Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
د افغانستان اسلامي جمهوریت
جمهوری اسلامی افغانستان
perse: Ĝomhuri-je Eslami-je Afganistan
paŝtoe: Da Afganistan Islami Ĝomhorijat
Islama Respubliko Afganio

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Afghan National Anthem
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kabulo
Oficiala(j) lingvo(j) Paŝtoa lingvo, Daria lingvo
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo
 % de akvo
652.864[1] km²
~0 %
Loĝantaro 31 822 848
Loĝdenso 51,9 loĝ./km²
Horzono UTC+04:30
Interreta domajno .af
Landokodo AFG
Telefona kodo +93
Plej alta punkto Noŝak
Plej malalta punkto Amudarjo
Politiko
Politika sistemo Islamic republic
Ŝtatestro Ashraf Ghani Ahmadzai
Sendependiĝo disde
Unuiĝinta Reĝlando
19-a de aŭgusto 1956
Ekonomio
Valuto Afgana afganio (AFN)
MEP laŭ 2008
– suma $ 21.388 mlrd
– pokapa $ 416
v  d  r
Information icon.svg
Bieno en Kabulo.

AfganioAfganujo (ankaŭ Afganistano, paŝtoe kaj perse افغانستان afġanestân), oficiale Islama Respubliko Afganio, estas lando en la sudo de Centra Azio kaj en mondoregiono Granda Mezoriento.[2][3] Ĝi havas loĝantaron de proksimume 32 milionoj, kio faras ĝin la 42a plej loĝata landoj en la mondo. Ĝi havas limojn kun Pakistano sude kaj oriente; kun Irano okcidente; kun Turkmenio, Uzbekio, kaj Taĝikio norde; kaj kun Ĉinio en plej malproksima nordoriento. Ties teritorio kovras areon de 652,000 km² (252,000 sq mi), kio faras ĝin la 41a plej granda lando en la mondo.

Homa loĝado en la teritorio de la nuna Afganio datas reen el la Meza Paleolitiko, kaj la strategia loko de la lando laŭlonge de la Silka Vojo konektis ĝin al la kulturoj de Mezoriento kaj de aliaj partoj de Azio. Laŭlonge de la jarcentoj la lando estis hejmo al variaj popoloj kaj suferis nombrajn militajn epokojn; rimarkinde fare de Aleksandro la Granda, la Maŭrjanoj, islamaj araboj, Mongoloj, Britoj, Sovetaj Rusoj, kaj en moderna epoko fare de okcidentaj potencoj. La lando ankaŭ utilis kiel elirejo el kiu Kuŝanoj, Heftalitoj, Samanidoj, Safaridoj, Gaznavidoj, Guridoj, Ĥiljioj, Mogoloj, Hotakanoj, Durrananoj kaj aliaj elstariĝis por formi gravajn imperiojn.[4]

La politika historio de la moderna ŝtato Afganio ekis per la Hotaka kaj Durrania dinastioj en la 18a jarcento. En la fino de la 19a jarcento, Afganio iĝis bufroŝtato en "La Granda Ludo" inter la Brita Hindio kaj la Rusa Imperio. Sekve al la Tria Angl-Afgana Milito en 1919, Amanullah Ĥan malsukcesis klopodi modernigi la landon. Ĝi restis paca dum la kvardek jaroj de monarkio de Zahir Ŝaho. Serio de puĉoj en la 1970-aj jaroj estis sekvita de serio de enlandaj militoj kiu detruis multon de Afganio kaj kiu pluas ĝis nune.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomoj AfganioAfganistano (paŝtoe افغانستان) ŝajne estas tiom antikva kiom la etnonimo Afgano, kiu estis dokumentita jam en libro de la 10a jarcento de la geografo Hudud ul-'alam. La radika nomo "Afgano" estis uzata historie reference al membro de la etno Paŝtooj, kaj la sufikso "-stano" (reciproke ankaŭ -io se konsideri ĝin vera sufikso) signifas "loko de" en Persa. Tiele, Afganistano tradukiĝus al tero de Afganoj aŭ, pli specife laŭ historia senco, al tero de Paŝtooj. Tamen, la moderna Konstitucio de Afganio asertas ke la "vorto Afgano aplikiĝu al ĉiu ajn civitano de Afganio."[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Afganio sendependiĝis en 1919 post la tria milito kun Anglio. Establiĝis konstitucia monarĥio en 1963, kiu defalis en 1973. Kontraktis kun Sovetunio pri amikeco kaj kunlaboro en 1978. En la lando estis komencitaj reformoj, kiuj elvokis kontraŭstaron de konservema islama opozicio. Al milita kontraŭstaro sekvis okupacio de la lando fare de sovetia armeo dum 1979-1989. En venontaj jaroj ĝi fariĝis areno de enlanda milito. De 1998 grandan parton de la lando kun ĉefurbo regis la t.n. Taliboj. En 2001 la Taliba reĝimo estis renversita de la ribeloj komencintaj en la nordo kun helpo de Usono.

Komenca historio[redakti | redakti fonton]

Afganio estas lando monta kaj seka inter Pakistano kaj Irano en centra Azio. Sed ekde Aleksandro la Granda, ĝi estas lando dezirata pro ĝia strategia loko inter Barato, Ĉinio, Rusio kaj la Araba Duoninsulo. Aleksandro, islamo, la mongoloj kaj Tamerlano konkeris ĝin, sed Britio kaj Rusio fiaskis en la afero. Kaj nun Usono batalas tie por kontroli la areon inter dumtempo malamika Irano kaj ne kontrolita Pakistano.

En la teritorio de la nuna Afganio floris la helenbudhaa arto kaj civilizo, el la influo de idoj de indiĝenoj kaj helendevenaj soldatoj de Aleksandro, konvertiĝintaj al Budhismo.

Afganio troviĝis poste centre de la multkulturaj imperioj fonditaj de la Sakaoj (1-a jarcento a.K.) kaj de la Kuŝanoj (1-3 jarcentoj p.K.)

Mezepoko kaj moderna erao[redakti | redakti fonton]

Je la 13-a jarcento, Marko Polo skribis en la 43-a ĝis 51-a ĉapitroj de sia libro pri Afganio. Jam en tiu epoko, papavon oni estis kultivanta. Afganio unufoje floris sub civilizo persa kaj prosperis kiam la interkomerco de Ĉinio, Barato kaj Arabio fluis tra la lando. Sed post 1700 la markomerco de Nederlando kaj poste de Britio forlogis la komercon.

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Afganio fariĝis sendependa regno en 1747. Ahmad Ŝaho DurraniAhmad Shāh Durrānī (Paŝtoe: احمد شاه دراني), konata ankaŭ kiel Ahmad Khān Abdālī (Paŝtoe: احمد خان ابدالي), estis la fondinto de la Durana Imperio kaj estas konsiderata kiel la fondinto de la moderna ŝtato Afganio.

La Emirlando Afganio (1823-1926) estis absoluta monarkio de Centra Azio, kies ĉefurboj estis kaj Kabulo kaj Peŝavaro.

Abdur Rahman Ĥano (paŝtoe عبد رحمان خان) estis Emiro de Afganio el 1880 al 1901. Amanullah Ĥan estis reĝo de 1919 ĝis 1929. La Reĝlando Afganio (paŝtoe: د افغانستان واکمنان, perse: پادشاهي افغانستان) estis islama monarkio en la sudo de la Centra Azio kaj establita en 1926, sekvinte la Emirlandon Afganio post kiam Amanullah Ĥan iĝis reĝo kaj la proklamado de la reĝlando sep jarojn post sia enpoviĝo. Mohammed Zahir Ŝaho estis la lasta Reĝo de Afganio, el la familio Musahiban, kiu regis dum kvar jardekoj, nome el 1933 ĝis li estis elpostenigita per puĉo en 1973.

Soveta armeo en Afganio.

La reĝo de Afganio falis en 1973 kaj, post mallonga respubliko (1973-78), la lando estis regita de komunisma registaro aliancano de la Sovetunio estre de Babrak Kemal. En 1979, Sovetunio sendis armeon por subteni ĝin kaj tie batalis vane ĝis 1989 kontraŭ lokaj armeoj, kiuj estis subtenitaj de Pakistano per la mono kaj armiloj devenaj el arabaj landoj kaj ĉefe el Usono. La batalon kontraŭ sovetunia armeo pagis iomete la trafiko de opio kies parto de transporto estis farita de usona armeo (CIA), parte de la sovetuniaj militistoj. Enlanda milito sekvis la militon kontraŭ Sovetunio ĝis 1989 (retiriĝo de soveta armeo) kaj ĉefe ĝis 1992, kiam la Norda Alianco unuigis la landon, sed regis korupte kaj nesufiĉe forte.

En 1996, la Taliboj venkis la Aliancon, forpuŝinte ĝin al la nordo, kaj regis honeste sed severe, enkondukinte severan interpreton de islamo (islama fundamentismo). Grava subteno de la nova reĝimo estis Usama bin Laden kaj lia araba legio.

En 2001, post atako de supozitaj sekvantoj de Bin-Laden kontraŭ Usono dum la atencoj de 11a de Septembro, la Norda Alianco, nun ribelantoj de la nordo, ricevis la helpon de la aviadiloj kaj bomboj de Usono. La Alianco facile venkis la Talibojn. Nova provizora registaro estis starigita sub Hamid Karzai. Osama Bin-Laden uzis Afganion kiel bazon de sia terorisma organizo. Usono serĉis lin inter la multaj kavernoj kaj montoj de la lando ĝis kiam murdis lin en tre aparta loĝejo en Pakistano.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Orografio[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo en nordokcidenta Afganujo.
Band-e Panir, unu el la lagoj Band-e Amir ĉe Bamijan.

Afganujo estas ŝtato, kiu ne havas aliron al iu maro. Ĝi havas gravan strategian rolon en la regiono. La lando estas ĉefe montara, nur malpli ol 10 % de la areo situas sub alto de 600 m super la marnivelo. La montaroj de la Hindukuŝo, ĝis 7500 metrojn alta, kaj de la Sefid Kuh etendiĝas sur vastaj partoj de la entute 652.090 km² granda lando.

Sudokcidente troviĝas altebenaĵo kun la senelflueja lago Helmand ĉe la landlimo al Irano. La plej grava enfluejo de la lago estas la rivero Helmand, kiu fontas ĉe la ĉefurbo Kabulo entspringt.

Afganujo havas kontinentan klimaton kun varmegaj someroj kaj malvarmegaj vintroj. Ĝi estas ĉefe montara lando sur la orienta Irana Altebenaĵo. Nur norde troviĝas ebenaĵoj ĉe la Amudarjo kaj sudokcidente malgrandaj dezertaj basenoj. La nordorienton trairas la Hindukuŝo. Inter la baseno de Kabulo kaj la norda parto de la lando ekzistas ekde 1964 vintrorezista aŭtovojo kun preskaŭ 3 km longa tunelo, la vojo de la Salang-intermonto.

La suda Hindukuŝo krute malsupreniras al Nuristano, kiu estas ankoraŭ parte kovrita de koniferarbaroj. La regiono inter la ĉefurbo Kabulo kaj la Kajber-intermonto ĉe la landlimo al Pakistano estas la politika kaj ekonomia kerno de la lando. En la okcidenta Afganujo situas la urbo Herat. La suda kaj sudokcidenta regionoj de Afganujo konsistas el dezertoj kaj stepoj, trafluitaj nur de Helmand, kiu estas la plej longa afgana rivero. Ĝi fine enfluas en la saltlagon ĉe Sistan, ĉe la landlimo al Irano.

Oriente de la Helmand troviĝas la dezerto Daŝt-e Lut ("sablolando") kaj okcidente la dezerto Daŝt-e Margo, kiu konsistas ĉefe el gruzo kaj argilsurfacoj.

La plej alta punkto de la lando estas la pinto de la 7485 metrojn alta Noŝak en Hindukuŝo. En la riverebenaĵo de la Amudarjo ĉe la landlimo al Turkmenujo troviĝas la plej malalta punkto de Afganujo, kiu situas je 285 metrojn super la marnivelo.

La lagoj Band-e Amir ĉe Bamijan estas inter la plej bone konataj vidindaĵoj de Afganujo en la okcidenta mondo. La ĉirkaŭa regiono iĝis en 2009 la unua nacia parko en Afganujo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Afganujo konstateblas jenaj sezonoj: la vintraj okcidentventoj alportas pluvojn, dum la someroj estas aparte sekaj kaj pluvas nur en la ekstrema sudoriento de la lando pro musono. Pro la alta situo de la lando povas okazi neĝfaloj, ĉefe en la nordo, ĝis en la valojn.

Klimate, la sudo de la lando jam apartenas al la pli varmaj subtropikoj, en kiuj eblas kreskigi daktilopalmojn, dum la nordo spertas moderan klimaton.

La temperatura spektro estas unu el la plej grandaj de la mondo: ĝi iras de -50 ĝis +53 °C. En la jaro 2000 la duono de la loĝantaro suferis pro sekegoj, kiuj pli kaj pli ofte okazas.

Urbo; taga/nokta temperaturo en januaro; taga/nokta temperaturo en julio

Herat 9 °C/-3 °C; 37 °C/21 °C

Kabulo 5 °C/-7 °C; 32 °C/15 °C

Kandaharo 12 °C/0 °C; 40 °C/23 °C

Administra organizado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Provincoj de Afganio.
Superrigardo pri la provincoj de Afganio.

Afganio politike-administre dividiĝas laŭ 34 provincoj (velajat), kiun poe estras provincestro (vaali), nomata aŭ almenaŭ konfirmata de la centra ŝtata registaro en Kabulo.

En Agfanio la provincoj nomiĝas jene:

Urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de urboj de Afganio.
Kabulo.

80 % de la loĝantaro de Afganujo loĝas en la kamparo kaj nur 20 % enurbe.[6] La plej grandaj urboj estas:

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Demografio de Afganio.
Simpligita mapo de la loĝlokoj de la plej grandaj etnoj en Afganujo.
Afganaj lernejanoj en Bagram.
Evoluo de la loĝantaro x1000.

La afganoj ne estas unu gento, sed konsistas el paŝtuoj, kuzoj de la persoj, en la sudo, la hazaroj en la centro kaj, en la nordo, la uzbekoj kaj taĝikoj, kiuj estas tjurkaj. La lando ne estas unuigita de lingvo aŭ sango, sed de religio (islamo), siaj malamikoj kaj la ŝirmejo de la altaj montoj.

La loĝantaro estas de ĉirkaŭ 25 800 000 (2000) kaj ĉirkaŭ 32 500 000 (2015), inter ili 63 % puŝtunoj aŭ paŝtuoj, 17 % taĝikoj, pli ol 5 milionoj estas rifuĝintoj. La ŝtataj lingvoj estas paŝtoa (55%) kaj persa (=daria, 35%), uzbeka, turkmena, beluĉa, ktp. La ĉefaj religioj estas islamanoj (tre fundamentismaj kaj tradiciemaj, sunaistoj 84%, ŝijaistoj 15%).

Etnoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Iranaj popoloj.
Etnaj grupoj en Afganio
Etna grupo ĉirkaŭkalkulo de 2004–2014[7] ĉirkaŭkalkulo de antaŭ-2004[8][9][10][11]
Paŝtuoj 42% 38–55%
Taĝikoj 27% 26% (el tio 1% estas Kizilbaŝoj)
Hazaroj 8% 9–10%
Uzbekoj 9% 6–8%
Aimakoj 4% 500,000 to 800,000
Turkmenoj 3% 2.5%
Beluĉoj 2% 100,000
Aliaj (Paŝajioj, Nuristananoj, Araboj, Brahuioj, Pamirioj, Gurjaroj ktp.) 4% 6.9%

La loĝantaro de Afganujo apartenas al granda nombro de etnaj grupoj kaj triboj. Pro historiaj kialoj la paŝtuoj emas konsideriĝi la naciportanta popolo. En 2007 la loĝantaro nombris ĉirkaŭ 25 milionoj da homoj. En multaj regionoj diversaj etnoj loĝas miksitaj kaj oni ne scias precize la nombron de loĝantoj. La kategorigo en etnajn grupojn malfacilas ankaŭ, ĉar memdifino kaj ekstera difino ofte malsamas.

Tial oni ne konsideru la nombron kaj procentojn de etnaj grupoj kiel ekzaktaj valoroj, sed nur kiel taksado. La sekvaj nombroj estas ekstrapolitaj al la jaro 2009.[12]

Paŝtuoj[redakti | redakti fonton]

Paŝtuoj, historie Afganoj estis la fondintoj kaj nomdonintoj de la lando. Ili reprezentas inter 40 kaj 50 % de la loĝantaro. Nombras kiel paŝtuoj interalie diversaj nomadaj triboj, ĉefe la kuĉioj, kiuj estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj. Ili estas aparte protektitaj de la afgana konstitucio kaj havas rajtojn pri kunparolo.

Taĝikoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj etnaj grupoj en Pakistano, Afganio kaj ĉirkaŭaj areoj, 1980. Beluĉoj estas en roza areo kaj Paŝtuoj en verda.

Taĝikoj estas la dua plej granda grupo de la lando. La nomo signifas ĝenerale la persparolantajn loĝantojn de Afganujo, kiujn oni nomas ankaŭ "Parsiwan" (persparolantoj) aŭ, oriente kaj sude, "Dihgan" kaj "Dihwar" (vilaĝposedantoj, tio estas malnomadoj).[13] La taĝikoj ne vere estas etno, ne ekzistas konstateblaj kultura, socia aŭ politika diferenco al aliaj grupoj. Okcidente ili estas la rektaj posteuloj de la persa popolo de Irano, en la nordo tiu de la persparolanta popolo de centra Azio. Ili reprezentas la plimulton en la plej multaj urboj.[13]

La nomon "taĝikoj" uzas plej ofte aliaj por distingi grupojn de loĝantoj, kiuj ne apartenas al triba socio, parolas la persan kaj apartenas plej ofte al sunaismo. Taĝikoj estas inter 20 kaj 35 % de la loĝantaro. Ankaŭ aliaj persparolantaj grupoj, kiel ekzemple la kizilbaŝoj identigas sin pli kaj pli ofte kiel taĝikoj.[14]

Hazaroj[redakti | redakti fonton]

Hazaroj, ankaŭ persparolantoj, tamen ĉefe ŝiismanoj estas 7 ĝis 20 % de la tuta loĝantaro.

Uzbekoj[redakti | redakti fonton]

  • Uzbekoj, unu el la multaj tjurkaj popoloj de centra Azio, reprezentas ĉirkaŭ 8 ĝis 15 % de la loĝantaro de Afganujo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas aldone pluraj aliaj malgrandaj etnaj grupoj en Afganujo kiel la aimakoj (3 ĝis 6 %), turkmenoj (1 ĝis 3 %), beluĉoj (< 1 %), nuristananoj kaj multaj aliaj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lingvoj de Afganio.

Estas du oficialaj lingvoj de Afganio, kaj aliaj lingvoj estas parolataj. La du oficialaj lingvoj, la persa kaj la paŝtua, estas la plej ofte parolataj. La persa lingvo ankaŭ nomiĝas Dari, Farsi, estas parolata de duono de la popolo. Ĉi tiu pocentaĵo inkluzivas ĉirkaŭ du milionojn da parolantoj de la Hazaragi-dialekto. La paŝtua lingvo estas parolata de 35 % de la popolo.

Krome estas parolataj diversaj tjurkaj lingvoj, nome la turkmena kaj la uzbeka, krome pli ol tridek aliaj lingvoj. Granda parto de la popolo estas dulingva.[15]

Religio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 99% el la loĝantaro de Afganio estas islamanoj; ĝis 90% estas de la branĉo de Sunaismo, 7–19% estas ŝijaismaj.[16][17][18]

Ĝis la 1890-aj jaroj, la regiono ĉirkaŭ Nuristano estis konata kiel Kafiristano (tero de kafiroj (nekredantoj)) pro ties ne-islamaj loĝantoj, nome Nuristananoj, etna distinga popolo kies religiaj praktikoj inkludis animismon, politeismon, kaj ŝamanismon.[19] Ankaŭ miloj da Afganaj Sikoj kaj Hinduoj troviĝas en la ĉefaj urboj.[20][21] Estis malgranda juda komunumo en Afganio kiu estis elmigrinta al Israelo kaj Usono fine de la 20a jarcento; nur unu fama judo, nome Zablon Simintov, restis en 2005.[22]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Loja jirga (13an de junio 2002).
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politiko de Afganio.

La politiko de Afganio konsistas el konsilio de ministroj, provincaj guberniestroj kaj nacia asembleo, kaj prezidento servanta kiel ŝtatestro kaj ĉef-komandanto de la Afganaj Armitaj Fortoj. La lando estas nune estrita de la Prezidento Ashraf Ghani kiu estas helpata de du vicprezidantoj, Abdul Raŝid Dostum kaj Sarŭar Daniŝ. En la lasta jardeko la politiko de Afganio estis influita de la landoj de NATO, ĉefe de Usono, en klopodo por stabiligo kaj demokratiigi la landon. En 2004, la nova konstitucio de la lando estis adoptita kaj oni elektis plenuman prezidentoj. La venontan jaron okazis ĝenerala elektado por elekti parlamentanojn.

La Konstitucio de Afganio estas la suprema leĝo de la ŝtato Afganio, kiu utilas kiel leĝa kadro inter la afgana registaro kaj la afganaj civitanoj.[23][24][25] Kvankam Afganio (Afgana Imperio) estis farita ŝtato en 1747 fare de Ahmad Ŝaho Durrani,[26] la plej frua afgana konstitucio estis verkita dum la regado de la Emiro Abdur Rahman Ĥano en la 1890-aj jaroj sekvite de versio de 1923.[27][28]

La nuna Afgana konstitucio estis aprobita per interkonsento en Januaro 2004 post la Loja jirga de 2003.[25]

Prezidento Karzaj defilas antaŭ la unuaj soldatoj de la Afgana Nacia Armeo.

Antaŭ la posteno de la Prezidento de la Islama Respubliko Afganio estis kreita en 2004, Afganio estis respubliko inter 1973 kaj 1992 kaj el 2001 antaŭen. Antaŭ 1973, ĝi estis monarkio. Hamid Karzai startis sian unuan kvin-jaran regotempon en 2004. Post sia dua regotempo en 2014, Ashraf Ghani Ahmadzai estis elektita kiel venonta prezidento.

Loja jirga (paŝtoe, لویه جرگه), estas la nomo, kiun ricevas en Afganio granda asembleo, en kiu origine ĉeestis paŝtooj, sed kiu poste inkluzivis aliajn etnajn grupojn. Inter ĝiaj ĉeestantoj estas tribestroj, politikistoj, militistoj, religiaj kaj nobelaj altranguloj, ŝtatlaboristoj, ktp. La asembleo estas kunvokata neregule, kelkfoje de la reganto. Kelkaj historiistoj diras, ke tiu tradicio estas pli ol jarmila.

Afganio membras en diversaj internaciaj organizoj kiaj en Unuiĝintaj Nacioj (ekde 1946) kaj kunlaboras aŭ ricevas helpon el multaj registaraj kaj neregistaraj organizoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekonomio de Afganio.
Laboristoj procezante granatojn (anaar), pro kio Afganio estas fama en Azio.
Afganinoj ĉe tekstila fabriko en Kabulo.

Afganio estas unu el malriĉigitaj malplej evoluigitaj landoj, nome unu el plej malriĉa de la mondo pro jardekoj de milito kaj sekva manko de eksterlanda investado. En 2014, la MEP de la lando estis ĉirkaŭ 60.58 mil milionoj da usonaj dolaroj kun interŝanĝa indico de 20.31 mil milionoj da usonaj dolaroj, kaj la MEP por person estas de 1,900 usonaj dolaroj. La eksportoj de la lando totalis 2.7 mil milionoj da usonaj dolaroj en 2012. Ties sendunga indico estis en 2008 ĉirkaŭ 35%.[16] Laŭ informo de 2009, ĉirkaŭ 42% el la loĝantaro vivas el malpli ol 1 usona dolaro tage.[29] La lando havas mal pli ol 1.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en ekstera ŝuldo.[16]

La ekonomio de Afganio estis kreskanta je ĉirkaŭ 10% jare en la lasta jardeko, pro la enmeto de ĉirkaŭ 50 mil milionoj da usonaj dolaroj kiel internacia helpo kaj sendoj el afganaj elmigrintoj.[16] Ĝi estas kaŭzata ankaŭ pro plibonigoj faritaj en la transporta sistemo kaj en la agrikultura produktado, kio estas la kerno de la landa ekonomio.[30] La lando estas konata pro sia produktado de kelkaj el la plej bonkvalitaj granatoj, vinberoj, abrikotoj, melonoj kaj kelkaj aliaj freŝaj kaj sekaj fruktoj, kiaj juglandoj.[31] Multaj fontoj indikas ke tiom multe kiom ĝis 11% aŭ plie el la ekonomio de Afganio estas derivata el la kultivado kaj vendado de opio, kaj Afganio estas amplekse konsiderata la plej granda produktanto de opio en la mondo spite la klopodoj de la afgana registaro kaj de internaciaj organizoj por elradikigi tiun kultivon.[32]

Kvankam la nuna deficito de la lando estas ege financata pere de doninta mono, nur malgranda parto estas havigita rekte al la registara buĝeto. La cetero estas havigata el ne-buĝeta elspezo kaj al projektoj deciditaj de donantoj tra la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj de neregistaraj organizoj. La Afgana Ministerio de Financo estas fokusante al plibonigo de enspeza kolektado kaj disciplino al elspezado en la publika sektoro. Por ekzemplo, la enspezoj de la registaro pliiĝis je 31% al 1.7 mil milionoj da usonaj dolaroj el Marto 2010 al Marto 2011.

Afganio, Tendencoj en la Indico de homa disvolviĝo, 1970–2010.

Da Afghanistan Bank estas la centra banko de la lando kaj la "afganio" (AFN) estas la landa valuto, kun koresponda valoro de ĉirkaŭ 47 "afganioj" por 1 usona dolaro. Ekde 2003, malfermiĝis ĉirkaŭ 16 novaj bankoj en la lando, kiaj la Afgania Internacia Banko, la Kabul Bank, la Azizi Bank, la Paŝtua Banko, la Standard Chartered Bank, kaj la First Micro Finance Bank.

Unu el la ĉefaj faktoroj por la nuntempa ekonomia rekupero de la lando estas la reveno de ĉirkaŭ 5 milionoj de afganaj elmigrintoj, kiuj kunportis kun ili laboran energion, entreprenemon kaj riĉokreantan lertecon same kiel la multe necesaj fondusoj por startigi negocojn. Por la unua fojo ekde la 1970-aj jaroj, Afganoj entreprenis konstruadon, unu el la plej grandaj enspezofontoj de la lando.[33] Kelkaj el ĉefaj landaj konstruprojektoj estas tiu de Nova Kabulo por 35 mil milionoj da usonaj dolaroj ĉe la ĉefurbo, la urbo Ĵazi Amanullah Ĥan ĉe Jalalabad, kaj Aino Mena en Kandahar.[34][35][36] Similaj disvolvigaj projektoj startis ankaŭ en Herat, Mazar-i Ŝarif, kaj aliaj urboj.[37]

Afganaj virinoj el la okcidenta parto de la lando montrantaj tradiciajn Adraskanajn Afganajn tapiŝojn.

Aldone, nombraj entreprenoj kaj malgrandaj fabrikoj ekfunkciis en diversaj partoj de la lando, kiuj ne nur havigas enspezojn al la registaro sed ankaŭ kreas novajn laborpostenojn. Plibonigoj en la negoca medio rezultis en pli ol 1.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en investado en telekomunikado kaj kreis pli ol 100,000 laborlokojn ekde 2003.[38] Afganaj tapiŝoj iĝis popularaj denove, kio ebligis je multaj tapiŝkomercistoj tra la tuta lando dungu pli da laboristoj.

Afganio estas membro de WTO, SAURK, EKO, kaj OIK. Ĝi havas observantan statuson en ŜOK. La Ministro pri Eksterlandaj Aferoj nome Zalmai Rassoul diris al ĵurnalistoj en 2011 ke la celo de sia lando "estas atingi afganan ekonomion kies kresko estu bazita sur komerco, privata entrepreno kaj investado".[39] FAkuloj kredas ke tio revoluciigos la ekonomion de la mondoregiono. La produktado de opio en Afganio alvenis al rekordo en 2007 kun ĉirkaŭ 3 milionoj da personoj enmetitaj en tiu negoco,[40] sed poste ĝi ege mallpliiĝis en la venontaj jaroj.[41] La registaro startis programojn por helpi malpliigon de la papava kultivado, kaj ĉirkaŭ 2010 oni informis ke 24 el la 34 provincoj estis jam liberaj el papava kultivado. En Junio 2012, Barato postulis privatan investadon en la enspezado de la lando kaj la kreadon de taŭga ekonomia medio.[42]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kulturo de Afganio.

La kulturo de Afganio pluis dum ĉirkaŭ du jarmiloj, el almenaŭ la epoko de la Akemenida Imperio en 500 a.K.[43][44] Temas ĉefe pri nomada kaj triba societo, kaj diversaj regionoj de la lando havas siajn proprajn tradiciojn, kio respegulas mult-kulturan kaj mult-lingvan karakteron de la lando. En la sudaj kaj orientaj regionoj la popolo loĝas laŭ la Paŝtoa kulturo laŭ la sekva Paŝtoŭalia, kio estas antikva vivostilo kiu estas ankoraŭ konservata.[45] La cetero de la lando estas kulture persa kaj Tjurka. Kelkaj ne-Paŝtooj kiuj loĝas en proksimeco kun Paŝtooj adoptis Paŝtoŭalia[46] en procezo nomita Paŝtoigo (aŭ Afganigo), dum kelkaj Paŝtooj estis persiigitaj. Milionoj de Afganoj kiuj estis loĝantaj en Pakistano kaj Irano dum la lastaj ĉirkaŭ 30 jaroj estis influitaj de kulturoj de tiuj najbaraj landoj.

Viroj vestantaj tradiciajn Afganajn vestojn en la suda urbo Kandahar.

Afganoj montras fieron por siaj kulturo, nacio, praularo kaj ĉefe religio kaj sendependeco. Kiel ĉe aliaj altateruloj, ili estas rigardataj per mikso de superrigardo kaj auperkontrolo, pro ties alta konsidero al persona honoro, al ties triba lojaleco kaj al preteco uzi perforton por solvi disputojn.[47] Ĉar triba milito kaj interna feŭdismo estis unu el ties ĉefaj okupoj ekde senmemora tempo, tiu individuisma trajto malhelpis la konkeron fare de eksterlandanoj. Tony Heathcote konsideras ke la triba sistemo estas la plej bona vojo organizi grandajn grupojn de personoj en lando kiu estas geografie malfacila, kaj en socio kiu, el materiisma vidpunkto, havas nekomplikan vivostilon.[47] Estas ĉirkaŭkalkule 60 ĉefaj paŝtoaj triboj,[48] kaj la Afganoj nomadaj estas ĉirkaŭkalkule 2–3 milionoj.[49]

La lando havas komplikan historion kiu survivis ĉu en siaj nunaj kulturoj aŭ en la formo de variaj lingvoj kaj monumentoj. Tamen, multaj el ties historiaj monumentoj estis damaĝita de ĵusaj militoj aŭ kontraŭkulturaj reĝimoj.[50] La du famaj Budhoj de Bamijan estis detruitaj de Taliboj, kiuj konsideris ilin kiel idolecaj. Krom tio, arkeologoj estas ankoraŭ trovantaj Budhismajn restaĵojn en diversaj partoj de la lando, kelkaj el ili datitaj el la 2a jarcento.[51][52][53] Tio indikas ke Budhismo estis disvastigita en Afganio. Aliaj historiaj lokoj estas la urboj Herat, Kandahar, Gazni, Mazar-i Ŝarif, kaj Zaranĝ. La Minareto de Ĝam en la valo de la rivero Hari, estas Monda heredaĵo de Unesko. Mantelo laŭtradicie vestita de la islama profeto Muhammad estas tenita ene de la Sanktejo de la Mantelo en Kandahar, urbo fondita de Aleksandro kaj la unua ĉefurbo de Afganio. La citadelo de Aleksandro en la okcidenta urbo Herato estis plinovigita en ĵusaj jaroj kaj estas populara allogaĵo por turistoj. En la nordo de la lando estas la Maŭzoleo de Hazrat Ali, supozita de multaj kiel la loko kie Ali estis entombigita. La Afgana Ministerio de Informado kaj Kulturo estas plinovigante 42 historiajn lokojn en Gazni ĝis 2013, kiam la provinco estos deklarita kiel ĉefurbo de Islama civilizo.[54] La Nacia Muzeo de Afganio estas en Kabulo.

Kvankam edukiteco estas malalta, la klasikaj persa kaj paŝtoa poezio ludas gravan rolon en la afgana kulturo. Poezio ĉiam estis unu el la ĉefaj edukaj pilieroj en la regiono, ĝis nivelo ke ĝi estas integrata en ĝenerala kulturo. Kelkaj elstaraj poetoj estas Rumi, Rabi'a Balĥi, Sanai, Jami, Ĥuŝal Ĥan Ĥattak, Rahman Baba, Ĥalilullah Ĥalili, kaj Parŭin Paĵŭak.[55]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Muziko de Afganio.

La urbo Kabulo estas hejmo de multaj muzikistoj kiuj estis mastroj kaj de tradicia kaj moderna afgana muziko. Tradicia muziko estas populara ĉefe dum la celebroj de Noruzo (Novjaro) kaj de la Nacia Sendependeca Tago. Ahmad Zahir, Naŝenas, Ustad Sarahang, Sarban, Ubaidullah Jan, Farhad Darja, kaj Naghma estas kelkaj el la elstaraj afganaj muzikistoj, sed estas multaj aliaj.[56] Plej afganoj estas alkutimiĝintaj rigardi hindajn filmojn de Bolivudo kaj aŭskulti ties filmajn kantojn. Multaj gravaj filmosteluloj de Bolivudo havas radikojn el Afganio, kiaj Salman Ĥan, Saif Ali Ĥan, Shah Rukh Khan (SRK), Aamir Ĥan, Feroz Ĥan, Kader Ĥan, Nasrudin Ŝah, Zarine Ĥan kaj Celina Jaitli. Aldone, kelkaj filmoj de Bolivudo, kiaj Dharmatma, Khuda Gawah, Escape from Taliban, kaj Kabul Express estis filmitaj en Afganio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Central Statistics Organization of Afghanistan: Statistical Yearbook 2012-2013: Area and administrative Population
  2. "Afghanistan". The World Factbook. CIA. [1] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  3. "U.S. maps". Pubs.usgs.gov. Arkivita el la originalo en 2013-12-25. [2] Alirita la 15an de Majo 2012. "South Asia: Data, Projects, and Research". [3] Alirita la 15an de Septembro 2016. "MAPS SHOWING GEOLOGY, OIL AND GAS FIELDS AND GEOLOGICAL PROVINCES OF SOUTH ASIA (Includes Afghanistan)". [4] Alirita la 15an de Septembro 2016. "University of Washington Jackson School of International Studies: The South Asia Center". Arkivita el la originalo la 2an de Aprilo 2015. [5] Alirita la 15an de Septembro 2016. "Syracruse University: The South Asia Center". [6] Alirita la 15an de Septembro 2016. "Center for South Asian studies". [7] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  4. . The Pre-Islamic Period. Afghanistan Country Study. Illinois Institute of Technology (14a de Januaro 2002). Arkivita el la originalo je 3a de Novembro 2001. Alirita 14a de Oktobro 2010.
  5. "Constitution of Afghanistan". 2004. [8] Alirita la 16an de Septembro 2016.
  6. Summary of the National Risk and Vulnerability Assessment 2007/8 en la TTT-ejo de la Central Statistics Organisation, http://nrva.cso.gov.af/Brochure%20English-Final.pdf (PDF-dosiero 1,77 MB), Oktobre 2009, p. 4, kaj http://nrva.cso.gov.af/003.xls (Excel-dosiero)
  7. Ethnic groups. The World Factbook. CIA. Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 18a de Septembro 2010. “Pashtun, Tajik, Hazara, Uzbek, other (includes smaller numbers of Baloch, Turkmen, Nuristani, Pamiri, Arab, Gujar, Brahui, Qizilbash, Aimaq, Pashai, and Kyrghyz) note: current statistical data on the sensitive subject of ethnicity in Afghanistan is not available, and ethnicity data from small samples of respondents to opinion polls are not a reliable alternative; Afghanistan's 2004 constitution recognizes 14 ethnic groups: Pashtun, Tajik, Hazara, Uzbek, Baloch, Turkmen, Nuristani, Pamiri, Arab, Gujar, Brahui, Qizilbash, Aimaq, and Pashai (2015)”.
  8. Afghanistan. The World Factbook/Central Intelligence Agency. University of Missouri (15a de Oktobro 1991). Alirita 20a de Marto 2011.
  9. Ethnic divisions. The World Factbook/CIA. University of Missouri (22 January 1993). Alirita 16a de Oktobro 2010.
  10. Ethnic Groups. Library of Congress Country Studies (1997). Alirita 8a de Oktobro 2010.
  11. Ethnic groups:. The World Factbook/CIA. University of Missouri (2003). Alirita 18a de Septembro 2010.
  12. Conrad Schetter: II. Strukturen und Lebenswelten - Stammesstrukturen und ethnische Gruppen En: Bernhard Chiari (Hrsg.): Wegweiser zur Geschichte. Afghanistan, 3-a eldono, Ferdinand Schöningh, Paderborn 2009, ISBN 978-3-506-76761-5, S.124 (PDF-dosiero; 8.7 MB) vgl: Conrad Schetter: Ethnizität und ethnische Konflikte in Afghanistan, Reimer, Juni 2003 ISBN 978-3-496-02750-8
  13. 13,0 13,1 R. Ghirshman, "Afghanistan", (ii) ethnography, in Encyclopaedia of Islam, CD-ROM Edition v. 1.0 ed., Leiden, Nederlando
  14. Bernt Glatzer: Afghanistan: Ethnic and tribal disintegration? In: William Maley (Hrsg.): Fundamentalism Reborn?: Afghanistan And The Taliban. New York University Press, New York 1998, ISBN 0-8147-5585-2, S.170
  15. CIA - The World Factbook -- Afghanistan. Central Intelligence Agency (2006-10-17). Alirita 2006-11-01.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 "Afghanistan". The World Factbook. CIA. [9] Alirita la 18an de Septembro 2016.
