudo. La Andoj de la nordo kunfluas kun tiuj de la centro en la nodo de Pasco, dum tiu de la centro kunfluas kun la sudaj en la nodo de Vilcanota. Blanka Montaro aŭ en hispana Cordillera Blanca estas montarĉeno kiu formas parton de la Andoj. Ĝi etendas tra 200 km inter 8°08' kaj 9°58'S kaj 77°00' kaj 77°52'W, en direkto nordokcidente. Estas la tropika montarĉeno neĝokovrita plej etenda kaj enhavas 722 unuopajn glaĉerojn. La plej alta monto de Peruo, nome Huascarán de 6.768 metroj, troviĝas tie.

Nacia Rezervo de Aracas, lokita en plena Dezerto de la Pacifiko, ĉe la bordoj de la Pacifika Oceano.
Neĝkovrita Huascarán, en la montoĉeno de Andoj, la plej alta punkto de Peruo.

La Amazonia Praarbaro, lokita je la oriento, estas vasta ebena regiono plena je vegetaĵaro. Ĝi konstituas preskaŭ 60% de la surfaco de la lando. Oni konsideras du malsamajn regionojn: alta praarbaro kaj malalta praarbaro. La alta praarbaroyunga lokiĝas en la tuta orienta flanko de Andoj. Ĝia alteco varias inter la 3.500 kaj 800 m, kaj ĝi ĉirkaŭprenas de la norda landlima zono ĝis la ekstrema sudo de la lando. La reliefo de ĉi tiu zono estas diversa kaj en la areoj en kiuj penetras la montoĉeno de Andoj oni trovas zonojn de fortaj pritraktataj. La malalta praarbaro aŭ tropika amazonia arbaro troviĝas inter la 800 kaj la 80 m. La formo de la reliefo estas ebena kaj en ĝi elstaras la montoĉeno de Contamana, lokita en la maldekstra rando de la rivero Yavarí. Ĝia pli alta punkto atingas la 780 m.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kontraste kun aliaj ekvatoraj landoj, Peruo ne prezentas ekskluzive tropikan klimaton; la influo de la Andoj kaj la Marfluo de Humboldt okazigas grandan klimatan diversecon al la perua teritorio.

La centra marbordo kaj sudo de la lando prezentas subtropikan aridan aŭ dezertan klimaton, kun averaĝa temperaturo de 18 °C kaj jaraj pluvoj de 150 mm, pro la Kurento de Humboldt. Kontraŭe, la norda marbordo posedas aridan tropikan klimaton, pro la tropika maro, kun averaĝa temperaturo super la 24 °C kaj pluvoj dum la somero. Kiam estas okazaĵo de la fenomeno de El Niño, la averaĝa temperaturo de la tuta marbordo leviĝas (kun maksimumaj temperaturoj de ĝis 40 °C) kaj la pluvoj pliiĝas en signifa maniero en la norda marbordo kaj centro.


Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hidrografio de Peruo.

La plej longaj riveroj de Peruo estas la Ucayali, la Maranjono, la Putumayo, la Dipatrin-Rivero, la Yavarí, la Huallaga, la Urubamba, la Mantaro kaj la Amazono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ŝtato[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo ŝtato de Peruo.

Peruo estas prezidenta respubliko de demokratia reprezento kun sistemo multpartia. La registaro strukturiĝas laŭ la principo de disiĝo de povoj,[1] Ĉi tiuj estas la Plenuma povo, Leĝdona povo kaj Juĝa povo. Krome, la Konstitucio establas dek instituciojn nomitaj "konstitucie aŭtonomaj", kun specifaj funkcioj sendependaj disde la tri povoj de la ŝtato. Ekzemploj de tiaj institucioj estas la Konstitucia Tribunalo, la Publika Ministerio, la Defendanto de la Popolo, Nacia Konsilio de la Justico, kaj aliaj.

La perua registaro estas rekte elektita, la voĉdonado estas deviga por ĉiuj civitanoj inter la 18 kaj 70 jaroj.[2] La ĝeneralaj elektoj de 2006 rezultis en venko de la prezidanta kandidato Alan García de la Partio Aprista Peruano (52,6% de la validaj voĉdonoj) kontraŭ Ollanta Humala de Kuniĝo por Peruo (47,4%).[3]

Plenuma povo[redakti | redakti fonton]

Palaco de Registaro.
Prezidento de la Respubliko[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Prezidanto de Peruo.

Laŭ la aktuala konstitucio, la prezidanto estas la ŝtatestro kaj la estro de la registaro. Ĝi estas elektita ĉiun kvinan jaron kaj ĝi ne povas esti sinsekve reelektita.[4] La Prezidanto nomumas la Ĉefministron kaj en interkonsento kun ĉi tiu enoficigas la aliajn membrojn de la Konsilio de Ministroj.[5]

Konsilio de Ministroj[redakti | redakti fonton]

La Konsilio de Ministroj estas la organo komisiita de la direkto kaj la demarŝo de la publikaj servoj de la ŝtato. Ĝi estas prezidita de Prezidanto (ĉefministro) enoficigita de la Prezidanto de la Respubliko. La aktuala Ĉefministro estas Pedro Cateriano.

Leĝdona povo[redakti | redakti fonton]

La sidejo de la Kongreso lokas en la Leĝdona Palaco.

Justico[redakti | redakti fonton]

La Palaco de Justico en Limo, sidejo de la Supera Kortego de Justeco de Peruo

La justeco estas nominale sendependa,[6] Kvankam la politika interveno en juĝaj aferoj estis kutima laŭlonge de la historio kaj tiu polemiko daŭras ĝis hodiaŭ.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

Nuvola apps xmag.png Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Peruo

En praaj tempoj ekzistis diversaj antaŭinkaaj kulturoj, inter kiuj ĉavina, ĉimua, moĉika, nazka, tiŭanaka kaj aliaj.

Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro.

Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco Pizarro, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin.

La konkero kreis la Vicreĝlando de Peruo, kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio.

La sendependeco estis proklamita de la generalo José de San Martín en 1821, kaj firmigita de Simón Bolívar en 1824. La decida batalo okazis en Ajakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio.

De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko, kun Ĉilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio.

La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post granda krizo en la 1980-aj jaroj], en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan García kaj Alberto Fujimori).

En jaro 2006 okazis (unua voĉdono la 9-an de aprilo) nova prezidenta baloto. La plej rimarkindaj kandidatoj estis: Lourdes Flores, Ollanta Humala kaj Alan García. La du lastaj konfrontiĝis en la dua balotado, la 4-an de junio, en kiu venkis Alan García, kiu ree fariĝos prezidento de la lando post antaŭa oficado en la 1990-aj jaroj.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Peruo estas dividita en 25 departementoj. La departementoj de Peruo estas:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Inflacio: 2,08% (2010).
  • Sendungeco: 7,7% (januaro de 2011)
  • MEP: pokapa = $ 5.200 (3.612 eŭrojn, 2011).
  • Publika ŝuldo: 33.000.000 usonaj dolaroj (23% de MEP).
  • Rezervoj: 44.000.000 usonaj dolaroj (29% de MEP).
  • Kaŝa ekonomio: 70 %.
  • Malriĉecindico: 34%; sed pli da 60% en la regionoj de Andoj.
  • Ĉefaj komercaj partneroj: Usono, Ĉinio, Svisio, Kanado kaj Japanio.
  • Eksporto: oro, kupro, fero, zinko, nafto, kafo, kotono, sukero, fiŝo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La ceviĉe, konsiderata la “nacia plado” de la perua kuirarto[8]

La cebiĉeceviĉe, en hispana cebiche, ceviche, sebicheseviche ĉiam prononce [seBIĉe] (laŭ la RAE, povas esti skribita laŭ tiuj ĉiuj manieroj), estas plado de krudaj fiŝoj kaj marfruktoj (ankaŭ viando) kiuj en diferencaj versioj formas parton de la kuirarto de diversaj latinamerikaj landoj marbordaj de la Pacifiko, kiaj estas la jenaj: Peruo, kie ĝi estas konsiderata nacia plado, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, kaj Puertoriko. La hipotezoj indikas ke la regiono de Peruo estas plej probabla kie la cebiĉe originiĝis: la plado estus estinta kreita de la praloĝantoj de la aktuala teritorio perua en la epoko antaŭhispana. La baza materialo estas spicita per suko el citronolimeo, kvankam historie oni uzis la bigaradon.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Politika Konstitucio de Peruo, Artikolo N° 43.
  2. Politika konstitucio de Peruo, Artikolo N° 31.
  3. Nacia oficejo de Procezoj *Electorales, Dua Prezidanta Elekto 2006. Konsultita la 15 de majo de 2007.
  4. Politika konstitucio de Peruo, Artikolo 112.
  5. Politika konstitucio de Peruo, Artikolo 122.
  6. Politika Konstitucio de Peruo, Artikolo 146.
  7. Jeffrey Clark, Building on quicksand. Konsultita la 24 de julio de 2007.
  8. El Cebiche, plato de bandera

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]