Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
237 039 artikoloj en Esperanto |
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
Murat ZJAZIKOV (inguŝe Бор-наькъан Мохьмада Мурат; ruse Мурат Магометович Зязиков) (naskiĝis la 10-an de septembro 1957, Oŝ, Kirgiza SSR, Sovetunio) estas rusia politikisto, generalo-leŭtenanto kaj prezidanto de Inguŝio inter 2002 kaj 2008. Dum sia prezidanta ofico li ĉiam raportis pri sukcesoj en la ekonomia kaj socia disvolvigo de la respubliko, tamen la opozicio akre kritikis lin pro alta nivelo de la korupto, balota manipulado, manko de videbla progreso en iu ajn sfero, malkapablo solvi la problemon de la islamisma teroro kaj tiun de la rifuĝintoj de Nord-Osetio. Post la murdo de la plej fama opoziciulo Magomed Jevlojev fare de policano en Nazrano en oktobro de 2008, Murat Zjazikov estis eksigita de sia posteno. Li plu agadas kiel politikisto kaj sciencisto, esploranta la inguŝajn historion kaj kulturon. Lastaj artikoloj de la semajno: Aleksandro la Granda - Abasida Kaliflando - Esperantujo |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Somera Olimpiko 2016. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |