Ohio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ohio (angle, Ohio [o-HAJ-o]) fariĝis la 17-a ŝtato de Usono je la 1-a de marto 1803. Ĝi ricevis sian nomon pro la irokeza vorto por "granda akvo", rilate al la Ohio-Rivero, kiu estas apud la suda flanko de la ŝtato.

Ohio apudas al la Grandaj Lagoj kaj pro tio kaj la kanaloj kaj riveroj, havas gravan ekspedadan industrion. Sed ankaŭ fabrikado por la aŭta industrio estas integra al la ekonomio. Tradicie, la ekonomio en Ohio estas bone balancita inter agrikulturo, industrio, minado kaj komerco.

Kanto "Kara Ohio" de Ann E. Beatty, el Espero internacia; ĉ. 1920

Ohio estis la unua usona ŝtato, kiu havas oficialan ŝtatan rokkanton, "Hang on Sloopy".

En 1967, Carl B. Stokes elektiĝis kiel urbestro de Klevlando, fariĝante la unua nigra urbestro de granda usona urbo.

En 1970, membroj de la usona Nacia Gvardio pafis kaj mortigis kvar studentojn ĉe Ŝtata Universitato Kent dum manifestacio kontraŭ la milito en Vjetnamio.

Loĝantaro: 11.613.423 (en 2015)
Ĉefurbo: Columbus

Setlejoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]