  17. Country Profile: Afghanistan. Library of Congress Country Studies en Afganio (Aŭgusto 2008). Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 10a de Oktobro 2010.
  18. Chapter 1: Religious Affiliation. The World’s Muslims: Unity and Diversity. Pew Research Center's Religion & Public Life Project (9a de Aŭgusto, 2012). Alirita 4a de Septembro 2013.
  19. “NURISTAN”, Encyclopædia Iranica.
  20. Lavina MelwaniHindus Abandon Afghanistan. Hinduism Today. Arkivita el la originalo je 2007-01-11. Alirita 19a de Majo 2012.
  21. Majumder, Sanjoy, "Sikhs struggle in Afghanistan", BBC News, 25a de Septembro 2003. Kontrolita 19a de Majo 2012.
  22. N.C. Aizenman. "Afghan Jew Becomes Country's One and Only", Washingtonpost.com, 27a de Januaro 2005. Kontrolita 19a de Majo 2012.
  23. The Constitution of Afghanistan (PDF). Supreme Court Afghanistan (3a de Januaro, 2004). Alirita 2010-12-08.
  24. Constitution of Afghanistan (2004). President of Afghanistan (2004). Alirita 2010-12-08.
  25. 25,0 25,1 Constitution. The Embassy of Afghanistan (2006). Alirita 2010-12-08.
  26. Afghan Kings Since 1747. The Embassy of Afghanistan. Alirita 2010-12-08.
  27. Constitutional History of Afghanistan. Encyclopædia Iranica. Alirita 2010-12-08.
  28. Constitution of Afghanistan (1923). Afghanistan Online. Alirita 2010-12-08.
  29. Afghanistan: Food still unaffordable for millions. IRIN (12a de Marto 2009). Arkivita el la originalo je 27a de Aŭgusto 2010. Alirita 11a de Oktobro 2010.
  30. Agriculture. USAID. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 20a de oktobro 2010.
  31. Exporting Afghanistan, de P.J. Tobia. 17a de Novembro 2009.
  32. http://www.unodc.org/pdf/publications/afg_opium_economy_www.pdf
  33. Gall, Carlotta, "Afghan Companies Say U.S. Did Not Pay Them", New York Times, 7a de Julio 2010. Kontrolita 30a de Septembro 2011.
  34. the Kabul New City Official Website. DCDA. Arkivita el la originalo je 2013-12-30. Alirita 4a de Februaro 2012.
  35. Ghazi Amanullah Khan City. najeebzarab.af (2009). Arkivita el la originalo je 2013-04-29. Alirita 15a de Aŭgusto 2011.
  36. Case study: Aino Mina. Designmena.com. Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 4a de Februaro 2012.
  37. A Humane Afghan City? de Ann Marlowe en Forbes 2a de Septembro 2009. (el Retarkivo 20131231001216)
  38. Economic Growth. USAID. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 25a de Septembro 2011.
  39. "Afghanistan, neighbors unveil 'Silk Road' plan", Reuters, 22a de Septembro 2011. Kontrolita 24a de Septembro 2011.
  40. Declan Walsh. "UN horrified by surge in opium trade in Helmand", Guardian, 30a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 19a de Majo 2012.
  41. Afghan opium production in significant decline. OUNNK. Arkivita el la originalo je 2014-04-16.
  42. "CEOs should replace generals in Afghanistan: India", 28a de Junio 2012.
  43. Country Profile: Afghanistan. Library of Congress Country Studies on Afghanistan (Aŭgusto 2008). Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 16a de Aŭgusto 2010.
  44. Barbara Robson, Juliene Lipson, Farid Younos, Mariam Mehdi. The Afghans – Their History and Culture. Center for Applied Linguistics (30a de junio 2002). Arkivita el la originalo je 5a de januaro 2007. Alirita 25a de Septembro 2010.
  45. US Library of Congress: Afghanistan – Ethnic Groups (Pashtun)
  46. BANTING, Erinn. (2003) Afghanistan: The land. Crabtree Publishing Company. ISBN 978-0-7787-9335-9.
  47. 47,0 47,1 Heathcote, Tony (1980, 2003) "The Afghan Wars 1839–1919", Sellmount Staplehurst.
  48. "Pashtun (people)". Encyclopædia Britannica. (el Retarkivo 20131030170021)
  49. "Afghanistan: Kuchi nomads seek a better deal". IRIN, Asia. 18a de Februaro 2008. (el Retarkivo 20110910205256)
  50. G.V. Brandolini. Afghanistan cultural heritage. Orizzonte terra, Bergamo. 2007. p. 64.
  51. 42 Buddhist relics discovered in Logar. Maqsood Azizi. Pajhwok Afghan News (18a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2012. Alirita 23a de Aŭgusto 2010.
  52. Afghan archaeologists find Buddhist site as war rages. Sayed Salahuddin. News Daily (17a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 18a de Aŭgusto 2010. Alirita 16a de Aŭgusto 2010.
  53. Buddhist remains found in Afghanistan. Press TV (17a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 20a de Aŭgusto 2010. Alirita 16a de Aŭgusto 2010.
  54. "Survey of historical sites in Ghazni launched", Pajhwok Afghan News, 27a de Aŭgusto 2011. Kontrolita 27a de Aŭgusto 2011.
  55. Classical Dari and Pashto Poets. Afghan-web.com. Arkivita el la originalo je 2013-10-06. Alirita 4a de Februaro 2012.
  56. Artist Biographies. Afghanland.com. Arkivita el la originalo je 2013-08-09. Alirita 17a de Oktobro 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]