Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

237 578 artikoloj en Esperanto
355 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la semajno Enkonduko
Flago-de-Alĝerio.svg

Alĝerio (arabe: الجزائر , [Al-Ĝaza'ir]; oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية , [Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] - Demokrata Popolrespubliko Alĝerio; en berbera Dzayer, ⴷⵣⴰⵢⴻⵔ; france Algérie) estas suverena ŝtato en norda Afriko, sude de la suda Mediteranea marbordo.

Ties ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Alĝero, situanta en la plej nordo de la lando. Kun areo de 2 381 741 kvadrataj kilometroj, Alĝerio estas la deka plej granda lando en la mondo, kaj la plej granda en Afriko. Alĝerio limas nordoriente kun Tunizio, oriente kun Libio, okcidente kun Maroko, sudokcidente kun Okcidenta Saharo, Maŭritanio, kaj Malio, sudoriente kun Niĝero, kaj norde kun la Mediteranea Maro. La lando estas duon-prezidenta respubliko konsistanta el 48 provincoj kaj 1 541 komunumoj (kantonoj). Abdelaziz Bouteflika estis Prezidento ekde 1999.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Trikmaŝino - Murat Zjazikov - Aleksandro la Granda


Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
salikoko de la specio periclimenes imperator sur markukumo (bohadschia argus)
salikoko de la specio periclimenes imperator sur markukumo (bohadschia argus)

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
2016 Summer Olympics opening ceremony - photo news agency Tasnimnews 21.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Somera Olimpiko 2016. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Nitra, Alkoholo, Atletiko ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
28-a de februaro
  • Turkio Komencas juĝado kontraŭ 330 militistoj inter pli ol 1 500 akuzitoj je partopreno en supozita puĉo de julio 2016 en Turkio.
  • Sud-Koreio La heredanto de la imperio Samsung nome Lee Jae-Yong kaj kvar aliaj stabanoj estis oficiale akuzitaj pro korupto kadre de forta skandalo en Sud-Koreio.
23-a de februaro
  • Hispanio La bofrato de la reĝo de Hispanio, nome Iñaki Urdangarín, evitis sian enprizonigon, spite sian kondamnon pro korupto al ses jaroj de malliberejo kaj li eĉ rajtas eksterlandiĝi.
  • Irako La atako de irakanoj kontraŭ ĝihadistoj de okcidenta Mosulo, Irako, sukcesas konkeri ties flughavenon.
19-a de februaro
17-a de februaro
  • Hispanio La bofrato de la reĝo de Hispanio, nome Iñaki Urdangarín, estis kondamnita pro korupto al ses jaroj de malliberejo dum, lia edzino, nome Cristina de Borbón, fratino de la reĝo, estis "senkulpigita".
16-a de februaro
  • Pakistano Almenaŭ 80 mortoj pro atenco kontraŭ sufiisma templo en suda Pakistano, inter kiuj multaj infanoj.
13-a de februaro
11-a de februaro
  • Usono Centoj da enmigrintoj estis arestitaj en Usono kiel aplikado de la politiko de Donald Trump kontraŭ enmigrintoj.
  • Brazilo Post unu semajno de polica striko oni kalkulis ĉirkaŭ 120 da mortoj en la ŝtato Espirito Santo, Brazilo.
10-a de februaro
  • Angolo Almenaŭ 17 mortoj pro homa lavango en futbala stadiono de Uige, Angolo.
  • Indonezio Pro fortaj pluvoj 12 mortoj en Balio, Indonezio.
9-a de februaro
8-a de februaro
  • Francio Tumultoj en Parizo kaj aliaj francaj urboj post fiago de policanoj al afrikdevena junulo.
7-a de februaro
  • Afganio 150 mortoj pro neĝoŝtormoj en Afganio en la lastaj tagoj.
5-a de februaro
  • Kameruno La futbala teamo de Kameruno venkis en la finalo kontraŭ tiu de Egipto por la Afrika Pokalo de Nacioj de 2017.
  • Rumanio Protestoj pluas en Rumanio, kvankam la registaro estis devigita retiri la dekreton por pardoni koruptadon.



Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo